头像

《法老王》79

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 25, 2023, 15:13 (239天前)

Subite Ramzes haltis antaŭ la Feniciano kaj diris:

– Tio estas malvero!... Iu lerta fripono trompis vin, Hiram, per ŝajna vero kaj vi kredas al li. Se ekzistus tia traktato, oni farus ĝin en plej granda sekreto. Kaj en tia okazo unu el la kvar pastroj, kiujn vi citis, estus perfidulo ne nur de la reĝo, sed eĉ de siaj kunuloj...

– Povis ja esti iu kvina, kiu spionis ilin – intermetis Hiram.

– Kaj li vendis la sekreton al vi?...

– Ŝajnas al mi strange, ke vi, princo, ne ekkonis ankoraŭ la potencon de l’ oro.

– Sed pripensu, via nobleco, ke niaj pastroj havas pli multe da oro ol vi, kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj!...

– Mi tamen ne koleras, se venas al mi draĥmo. Kial ili forpuŝus talentojn?...

– Ĉar ili estas servistoj de l’ dioj – diris la ekscitita princo – ĉar ili timus ilian punon...

La Feniciano ekridis.

– Mi vidis – diris li – multajn templojn en diversaj landoj, kaj en la temploj malgrandajn kaj grandajn statuojn. Sed diojn mi neniam renkontis...

– Blasfemulo!... – ekkriis Ramzes. – Mi vidis dion, mi sentis sur mi lian manon kaj aŭdis lian voĉon...

– Kie tio estis?

– En la templo de Hator: en ĝia vestiblo kaj en mia ĉelo.

– Tage?... – demandis Hiram.

– Nokte... – respondis la princo kaj ekmeditis.

– Nokte vi aŭdis la parolon de l’ dioj kaj sentis ilian manon – ripetis la Feniciano, skandante la vortojn. – Nokte oni povas vidi multajn aferojn. Kiel tio estis?

– Mi estis kaptata en la templo je la kapo, brakoj kaj kruroj, kaj mi ĵuras...

– Pst!... – interrompis Hiram kun rideto. – Oni ne devas ĵuri senbezone.

Li obstine rigardis Ramzeson per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj, kaj vidante ke en la junulo naskiĝas duboj, li diris:

– Mi diros ion al vi, sinjoro. Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj, kaj mi estis amiko de via avo kaj patro. Mi faros al vi unu servon. Venu iam nokte en la templon de Astoret, sed... promesu konservi la sekreton... Venu sola, kaj vi konvinkiĝos, kiaj dioj alparolas kaj tuŝas nin en la temploj.

– Mi venos – diris Ramzes post pripenso.

– Antaŭsciigu min, princo, iun matenon, kaj mi diros al vi la vesperan signalvorton de la templo kaj oni enlasos vin. Sed ne perfidu min, nek vin – diris la Feniciano kun bonkora rideto. – La dioj iafoje pardonas la perfidon de siaj sekretoj, la homoj neniam...

Li salutis la princon, kaj poste levinte supren la okulojn kaj manojn, komencis murmureti benon.

– Hipokrito!... – ekkriis la princo. – Vi preĝas al la dioj, je kiuj vi ne kredas?...

Hiram finis la benon kaj diris:

– Jes, mi ne kredas je la dioj egiptaj, asiriaj, eĉ feniciaj, sed mi kredas je la Sola, kiu ne loĝas en temploj kaj kies nomo ne estas konata.

– Niaj pastroj ankaŭ kredas la Solan – intermetis Ramzes.

– Ankaŭ la ĥaldeaj, tamen unuj kaj la aliaj kunĵuris kontraŭ ni... Ne ekzistas vero en la mondo, mia princo!...

Post la foriro de Hiram, la princo sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro sub preteksto legi sanktajn papirusojn.

Preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano.

Antaŭ ĉio li komprenis, ke inter la pastroj kaj Fenicianoj brulas batalo pri la vivo kaj morto. Pro kio?... Kompreneble, pro la influo kaj trezoroj. Hiram diris veron, ke se Fenicianoj forlasus Egipton, ĉiuj bienoj de l’ faraono, eĉ de l’ nomarĥoj kaj aristokrataro transirus en la manojn de l’ pastroj.

Ramzes neniam amis la pastrojn kaj de longe sciis kaj vidis, ke la pli granda parto de Egipto apartenas al la pastroj, ke iliaj urboj estas la plej riĉaj, kampoj plej bone kulturataj, loĝantaro kontenta. Li komprenis ankaŭ, ke la duono de iliaj trezoroj savus la faraonon el la senĉesaj klopodoj kaj relevus lian povon.

La princo tion sciis kaj ne malofte parolis maldolĉe pri tio. Sed kiam dank’ al Herhor li estis nomita vic-reĝo kaj ricevis la korpuson de Memfiso, li paciĝis kun la pastroj kaj en la propra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili.

Hodiaŭ ĉio ĉi revekiĝis.

Do la pastroj ne nur ne diris al li pri la traktato kun Asirio, sed eĉ ne antaŭsciigis pri la baldaŭa alveno de l’ ambasadoro, de iu Sargon?...

Eble ĉi tiu afero estas plej alta mistero de la temploj kaj ŝtato. Sed kial ili kaŝis de li la sumon de la tributoj, ŝuldataj al Egipto de diversaj aziaj popoloj?... Cent mil talentoj, tio ja estas sumo, kiu tuj povus rebonigi la financan staton de l’ faraono!... Kial ili kaŝis tion, pri kio sciis tira princo, unu el la membroj de l’ konsilantaro de ĉi tiu urbo?...

Kia honto por li – kronprinco kaj vic-reĝo, – ke nur fremduloj malfermas al li la okulojn!

Sed estis ankoraŭ pli malbona afero: Pentuer kaj Mefres per ĉiuj rimedoj penis pruvi al li, ke Egipto devas eviti militon.

Jam en la templo de Hator tia insistado ŝajnis al li suspektinda: la milito ja povis liveri al la ŝtato centojn da miloj da sklavoj kaj pligrandigi la bonstaton de la lando. Hodiaŭ ĝi ŝajnas tiom pli necesa, ke Egipto devas repreni ŝuldojn kaj akiri novajn tributojn.

La princo apogis la kubutojn sur la tablo kaj kalkulis:

“Oni ŝuldas al ni – pensis li – cent mil talentojn da tributoj... Hiram pensas, ke rabinte Babilonon kaj Ninivon, ni kolektus ducent mil, kune tricent mil per unu fojo. Per tia sumo oni povas pagi la kostojn de plej granda milito, kaj restos kiel profito kelkcento da miloj da sklavoj kaj cent mil talentoj da jara tributo de la venkitaj popoloj. Poste – finis la princo – ni reguligus niajn kalkulojn kun la pastroj!...”

Ramzes brulis de febro. Tamen venis al li konsidero:

“Kaj se Egipto ne povus venke batali kontraŭ Asirio?...”

Sed ĉe tiu ĉi demando la sango ekbolis en li. Kiel, Egipto?... Egipto ne sukcesus piedpremi Asirion, se antaŭ la armeo stariĝus li, Ramzes, li, la posteulo de Ramzes Granda, kiu sola sin ĵetis sur la militajn ĉarojn de Ĥetoj kaj pecetigis ilin!...

La princo povis kompreni ĉion, esceptinte tion, ke li povus esti venkita, ke li povus ne elŝiri la venkon de plej grandaj potenculoj. Li sentis en si senliman kuraĝon kaj ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn. Sur la ĉaro de l’ faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn per ĉielaj sagoj!

“Sed... kion tiu ĉi Hiram parolis pri la dioj?... – pensis la princo. – Kaj kion li volas montri al mi en la templo de Astoret?... Ni vidos.”

头像

《法老王》79 读书笔记 (59-62页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 25, 2023, 15:15 (239天前) @ Pipi

《法老王》 读书笔记 (59-62页)

1. Kaj li vendis la sekreton al vi?

—— 还可以说:perfidi sekreton 泄密。

2. Sed pripensu, via nobleco, ke niaj pastroj havas pli multe da oro ol vi, kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj!...

—— kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj! 虽然你是头号富翁。区别:mizero sur mizero; fliko sur fliko; truo sur truo; mensogoj sur mensogoj.

3. Nokte vi aŭdis la parolon de l’ dioj kaj sentis ilian manon – ripetis la Feniciano, skandante la vortojn.

—— skandante la vortojn 抑扬顿挫,一字一顿。类似:marteli/akcenti ĉiujn vortojn.

4. Mi estis kaptata en la templo je la kapo, brakoj kaj kruroj, kaj mi ĵuras...

—— 在神庙里有人抓住我的头,胳膊和腿。

5. Li obstine rigardis Ramzeson per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj,

—— per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj 用敏锐充满智慧的眼睛。

6. Venu iam nokte en la templon de Astoret, sed... promesu konservi la sekreton...

—— konservi la sekreton 保密。

7. Post la foriro de Hiram, la princo sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro sub preteksto legi sanktajn papirusojn.

—— sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro 类似表达:sin fermi en ...; teni ... sub/je preteksto; pretekste, ke ... 借口 ...... legi sanktajn papirusojn 动词不定式短语作后置定语。

8. La princo tion sciis kaj ne malofte parolis maldolĉe pri tio. Sed kiam dank’ al Herhor li estis nomita vic-reĝo kaj ricevis la korpuson de Memfiso, li paciĝis kun la pastroj kaj en la propra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili.

—— ne malofte 双重否定等于肯定。vic-reĝo 主语补语。estingis la malnovan malkonfidon al ili 消除/打消了对他们的怀疑。

9. Sed estis ankoraŭ pli malbona afero: Pentuer kaj Mefres per ĉiuj rimedoj penis pruvi al li, ke Egipto devas eviti militon.

—— per ĉiuj rimedoj 想方设法。

10. ni reguligus niajn kalkulojn kun la pastroj!...

—— 我们和神父算账。*reguligi la kontojn kun iu; likvidi konton.

11. Ramzes brulis de febro. Tamen venis al li konsidero:

—— Ramzes发烧了。然而他又想/考虑到:

12. Sed ĉe tiu ĉi demando la sango ekbolis en li.

—— 一想到这个问题,他就热血沸腾。

13. La princo povis kompreni ĉion, esceptinte tion, ke li povus esti venkita, ke li povus ne elŝiri la venkon de plej grandaj potenculoj.

—— esceptinte 除非;除 ...... 以外。*escepte de; escepte se = krom se; sed ne se 除非;如果不。tion, ke 宾从。

主题RSS Feed

powered by my little forum