头像

《法老王》65

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 09, 2023, 13:58 (270天前)

ĈAPITRO XXV(4-2)

– Ĉu la maro subakvigis Tiron aŭ Sidonon?... – demandis Dagon kun rideto.

Hiram kraĉis kaj demandis:

– Kial vi estas tiel kolera hodiaŭ?...

– Mi ĉiam estas kolera, kiam oni ne nomas min via nobleco...

– Kaj kial vi ne nomas min via alteco?... Mi ja estas princo!...

– Eble en Fenicio – respondis Dagon. – Sed jam en Asirio, ĉe iu ajn satrapo tri tagojn vi atendas aŭdiencon en la vestiblo, kaj kiam oni akceptas vin, vi kuŝas sur la ventro, kiel ĉiu fenicia komercisto.

– Kaj vi, sinjoro, kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?... – ekkriis Hiram.

– Kion mi farus, mi ne scias – diris Dagon. – Sed en Egipto mi sidas sur la sama kanapo kun la kronprinco, kiu nun estas vic-reĝo.

– Pacon, via nobleco!... Pacon, via alteco!... – penis trankviligi ilin la mastro.

– Ĉi tiu sinjoro estas ordinara fenicia komercisto, kiu ne volas respekte agi kun mi... – ekkriis Dagon.

– Mi havas cent ŝipojn!... – kriegis Hiram.

– Kaj lia sankteco, la faraono, havas dudek mil urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn...

– Viaj noblecoj dronigos ĉi tiun aferon kaj la tutan Fenicion!... – interrompis Rabsun per jam pli laŭta voĉo.

Hiram kunpremis la pugnojn, sed eksilentis kaj momenton ripozis.

– Vi devas tamen konfesi, via nobleco, – diris li al Dagon post momento, – ke el ĉi tiuj dudek mil urboj lia sankteco reale posedas ne multe.

– Ĉu vi volas diri, via alteco – respondis Dagon – ke sep mil urboj apartenas al la temploj kaj sep mil al la grandaj sinjoroj?... Tamen restas ankoraŭ nete por lia sankteco ses mil...

– Ne tute! Ĉar se de tio via nobleco deprenos ĉirkaŭ tri mil, kiuj apartenas kiel garantiaĵo al la pastroj, kaj du mil luataj de niaj Fenicianoj...

– Via alteco diras la veron – respondis Dagon. – Tamen restas al lia sankteco ĉirkaŭ mil urboj tre riĉaj...

– Ĉu fripono vin kaptis?... – kriis nun Rabsun. – Vi nun kalkulos la urbojn de l’ faraono, la pesto ĝin...

– Pst!... – murmuretis Dagon, salte leviĝante de la seĝo.

– Kiam malfeliĉo pendas super Fenicio!... – finis Rabsun.

– Fine mi eksciu, kia malfeliĉo... – interrompis Dagon.

– Permesu do paroli al Hiram, kaj vi ekscios – respondis la mastro.

– Li parolu...

– Ĉu via nobleco scias, kio okazis en la gastejo “Sub Ŝipo”, ĉe nia frato Asarhadon?... – komencis Hiram.

– Mi ne havas fratojn inter drinkejistoj!... – respondis moke Dagon.

– Silentu!... – kriegis furioze Rabsun kaj kaptis sian ponardon je la tenilo. – Vi estas malsaĝa, kiel hundo, kiu bojas dormante...

– Kial li koleras, tiu... tiu komercisto de ostoj?... – respondis Dagon kaj li ankaŭ prenis sian tranĉilon.

– Silenton!... Pacon!... – trankviligis ilin la maljuna princo, sed ankaŭ li mallevis sian sekan manon al la zono.

Unu momenton tremis iliaj lipoj kaj brilis la okuloj. Fine Hiram, kiu trankviliĝis unua, rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

– Antaŭ kelke da monatoj ekloĝis en la gastejo de Asarhadon iu Phut, de la urbo Harran...

– Li venis por repreni dek talentojn de iu pastro – interrompis Dagon.

– Kaj poste? – demandis Hiram.

– Li trovis favoron ĉe pastrino kaj laŭ ŝia konsilo forveturis serĉi ŝuldanton en Teboj.

– Vi havas saĝon de infano kaj langon de virino – diris Hiram. – Ĉi tiu Harranano ne estas Harranano, sed Ĥaldeano, lia nomo ne estas Phut, sed Beroes...

– Beroes?... Beroes?... – ripetis Dagon, penante rememori. – Mi ie aŭdis ĉi tiun nomon...

– Vi aŭdis!... – diris malestime Hiram. – Beroes estas la plej saĝa pastro en Babilono, konsilanto de la asiriaj princoj kaj de la reĝo mem....

– Li estu konsilanto, se nur ne de la faraono, tio estas indiferenta por mi – diris la bankiero.

Rabsun leviĝis de la seĝo kaj minacante al Dagon per la pugnoj antaŭ la okuloj, ekkriis:

– Vi porko, grasigita per la faraonaj lavakvoj. Vin Fenicio interesas tiom, kiom min Egipto... Se vi povus, vi por draĥmo vendus la patrujon... hundo... leprulo!...

Dagon paliĝis kaj respondis per trankvila tono:

– Kion babilas ĉi tiu butikisto?... En Tiro estas miaj filoj kaj lernas la marveturadon; en Sidono loĝas mia filino kun la edzo... Duonon de mia havo mi pruntis al la plej alta kolegio, kvankam mi ne havas por tio eĉ dek procentojn. Kaj ĉi tiu butikisto diras, ke Fenicio estas indiferenta por mi!...

Rabsun, aŭskultu min – aldonis li post momento. – Mi deziras al via edzino kaj infanoj kaj al la ombroj de viaj patroj, ke vi tiel zorgu pri ili, kiel min interesas ĉiu fenicia ŝipo, ĉiu ŝtono de Tiro kaj Sidono, eĉ de Zarpat aŭ Aĥsib...

– Dagon diras la veron – intermetis Hiram.

– Por mi Fenicio estas indiferenta! – daŭrigis la bankiero. – Kaj kiom da Fenicianoj mi venigis ĉi tien, por ke ili riĉiĝu, kaj kiom mi havas de tio?... Por mi Fenicio estas indiferenta!... Hiram ruinigis du miajn ŝipojn kaj senigis min je grandaj profitoj, tamen pro la aferoj de Fenicio mi sidiĝis kun li en la sama ĉambro...

– Ĉar vi pensis, ke vi priparolos, kiel trompi iun – diris Rabsun.

– Pensu vi tiel pri la morto, malsaĝulo!... – respondis Dagon. – Ĉu mi estas infano kaj ne komprenas, ke kiam Hiram venas Memfison, li ne faras tion por negoco. Oh vi Rabsun!... Vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon...

– Sufiĉe!... – kriis Hiram, batante la tablon per la pugno.

– Neniam ni finos kun tiu ĥaldea pastro – murmuretis Rabsun kun tia trankvilo, kvazaŭ ne lin oni insultis antaŭ momento.

Hiram ektusis kaj komencis:

– Ĉi tiu homo vere havas domon kaj teron en Harran kaj tie oni nomas lin Phut. Li ricevis leterojn de la ĥetaj komercistoj al la komercistoj sidonaj, kaj tial nia karavano akceptis lin. Li bone parolas fenicie, pagas honeste, postulas nenion eksterordinaran, tial niaj homoj eĉ tre amis lin.

头像

《法老王》读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 09, 2023, 14:07 (270天前) @ Pipi

《法老王》读书笔记

1. Hiram kraĉis kaj demandis:

—— Ne kraĉu sur la teron! 请勿随地吐痰!

2. vi kuŝas sur la ventro

—— 趴着。kuŝi sur la dorso/flanko 仰卧/侧卧

3. Kaj vi, sinjoro, kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?...

—— en ĉeesto de 当着 ...... 的面 *en ies ĉeesto

4. Vi havas saĝon de infano kaj langon de virino

—— 头脑简单,婆婆妈妈

主题RSS Feed

powered by my little forum