头像

Nuboj finfine ploris! (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 20, 2023, 14:20 (222天前)

Nuboj finfine ploris! (Verkis Pipi)

Antaŭhieraŭ vespere , post la manĝo, la ĉielo ekvualiĝis de nigraj nuboj, kiuj, pelataj de la forta orienta vento, velis sur la ĉielo.

Fulmoj trembriladis kaj tondroj bruadis.

Kiam la nokto falis, nuboj ekploris. Ili ploris per varmegaj larmoj.

La pluvo falis kvazaŭ verŝita per pelvo. Ĝi vere estis sankta akvo el la ĉielo post longa akvomankego!

La pluvo torentis ekster la fenestro.

Mi, ovrinte la pordon, sen ombrelo, kun nuda torso pafis min eksteren, en la pluvon.

Pluvis ĉiam pli forte. Ondo kaj ondo da fulmoj trafendis la mallumon per terura flagrado, kaj ondo post ondo da pezaj tondroj eksplodis per sia surdiga bruego.

Mi, starante en la pluvo, kun vizaĝo direktita al la ĉielo, ridis, ridetis, ridegis.

La tepida pluvakvo falis sur min kaj disfluis soben sur la tutan korpon.

"Kion vi volas fari? Vi devas esti freneza! Gardu vin kontraŭ malvarmumo!" Mia edzino ĉefenestre kriegis al mi.

"Mi volas frandi duŝon. Mi ne frenezas! La ĉielo frenezas, la tero frenezas, la tuta mondo frenezas!"

Post ĉ. 10 minutoj mi enhejmiĝis, tutkorpe trepidanta kiel koko trenita el la akvo.

Vidante, ke mi estis jam tute kovrita de anserhaŭto, mia filino demandis al mi, kvazaŭ sin amuzante pri mi: "Kiel vi vin sentas? Ĉu vi sentas vin komforte?"

"Mi sentas min tre komforte. Dankon!"

Ekstere la pluvo susuris, susuris, susuris ... Mi sensis malvarmon, mi ne sentis min bone ...

Ĉifoja pluvo daŭris du diurnojn, estingante varmegon kaj refreŝigante ĉion. Se oni povas tiel diri, ĝi estas vivdona nektaro.

主题RSS Feed

powered by my little forum