头像

《法老王》74 * 阅读笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 19, 2023, 15:10 (222天前)

La spektatoroj rigardis kun miro la strangajn agojn de la misteraj personoj. Subite iu ekkriis:
– Tio estas Fenicianoj!... Ili tiel rabas nin!...
– Jes, sanktaj patroj, – diris Pentuer. – Tio estas la manoj de Fenicianoj, kaŝitaj inter ni. Ili rabas la reĝon kaj la skribistojn, kaj la kamparanojn ili sklavigas, kiam al la kompatindaj restis plu nenio...
– Jes!... Ŝakaloj!... Malbeno al ili!... Oni devas forpeli la kanajlojn! – kriis la pastroj. – Ili plej multe malutilas la ŝtaton...
Sed ne ĉiuj tiel kriis.
Kiam ĉio eksilentis, Pentuer ordonis porti la torĉojn en alian parton de la korto kaj kondukis tien siajn aŭskultantojn. Tie estis neniaj vivantaj bildoj, sed kvazaŭ industria ekspozicio.
– Bonvolu ekrigardi – diris li. – Dum la dinastio XIX-a tiujn ĉi objektojn alsendadis al ni la eksterlanduloj: el la lando Punt ni havis parfumojn, el Sirio oron, ferajn armilojn kaj militajn veturilojn. Jen ĉio.
Sed tiam Egipto produktis... Rigardu tiujn ĉi grandegajn kruĉojn: kiom da formoj kaj koloroj!...
Aŭ la meblojn: ĉi tiu seĝo estas inkrustita per dek mil pecoj da oro, perlamoto kaj kolora ligno... Rigardu la tiamajn vestojn: kiaj brodaĵoj, kia delikateco de l’ teksaĵoj, kiom da koloroj!... Kaj la bronzaj glavoj, pingloj, braceletoj, orelringoj, agronomiaj kaj metiaj iloj!... Ĉion ĉi oni faris ĉe ni dum la dinastio XIX-a.
Li transiris al alia grupo.
– Kaj hodiaŭ, rigardu: la kruĉoj estas malgrandaj kaj preskaŭ sen ornamoj, la mebloj simplaj, la teksaĵoj maldelikataj kaj unutonaj. Neniu el la nunaj produktoj povas esti komparata kun la tiamaj rilate la grandecon, fortikecon kaj belecon. Kial?
Li iris kelke da paŝoj antaŭen kaj ĉirkaŭita de la torĉoj diris:
– Jen estas la granda nombro da komercaĵoj, kiujn liveras al ni Fenicianoj, el diversaj partoj de l’ mondo. Kelkdeko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaĵoj, veturiloj, ĉio ĉi venas al ni el Azio kaj estas aĉetata de ni.
Ĉu vi komprenas nun, kial Fenicianoj forprenadis de la skribistoj kaj faraono grenon, fruktojn kaj brutojn?... Por tiuj fremdaj produktoj, kiuj ruinigis niajn metiistojn, kiel la akrido la herbon.
La pastro momenton ripozis kaj daŭrigis:
– Inter la komercaĵoj, liverataj de Fenicianoj al la faraono, nomarĥoj kaj skribistoj, la unuan lokon okupas la oro. Ĉi tiu speco de komerco estas la plej bona bildo de la malfeliĉoj, kiujn Azianoj altiras al Egipto.
Se iu prenas de ili unu talenton da oro, li devas post tri jaroj redoni al ili du talentojn. Sed plej ofte Fenicianoj, sub preteksto malgrandigi la embarason de l’ ŝuldanto, jene anstataŭas al li la pagon: la ŝuldanto, por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj...
– Rigardu tien, ekscelencoj, – diris li, montrante la pli bone limigitan parton de l’ korto. – Tiu kvadrato da tero, cent okdek paŝojn longa kaj larĝa, signifas du mezurojn; la grupo de viroj, virinoj kaj infanoj prezentas ok familiojn. Ĉio ĉi kune, la homoj kaj tero, iras en teruran sklavecon por tri jaroj. Dum tiu ĉi tempo ilia posedanto, faraono aŭ nomarĥo, havas de ili nenian profiton; kaj kiam pasos la tri jaroj, li reprenas la teron elĉerpitan kaj la homojn... ne pli multe ol dudek... La aliaj pereis en la turmentoj...
La ĉeestantoj murmuris de teruro.
– Mi diris, ke du mezurojn da tero kaj tridek du homojn prenas Feniciano por tri jaroj, se li pruntas unu talenton da oro. Rigardu, kia peco da tero tio estas kaj kia aro da homoj, kaj nun ekrigardu mian manon...
La ora peco, kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo, estas unu talento!...
Ĉu vi taksas, ekscelencoj, la tutan malhonestecon de Fenicianoj en tia komerco? Ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio. Sed la homo ne povas sin vesti per oro, nek kvietigi la malsaton, aŭ soifon... Se mi posedus amason da oro, grandan kiel piramido, mi estus ĉe ĝi same mizera, kiel Libiano, erarvaganta en la okcidenta dezerto, kiam li ne havas daktilojn, nek akvon.
Kaj rigardu, por peceto de tiu ĉi senutila aĵo Feniciano prenas pecon da tero, kiu povas nutri kaj vesti tridek du homojn, kaj krom tio li prenas ankaŭ ilin!... Dum tri jaroj li ekspluatas la estaĵojn, kiuj scias kulturi, semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron, teksi vestojn, konstrui domojn, fabriki meblojn...
En la sama tempo la faraono aŭ nomarĥo dum tri jaroj estas senigita je la servoj de tiuj ĉi homoj. Ili ne pagas al li impostojn, ne portas ŝarĝojn post la armeo, sed laboras por la profito de avida Feniciano.
Ĉu vi scias, ekscelencoj, ke en la nuna tempo ne ekzistas jaro, en kiu en tiu aŭ alia nomeso ne eksplodas ribelo de kamparanoj, konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj. Unu parto de ĉi tiuj homoj pereas, aliaj estas sendataj en minejojn, kaj la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝas, nur tial, ke Feniciano donis al iu pecon da oro!... Ĉu oni povas imagi pli grandan malfeliĉon, kaj ĉu en tiaj kondiĉoj Egipto ne perdos ĉiujare teron kaj homojn? La feliĉaj militoj ruinigis nian landon, sed la fenicia ora komerco finmortigos ĝin.
Sur la vizaĝoj de l’ pastroj oni povis legi kontentecon: ili pli volonte aŭskultis pri la trompemo de Fenicianoj, ol pri la lukso de l’ skribistoj.
Pentuer ripozis momenton, poste li turnis sin al la princo.
– De kelke da monatoj, – diris li – kun maltrankvilo vi demandas, dia servisto Ramzes: kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? La saĝo de l’ dioj montris al vi, ke malgrandiĝis ne nur la trezoroj, sed ankaŭ la armeo, kaj ke ambaŭ ĉi tiuj fontoj de la reĝa potenco malgrandiĝados senĉese. Kaj tio finiĝos per plena ruino de la ŝtato, aŭ la ĉielo sendos al Egipto monarĥon, kiu haltigos la fluon de la malfeliĉoj, kiuj de kelke da jarcentoj superverŝas la patrujon.
La trezorejo de l’ faraonoj estis plena, kiam ni havis multe da tero kaj da loĝantoj. Oni do devas forŝiri de la dezerto la fruktodonajn terojn, kiujn ĝi englutis, kaj liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron.
La pastroj ree komencis maltrankviliĝi de timo, ke Pentuer ne parolu duan fojon pri la skribistoj.
– Vi vidis, princo, per viaj propraj okuloj kaj ĉe atestantoj, ke en la epoko, kiam la popolo estis sata, bela kaj kontenta, la reĝa trezorejo estis plena. Sed kiam la popolo fariĝis mizera, kiam la virinoj kaj infanoj devis sin jungi al la plugilo, kiam la lotusaj grajnoj anstataŭis la tritikon kaj viandon, la trezorejo malriĉiĝis. Se do vi volas alkonduki la ŝtaton al tia potenco, kian ĝi posedis antaŭ la militoj de la dinastio XIX-a, se vi deziras, ke la faraono, liaj skribistoj kaj armeo naĝu en riĉaĵoj, certigu al la lando longan pacon, kaj al la popolo bonan staton. La maturaj homoj ree manĝu viandon, kaj portu broditajn vestojn, la infanoj, anstataŭ ĝemi sub la vipoj kaj morti de laboro, ludu aŭ lernu.
Memoru fine, ke Egipto portas sur sia brusto venenan serpenton...
La ĉeestantoj aŭskultis kun atento kaj timo.
– Ĉi tiu serpento, kiu suĉas la sangon de la popolo, la riĉaĵojn de la nomarĥoj, la potencon de l’ faraono, estas Fenicianoj!...
– For ilin!... – kriis la ĉeestantoj. – Oni devas nuligi ĉiujn ŝuldojn... Oni ne enlasu plu iliajn komercistojn kaj ŝipojn...
Kvietigis ilin la ĉefpastro Mefres, kiu kun larmoj en la okuloj sin turnis al Pentuer:
– Mi ne dubas, ke per via buŝo parolis al ni la sankta Hator. Ne nur tial, ke homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia, kiel vi, sed ankaŭ tial, ke mi rimarkis super via kapo flametojn en formo de kornoj...
Mi dankas vin pro la grandaj vortoj, per kiuj vi dispelis nian nescion... Mi benas vin kaj petas la diojn, ke ili nomu vin mia posteulo, kiam mi estos alvokita al ilia juĝo...
Longa aklamo de l’ aŭskultantoj aprobis la benon de l’ ĉefpastro. La pastroj estis tiom pli kontentaj, ke senĉese pendis super ili timo, ke Pentuer ree tuŝos la demandon pri skribistoj. Sed la saĝulo sciis esti modera: li montris la internan vundon de l’ ŝtato, sed li ne flamigis ĝin, kaj tial lia triumfo estis plena.
La princo Ramzes ne dankis Pentueron: li alpremis lian kapon al sia brusto. Neniu dubis, ke la prediko de l’ granda profeto ekskuis la koron de la kronprinco, kaj ke ĝi estas grajno, el kiu povas elkreski la gloro kaj feliĉo de Egipto.
En la sekvinta tago Pentuer, sen adiaŭo, ĉe la leviĝo de la suno forlasis la templon kaj forveturis Memfison.
Ramzes dum kelke da tagoj parolis kun neniu: li sidis en la ĉelo, aŭ promenis en la ombraj koridoroj kaj meditis.

头像

《法老王》 读书笔记 (32-37页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 19, 2023, 15:13 (222天前) @ Pipi

《法老王》 读书笔记 (32-37页)

1. La spektatoroj rigardis kun miro la strangajn agojn de la misteraj personoj.

—— kun miro/mire 作状。

2. Neniu el la nunaj produktoj povas esti komparata kun la tiamaj rilate la grandecon, fortikecon kaj belecon.

—— 就大小,强度,美观而言,当今的产品无一能与那时的相比。 rilate (al), en la rilato al 就 ...... 而言,关于,对于。

3. Li iris kelke da paŝoj antaŭen kaj ĉirkaŭita de la torĉoj diris:

—— 他向前走了几步

4. Sed plej ofte Fenicianoj, sub preteksto malgrandigi la embarason de l’ ŝuldanto, jene anstataŭas al li la pagon:

—— sub preteksto 以 ...... 为借口。*je preteksto de ...; pretekste, ke ... 以 ...... 为借口。malgrandigi的不定式短语作后定。

5. Tiu kvadrato da tero, cent okdek paŝojn longa kaj larĝa, signifas du mezurojn;

—— cent okdek paŝojn longa kaj larĝa, 为后定。还可:longa kaj larĝa je cent okdek paŝoj.

6. La ĉeestantoj murmuris de teruro.

—— de teruro表原因。

7. La ora peco, kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo, estas unu talento!...

—— kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo,均为后定。

8. Ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn:

—— en la realeco实际上。

9. Sed la homo ne povas sin vesti per oro, nek kvietigi la malsaton, aŭ soifon...

—— kvietigi la malsaton 缓解饥饿。 kvietigi, estingi, moderigi, ...

10. En la sama tempo la faraono aŭ nomarĥo dum tri jaroj estas senigita je la servoj de tiuj ĉi homoj.

—— estas senigita je 失去,丧失,剥夺,夺去 ......

11. Ĉu vi scias, ekscelencoj, ke en la nuna tempo ne ekzistas jaro, en kiu en tiu aŭ alia nomeso ne eksplodas ribelo de kamparanoj, konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj.

—— en kiu定从。tiu aŭ alia = iu ajn 任何的。konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj. 三个分短均作后定。

12. Unu parto de ĉi tiuj homoj pereas, aliaj estas sendataj en minejojn, kaj la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝas, nur tial, ke Feniciano donis al iu pecon da oro!...

—— tial, ĉar; tial, ke (pro tio, ke) 因为,由于。引导原从。

13. Sur la vizaĝoj de l’ pastroj oni povis legi kontentecon:

—— 神父的脸上露出满意的神色。(人们能在神父的脸上看出满意。) 很好的表达!

14. Oni do devas forŝiri de la dezerto la fruktodonajn terojn, kiujn ĝi englutis, kaj liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron.

—— forŝiri夺回。kiujn定从。englutis拟人修辞格。kiuj定从。

15. Vi vidis, princo, per viaj propraj okuloj kaj ĉe atestantoj, ke en la epoko, kiam la popolo estis sata, bela kaj kontenta, la reĝa trezorejo estis plena.

—— en la epoko, kiam定从。

16. Sed kiam la popolo fariĝis mizera, kiam la virinoj kaj infanoj devis sin jungi al la plugilo, kiam la lotusaj grajnoj anstataŭis la tritikon kaj viandon, la trezorejo malriĉiĝis.

—— sin jungi al la plugilo 套在犁上。

17. Se do vi volas alkonduki la ŝtaton al tia potenco, kian ĝi posedis antaŭ la militoj de la dinastio XIX-a, se vi deziras, ke la faraono, liaj skribistoj kaj armeo naĝu en riĉaĵoj, certigu al la lando longan pacon, kaj al la popolo bonan staton.

—— kian定从。

18. Kvietigis ilin la ĉefpastro Mefres, kiu kun larmoj en la okuloj sin turnis al Pentuer:

—— kiu定从。kun larmoj en la okuloj 眼里噙着泪水。作状。

19. Mi dankas vin pro la grandaj vortoj, per kiuj vi dispelis nian nescion...

—— Mi dankas vin pro 因 ...... 而感谢你。per kiuj定从。

主题RSS Feed

powered by my little forum