《诗经》颂·鲁颂·閟宫

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, July 22, 2023, 11:11 (271天前)

《诗经》颂·鲁颂·閟宫
閟宫

閟宫有侐,实实枚枚。赫赫姜嫄,其德不回。上帝是依,无灾无害。弥月不迟,是生后稷。降之百福。黍稷重穋,稙稚菽麦。奄有下国,俾民稼穑。有稷有黍,有稻有秬。奄有下土,缵禹之绪。
后稷之孙,实维大王。居岐之阳,实始剪商。至于文武,缵大王之绪,致天之届,于牧之野。无贰无虞,上帝临女。敦商之旅,克咸厥功。王曰叔父,建尔元子,俾侯于鲁。大启尔宇,为周室辅。
乃命鲁公,俾侯于东。锡之山川,土田附庸。周公之孙,庄公之子。龙旂承祀。六辔耳耳。春秋匪解,享祀不忒。皇皇后帝!皇祖后稷!享以骍牺,是飨是宜。降福既多,周公皇祖,亦其福女。
秋而载尝,夏而楅衡,白牡骍刚。牺尊将将,毛炰胾羹。笾豆大房,万舞洋洋。孝孙有庆。俾尔炽而昌,俾尔寿而臧。保彼东方,鲁邦是尝。不亏不崩,不震不腾。三寿作朋,如冈如陵。
公车千乘,朱英绿縢。二矛重弓。公徒三万,贝胄朱綅。烝徒增增,戎狄是膺,荆舒是惩,则莫我敢承!俾尔昌而炽,俾尔寿而富。黄发台背,寿胥与试。俾尔昌而大,俾尔耆而艾。万有千岁,眉寿无有害。
泰山岩岩,鲁邦所詹。奄有龟蒙,遂荒大东。至于海邦,淮夷来同。莫不率从,鲁侯之功。
保有凫绎,遂荒徐宅。至于海邦,淮夷蛮貊。及彼南夷,莫不率从。莫敢不诺,鲁侯是若。
天锡公纯嘏,眉寿保鲁。居常与许,复周公之宇。鲁侯燕喜,令妻寿母。宜大夫庶士,邦国是有。既多受祉,黄发儿齿。
徂徠之松,新甫之柏。是断是度,是寻是尺。松桷有舄,路寝孔硕,新庙奕奕。奚斯所作,孔曼且硕,万民是若。

La solena templo

Himno laŭdanta Dukon Xi de Lu pro ties meritoj.

La templ’ imponas kaj solenas
sur la malplena vasta tero.
Omaĝas fakte ĝi al Jiang Yuan,
la prapatrino en la vero.
Ŝin benis Dio per feliĉoj,
kaj ŝi gravedis en bonstato.
Post dek monatoj knabo Hou Ji
naskiĝis Grendio de l’ ŝtato.
Ĉiel’ lin benis per apogo,
li semis kaj poste rikoltis,
tritikojn, fabojn li kulturis.
la kamplaborojn li heroldis
instruis kiel planti grenon:
de sorgoplantoj al milio,
de arom-rizo al tritiko.
La mondo agis laŭ la scio,
la plebo ĝojis pri satigo.

Inter la pranepoj de Hou Ji
troviĝis Reĝ’ Dan ambicia.
Kiam li loĝis sude de Qi,
li pensis pri ekspedicio.
Reĝoj Wen kaj Wu plue agis,
sukcesis en konkero fina.
Reĝo Wu Shang-n subigis tute,
fariĝis Shang jam ter’ ruina.
“Ne agu trompe nek plaŭplaĉe,
ĉar gvatas nin ja la Ĉielo!
Kolektu l’ forton de Shang kune
por regi l’ mondon kun fiero.”
Reĝo Cheng diris al la onklo:
“Mi nun nomumas jen sen ĝeno
markizo vian aĝan filon
por vastigi teron de l’ regno
kaj bari fremdlandan aliron.”

Reĝ’ Cheng ordonis al Duko Xi,
fondi Lu-regnon en eosto.
La reĝo donis vastan teron
kaj etajn regnojn je nul-kosto.
Kiel nep’ de Duko de Zhou,
Duko Xi fari kulton venis.
Kun flagoj sub lia komando
li bridojn ses en mano tenis.
Li kultojn faris laŭ sezonoj
kaj metis oferaĵojn pie
al la Ĉiel’ potenca, granda
kaj al prapatro Hou Ji plie.
Oferis li orflavan bovon,
spiritoj ĝuis kun kontento,
lin ili benis per mil bonoj.
Prapatroj ĝojis kun kor-sento,
lin benis per favoraj donoj.

Por kulto al aŭtun-rikolto
bredatas bovoj jam somere.
Blankaj kaj flavaj estas bovoj,
je vino plenas tasoj vere,
bakita porko, sup’ vianda
metitas bolve laŭ rutino.
Kaj oni dancas jen manie
por beni idojn per sangvino,
vin feliĉigi sen sufero,
kaj vin vivigi en bonfarto.
Mi volas, ke vi staru firme,
Lu-regnon tenu sub bon-gardo,
la lando neniam disfalu,
la regna sorto iru bone,
vi vivu longe en mil jaroj
kiel staras monto impone.

Mil militĉaroj de Lu pretas,
ĉiu kun du lancoj de ferŝtalo.
pafarkoj, sagoj multas mare,
tridek mil homoj por batalo,
marŝas kun kask’ kun ruĝa kvasto.
Potencaj trupoj kun impeto
batas tribojn el nord’ kaj sudo,
tretas sud-regnojn per piedo.
Kiu nin povas venki preme?
Mi volas, ke vi pompu plene,
longlonge vivu dum mil jaroj,
Kvankam vi oldas fortosvene,
vi portas ŝarĝon sur la ŝultro.
Mi volas, ke vi ’stu en sano
vivadu ĉiam kun trankvilo,
longecon ĝuu de vivspano,
pasigu tagojn sen senilo.

Imponon altan de Monto Tai
regno Lu laŭdas kun adoro.
Ni havas du montojn Gui kaj Meng,
iras la ter’ al eosta foro
Vasalaj regnoj ĉe l’ marbordo
kaj triboj la tributojn faras.
Ne regno aŭdacas ribeli,
Duko Xi ĉiam firme staras.

Regn’ Lu okupas montojn Fu, Yi,
tribon Xu ĝi jam regas plene.
tereno ĝia tuŝas maron,
barbaroj ne plu bruas ĝene
Neniu el vasaloj sudaj
aŭdacas agi en ribelo.
respekton ili montras al Lu
kaj bonkondutas kun fidelo..

Ĉielo benas Dukon multe,
kaj per longa viv’ por la regno.
Li kaptas teron de Chang kaj Xu
por Zhou-n starigi sen ĉagreno.
Kaj li festenas kun ministroj,
edzino kaj gepatroj rave.
La palacanoj harmonias,
la regno prosperas bonhave.
Duk’ Xi rejuniĝu fortplene,
kaj vivu ĝoje ridmiene.

Surmonte kreskas dikaj pinoj,
cipresoj staras en prospero.
Dehakas ilin oni pene
mezuras ilin sur la sfero.
La pinaj traboj longaj, rektaj,
taŭgas por palaca konstruo
kaj ankaŭ por templa strukturo.
Mi per ĉi poem-kontribuo
prilaŭdon faras al Duko Xi,
aŭskultas ĉiuj kun plezuro.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum