头像

《中国寓言百则》第34则 Veturo en Kontraŭa Direkto

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 25, 2023, 06:32 (217天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第34则

Veturo en Kontraŭa Direkto (LIU XIANG)

Ji Liang diris al la reĝo de la regno Wei: "Survoje mi renkontis homon, kiu veturis norden. Li diris al mi, ke li vojaĝas al la regno Chu.

'La regno Chu troviĝas en sudo, kial vi veturas norden?' Mi ne komprenis kaj demandis.

'Mia ĉevalo estas bona,' li respondis.

'Kvankam bona estas la ĉevalo, tamen la vojo ne kondukas al la regno,' mi rimarkigis.

'Mi havas multe da mono por la vojaĝo,' li diris.

'Vi kun multe da mono neniam atingos la regnon Chu, se vi iros norden,' diris mi kun sincereco.

'Ankaŭ la tekniko de mia kondukisto estas altnivela,' li insistis.

Fakte, li ne komprenis, ke ju pli bonaj estas la menciitaj kondiĉoj, des pli malproksimen de la regno Chu li veturos en direkto tute kontraŭa."

主题RSS Feed

powered by my little forum