头像

Kiam nuboj ploros?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 20, 2023, 15:03 (249天前)

Kiam nuboj ploros?

Lastatempe la varmego regis en mia regiono.

La ĉielo cinike ridegis la tutan tempon, tute sen nuboj aŭ fruntsulkiĝo, la suno vomis flamon, la aero kvazaŭ brulus.

Tio, kion oni plej esperas, estas pluvo, abunda inundo, povanta daŭri tri tagojn kaj noktojn!

Laŭdire hodiaŭ vespere pluvegos.

Ĉe la sunsubiro, la ĉielo subite drapiriĝis per plumbaj nuboj, la aero estis jam peza kaj saturita.

Ekstere leviĝas ondo kaj ondo da friska vento, kaj aŭdiĝas en la lontano la tondromurmuro, kio promesas pluvon.

Ŝajnas, kvazaŭ ŝtormo kuiriĝas (pretiĝas)!

Nun komenciĝas tondroj kaj fulmoj.

Ŝajnas al mi, ke ŝtormo eruptos!

Sed mi ne havas ideon kiam nuboj ploros?

Lastan nokton, mi dormis dolĉe.

Frumatene, mi estis vekita de ondo da monotona kaj surdiga ĉirpado de la cikadoj, kiuj malagrable kunkantis, kvazaŭ senfine.

Ĉu okazis ŝtormo lastanokte? Ĉu ploris nuboj?

Mi malferminte la fenestron rigardis eksteren.

La ĉielo estis ŝarĝita de pezaj nuboj, la tero restis seka, la aero estis humida, la holmoj estis kronitaj de blanka nebulo.

Persistis sufoka varmo.

Ne okazis ŝtormo, ankaŭ ne ploris nuboj.

Nun la nuboj forvelas, la nebulo svenas, la suno denove disradias varmegon.

Mi atendas kun pacienco, ke nuboj verŝos torenton da larmoj.

Sed kiam nuboj ploros?

Kiam nuboj ploros?

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Monday, August 21, 2023, 16:12 (248天前) @ Pipi

Kiam nuboj ploros?
Lastatempe la varmego regis en mia regiono.
La ĉielo cinike ridegis la tutan tempon, tute sen nuboj aŭ fruntsulkiĝo, la suno vomis flamon, la aero kvazaŭ brulus.

when各云将哭?
在最后的时刻the非常热已统治in我的区域.
the老天爷厚颜无耻地已大笑the整个时期n,完全没有各云或是前额起皱,the太阳已喷出火焰n,the空气好像也许燃烧.

主题RSS Feed

powered by my little forum