头像

《法老王》80

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 29, 2023, 20:48 (234天前)
编辑: Pipi, 时间: Tuesday, August 29, 2023, 20:49

第二卷
ĈAPITRO VI
Hiram plenumis la promeson. Ĉiutage en la princan palacon en Pi-Bast venis amasoj da sklavoj kaj longaj vicoj da azenoj, portantaj: tritikon, hordeon, sekigitan viandon, teksaĵojn kaj vinon. Oron kaj multekostajn ŝtonojn alportis feniciaj komercistoj sub kontrolo de la oficistoj de Hiram.

Tiamaniere en la daŭro de kvin tagoj la princo ricevis la promesitajn cent talentojn. Hiram postulis malgrandan procenton: unu talenton por kvar jare kaj ne postulis garantion, sufiĉis al li princa kvitanco, konfirmita de la tribunalo.

La bezonoj de l’ kortego estis malavare provizitaj. Tri amatinoj de l’ princo ricevis novajn vestojn, multe da parfumoj kaj po kelke da sklavinoj de diversa koloro. La servistoj havis multon da manĝaĵo kaj vino, la reĝaj laboristoj ricevis la salajron, la soldatoj – aldonajn porciojn.

La kortego estis ravita, tiom pli, ke Tutmozis kaj aliaj nobelaj junuloj, laŭ ordono de Hiram, ricevis sufiĉe grandajn pruntojn, kaj la nomarĥo de l’ provinco Habu kaj liaj oficistoj ricevis multekostajn donacojn.

Festeno sekvis festenon, amuzaĵo amuzaĵon, malgraŭ la senhalte kreskanta varmego. La vic-reĝo, vidante la ĝeneralan ĝojon, mem estis kontenta. Ĉagrenis lin nur unu cirkonstanco: la konduto de Mefres kaj de aliaj pastroj. La princo pensis, ke ĉi tiuj altranguloj riproĉos lin, ke li prenis tiel grandan prunton de Hiram, malgraŭ la admonoj ricevitaj en la templo. Dume la sanktaj pastroj silentis kaj eĉ ne montris sin ĉe ia kortego.

– Kion tio signifas – diris li foje al Tutmozis – ke la pastroj ne riproĉas nin? Tian lukson, kiel nun, ni neniam permesis al ni. La muziko sonas de la mateno ĝis la nokto, kaj ni trinkas de la leviĝo de l’ suno kaj ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo...

– Kial ili devus fari al ni riproĉojn? – respondis Tutmozis indigninte. – Ĉu ni ne vivas en la urbo de Astarte, por kiu la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero – la amo? Cetere, la pastroj komprenas, ke post tiel longaj fastoj kaj preĝoj vi bezonas ripozon.

– Ĉu ili diris ion al vi? – demandis kun maltrankvilo la princo.

– Pli ol unu fojon. Hieraŭ, ekzemple, la sankta Mefres diris al mi ridante, ke tiel junan viron, kiel vi, pli allogas la plezuroj, ol la diservo aŭ la klopodoj de la regado.

Ramzes ekmeditis: Do la pastroj opinias lin senkonsidera malgraŭ tio, ke dank’ al Sara li hodiaŭ, morgaŭ fariĝos patro?... Sed tiom pli bone, ili havos surprizon, kiam li ekparolos al ili per sia propra lingvo...

Verdire, la princo mem iom riproĉis sin: de la tago, kiam li forlasis la templon de Hator, li eĉ unu tagon ne okupiĝis per la aferoj de la nomeso Habu. La pastroj povas supozi, ke li estas tute kontenta de la klarigoj de Pentuer, aŭ ke la ŝtataj aferoj jam tedis lin.

– Tiom pli bone!... – murmuretis li. – Tiom pli bone!...

En lia juna animo, sub influo de la konstantaj intrigoj aŭ suspektoj pri intrigoj, komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco. Ramzes sentis, ke la pastroj tute ne suspektas, pri kio li parolis kun Hiram kaj kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo. Por tiuj ĉi blindigitaj homoj sufiĉis, ke li amuziĝas, kaj ili konkludis, ke la regado restos en iliaj manoj.

– La dioj tiel malklarigis ilian prudenton – diris al si Ramzes – ke ili eĉ ne demandas: kial Hiram donis al mi tiel grandan prunton?... Eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn?... Tiom pli bone!... Tiom pli bone!...

Estis por li stranga plezuro, kiam li pensis, ke la pastroj estis trompitaj pri lia konto. Li decidis ankaŭ en la estonta tempo lasi ilin en la eraro, li do amuziĝis kiel freneza.

Efektive la pastroj, precipe Mefres kaj Mentezufis, estis trompitaj pri Ramzes kaj Hiram. La ruza Feniciano ŝajnigis antaŭ ili homon tre fieran pro la rilatoj kun la kronprinco, kaj la vic-reĝo kun ne malpli granda sukceso ludis la rolon de diboĉanta junulo.

Mefres eĉ pensis, ke la princo serioze pensas forpeli Fenicianojn el Egipto, kaj dume li kaj liaj korteganoj faras ŝuldojn, kiujn ili neniam pagos.

En tiu tempo en la templo de Astarte, en ĝiaj multenombraj ĝardenoj kaj kortoj svarmis amaso da piuloj. Ĉiutage, se ne ĉiuhore, el la mezo de Azio, malgraŭ la terura varmego, venis al la granda diino iu pilgrimaro.

Tio estis strangaj pilgrimoj. Lacaj, kovritaj de polvo, ili iris kun muziko, dancante kaj kantante iafoje tre malĉastajn kantojn. La tagoj pasadis por ili en senhontaj diboĉoj por la honoro de la diino Astarte. Ĉiun tian anaron oni povis ne sole ekvidi, sed eĉ senti de malproksime: ĉar ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj kaj en sakoj katojn, mortintajn dum la tuta jaro.

La katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado aŭ pajloŝtopado, kaj poste ili reportis ilin hejmen, kiel respektatajn sanktajn restaĵojn.

En la komenco de la monato Misori (majo, junio) la princo sciigis al Hiram, ke en la vespero de la sama tago li povas veni en la fenician templon de Astoret. Kiam post la subiro de l’ suno fariĝis mallume en la stratoj, la vic-reĝo alliginte mallongan glavon al la flanko, surmetis mantelon kun kapuĉo kaj ne rimarkita de iu servisto elglitis por iri en la domon de Hiram.

La maljuna riĉulo atendis lin.

– Do – diris li kun rideto – via ekscelenco ne timas eniri en fenician templon, kie sur la altaro sidas la krueleco, servata de la ruzo?

– Timi?... – demandis Ramzes, rigardante lin preskaŭ kun malestimo. – Astoret ne estas Baal, nek mi infano, kiun oni povas ĵeti en la brulantan ventron de via dio.

– Kaj vi, princo, kredas tion?

Ramzes levis la ŝultrojn.

– Respektinda kaj konfidinda atestanto – respondis li – rakontis al mi pri viaj oferoj el infanoj. Foje ventego rompis al vi dekkelkon da ŝipoj. Tuj la tiraj pastroj anoncis diservon, al kiu iris granda popolamaso...

La princo parolis kun videbla indigno.

– Antaŭ la templo de Baal, sur altaĵo, sidis grandega bronza statuo kun bova kapo. Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe. Tiam, laŭ ordono de viaj pastroj, la malsaĝaj feniciaj patrinoj komencis meti plej belajn infanojn ĉe la piedoj de la kruela dio...

– Nur knabojn – intermetis Hiram

– Jes, nur knabojn – ripetis la princo. – La pastroj superverŝis ĉiun infanon per parfumoj, kaj tiam la statuo kaptis ilin per siaj bronzaj manoj, malfermis la buŝegon kaj englutis la infanon, malespere kriantan... Ĉiufoje el la buŝo de l’ dio eliĝis flamoj...

Hiram mallaŭte ridis.

– Kaj via ekscelenco kredas tion?

– Tion rakontis al mi homo, mi ripetas, kiu neniam mensogas.

– Li diris, kion li efektive vidis – respondis Hiram. – Sed ĉu ne mirigis lin, ke neniu patrino, kies infanojn oni bruligis, ploris?

– Vere li miris pro la indiferenteco de l’ virinoj, ĉiam pretaj verŝi larmojn eĉ super mortinta kokino. Tio pruvas grandan kruelecon de via popolo.

La maljuna Feniciano balancis la kapon.

– Kiam tio okazis? – demandis li.

– Antaŭ kelke da jaroj.

– Bone – malrapide parolis Hiram – se via ekscelenco volos iam viziti Tiron, mi havos la honoron montri al vi tian solenon...

– Mi ne deziras ĝin vidi!...

– Poste ni iros en alian korton de l’ templo, kie vi vidos tre belan lernejon, kaj en ĝi – sanajn kaj gajajn la samajn knabojn, kiujn oni bruligis antaŭ kelke da jaroj...

– Kiel?... – ekkriis Ramzes – ili do ne pereis?...

– Ili vivas kaj kreskas por fariĝi bravaj maristoj. Kiam via ekscelenco fariĝos sankteco (vi vivu eterne!) eble pli ol unu el ili direktos viajn ŝipojn.

– Vi do trompas vian popolon? – ridis la princo.

– Ni trompas neniun – respondis serioze la Feniciano. – Ĉiu trompas sin mem, se li ne petas klarigojn pri la soleno, kiun li ne komprenas.

– Mi volus scii... – diris Ramzes.

– Efektive – daŭrigis Hiram – ekzistas ĉe ni moro, ke la malriĉaj patrinoj, por certigi feliĉan sorton al siaj filoj, oferas ilin al la ŝtato. La infanoj estas kaptataj de la statuo de Baal, en kiu estas brulanta forno. Ĉi tiu ceremonio ne signifas, ke la infanoj vere estas bruligataj, sed ke ili fariĝis propraĵo de la templo kaj pereis por la patrinoj, kvazaŭ falinte en fajron.

En la realeco ili ne iras en fornon, sed al nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj edukas ilin dum kelke da jaroj. Kiam ili pligrandiĝas, prenas ilin kaj instruas la pastra lernejo de Baal. La plej kapablaj fariĝas pastroj aŭ oficistoj; la malpli inteligentaj – maristoj kaj ofte akiras grandajn riĉaĵojn.

Nun vi, princo, ne miros plu, ke niaj patrinoj ne ploras siajn infanojn. Mi diros pli: nun vi komprenos, kial en niaj leĝoj ne ekzistas punoj por la gepatroj, kiuj mortigas siajn idojn, kiel en Egipto...

– Ĉie oni trovas krimulojn – intermetis la vic-reĝo.

– Sed ĉe ni ne ekzistas idomortigantoj – daŭrigis Hiram. – Ĉar ĉe ni pri la infanoj, kiujn ne povas nutri iliaj patrinoj, zorgas la ŝtato kaj la temploj.

La princo ekmeditis.. Subite li ĉirkaŭprenis Hiramon kaj ekkriis kortuŝita:

– Vi estas multe pli bonaj ol tiuj, kiuj rakontas pri vi tiel terurajn historiojn... Mi tre ĝojas pro tio...

– Ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono – respondis Hiram – sed ni ĉiuj estos viaj fidelaj servistoj, sinjoro, kiam vi alvokos nin...

– Vere?... – demandis la princo, penetre rigardante liajn okulojn.

La maljunulo metis la manon sur la koron.

– Mi ĵuras al vi, egipta kronprinco kaj estonta faraono, ke se iam vi komencos batalon kontraŭ niaj komunaj malamikoj, la tuta Fenicio, kvazaŭ unu viro, alkuros por helpi vin...

Kaj jen ĉi tion prenu, kiel memoraĵon de nia hodiaŭa interparolado.

Li eltiris el sub la vesto oran medalon, kovritan de misteraj signoj kaj, murmurante preĝojn, pendigis ĝin sur la kolo de Ramzes.

– Kun tiu ĉi amuleto – diris Hiram – vi povas trakuri la tutan mondon... Kaj kie ajn vi renkontos Fenicianon, li servos al vi per sia konsilo, oro, eĉ glavo... Kaj nun ni iru.

Pasis jam kelke da horoj post la subiro de l’ suno, sed la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno. La terura taga varmego cedis al la malvarmeto; en la pura aero ne estis plu la griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn. Sur la blua ĉielo tie ĉi kaj tie brilis la steloj, kies lumo disfluis en la radioj de la luno.

En la stratoj ĉesis la movado, sed la tegmentoj de ĉiuj domoj estis plenaj de amuziĝantaj homoj. Ŝajnis, ke Pi-Bast estas unu salono plenigita per muziko, kanto, rido kaj sonoj de pokaloj.

头像

《法老王》80 读书笔记 (63-69页)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 29, 2023, 20:51 (234天前) @ Pipi

《法老王》 读书笔记 (63-69页)

1. Hiram plenumis la promeson.

—— plenumis la promeson 兑现承诺/诺言。

2. Oron kaj multekostajn ŝtonojn alportis feniciaj komercistoj sub kontrolo de la oficistoj de Hiram.

—— sub kontrolo de 在 ...... 监督下。

3. La kortego estis ravita, tiom pli, ke Tutmozis kaj aliaj nobelaj junuloj, laŭ ordono de Hiram, ricevis sufiĉe grandajn pruntojn,

—— tiom pli, ke 引入强调的原因从句。更何况;尤其是因为;因为 ...... 就更加 ......

4. La muziko sonas de la mateno ĝis la nokto, kaj ni trinkas de la leviĝo de l’ suno kaj ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo...

—— ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo 搂着女人,枕着酒壶睡觉。

5. Do la pastroj opinias lin senkonsidera malgraŭ tio, ke dank’ al Sara li hodiaŭ, morgaŭ fariĝos patro?...

—— senkonsidera 宾补。malgraŭ tio, ke 让从。

6. Verdire, la princo mem iom riproĉis sin: de la tago, kiam li forlasis la templon de Hator, li eĉ unu tagon ne okupiĝis per la aferoj de la nomeso Habu.

—— la tago, kiam 定从。okupiĝis per = sin okupis per 着手;忙于。

7. Ramzes sentis, ke la pastroj tute ne suspektas, pri kio li parolis kun Hiram kaj kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo.

—— ke, pri kio, kiajn planojn 均为宾从。ŝpini planojn en sia kapo 在脑子里构思计划。ŝpini/teksi/plekti mensogojn/rakontojn/fabelojn ...

8. La ruza Feniciano ŝajnigis antaŭ ili homon tre fieran pro la rilatoj kun la kronprinco, kaj la vic-reĝo kun ne malpli granda sukceso ludis la rolon de diboĉanta junulo.

—— ludis la rolon de 扮演 ...... 角色;起 ...... 作用。*servi kiel ...

9. Lacaj, kovritaj de polvo, ili iris kun muziko, dancante kaj kantante iafoje tre malĉastajn kantojn.

—— Lacaj, kovritaj de polvo 主语修饰语。

10. Antaŭ la templo de Baal, sur altaĵo, sidis grandega bronza statuo kun bova kapo. Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe.

—— kun bova kapo 介短作后定。Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe. 它的肚子被烧得通红。

11. Vi estas multe pli bonaj ol tiuj, kiuj rakontas pri vi tiel terurajn historiojn...

—— kiuj 定从。

12. Kaj kie ajn vi renkontos Fenicianon, li servos al vi per sia konsilo, oro, eĉ glavo...

—— kie ajn 让从。

13. La terura taga varmego cedis al la malvarmeto; en la pura aero ne estis plu la griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn.

—— 可怕的炎热消退,天变得凉爽起来。cedis al 让步,退让。kiu 定从。venenis la spiradon kaj pikis la okulojn 危害呼吸,眯眼(刺眼,呛眼)。

主题RSS Feed

powered by my little forum