头像

原创 (Ĵurnalo 日记) Ĉu vi kredas je sonĝoj?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 09, 2023, 08:23 (270天前)

原创 (Ĵurnalo 日记) Ĉu vi kredas je sonĝoj?

Ĉiu spertis sonĝojn, ĉu bonajn, ĉu mavajn.

Ĉu vi kredas je sonĝoj?

Se oni demandas min, ĉu sonĝoj povas realiĝi, mi diros, ke jes, nur pli aŭ malpli frue.

Iun someran nokton de la jaro, kiam mi estis 12-jara, min trafis terura sonĝo.

Estas tagmezo. Premas la varmego. Estas nenia spiro de vento. Tuj post la manĝo, samkiel en multaj aliaj tagmezoj, mi forlasas la hejmon kaj marŝas al la rivereto ne malproksime de la vilaĝo, por lavi min.

Mi nudpiede vadas en la rivereto, trankvila kaj travidebla. Subite mi vidas, ke en la akvo kolektiĝas multe da misgurnoj, kiuj, kun brilaj okuloj, tre similaj al serpentoj, interimplikiĝas en futbale grandan bulon, kiu lante ruliĝas.

Ĉe tiu vido, grandpanike mi tuj returnas min kaj grandpaŝe pafas min en la direkton al la hejmo. Dume mi havas la senton, kvazaŭ la misgurnoj sekvus min. Ju pli mi volas peli miajn piedojn, des pli malfacile moviĝas la piedoj dronantaj en la mola sablo. Mi baraktas surloke dum longa tempo. Fine mi vekiĝas de laciĝo.

La postan matenon, mi kaj mia patro sarkis maizan kampon. Tre laca kaj langvora, mi sidiĝis sur platan ŝtonon rande de la kampo. Mi estas knabo denaske petolema, kun aktiva karaktero. Post iom da ripozo, mi renversis la ŝtonon, sur kiu mi ĵus sidis. Ekster mia atendo, sub la ŝtono koviĝis kavo, en kiu nestis etaj serpentoj, kiuj, intervolvitaj en formo de bulo, kun alte levitaj kapoj, senĉese siblis. Je tio, mia animo forkuris en la pinton de la piedo. Mi histerie vokis mian patron, tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis: "Paĉjo! Paĉjo! Jen, jen! Serpentoj! Mi timas ilin!" Antaŭ ol mia patro ŝiris sin el la densaj maizoj, la serpentoj jam disiĝis en diversajn flankojn kaj vanuis en dense kreskantajn herbojn. Mi eksplodis per larmoj kaj sagis renkonte al mia patro ...

Tiu ĉi rakonto estas absolute vera. Mi ne mensogas. Se mi dirus mensogon, mi estus via nepo.

Pasis multaj jaroj. Mia sonĝo kune kun la serpentoj sub la ŝtono estas stampitaj por eterne en mia memoro. Kion vi pensas pri mia sonĝo kaj la serpentoj? Ĉu tio estas nur hazarda renkontiĝo? Ekde tiam mi kredas sonĝojn, el kiuj, laŭ mi, unuj eble promesas favorajn aŭgurojn kaj aliaj eble sinistrajn.

主题RSS Feed

powered by my little forum