头像

《中国寓言百则》第19则 Atendi Leporon ĉe Arbo

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 10, 2023, 06:32 (269天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第19则

Atendi Leporon ĉe Arbo (HAN FEI)

Kamparano de Song-regno prilaboris kampon. Rapide alkuris leporo, kiu koliziis kun arbo en la kampo kaj mortis. La kamparano feliĉe ricevis la leporon. De tiam li ne plu kulturis teron kaj ĉiutage atendis ĉe la arbo kun deziro refoje akiri leporon.

Leporo ne venis. Kaj li fariĝis mokato.

主题RSS Feed

powered by my little forum