头像

《中国寓言百则》第51则 Sin Kaŝi per Unu Arbo-folio

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 11, 2023, 07:38 (236天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第51则

Sin Kaŝi per Unu Arbo-folio (HANDAN CHUN)

En la regno Chu estis malriĉa homo.

Li legis en la libro《Huai Nan Zi》, ke la arbo-folio, per kiu sin kaŝis manto por kapti cikadon, povas kaŝi la homan korpon. Do li venis sub arbon, levis la kapon, observis kaj trovis folion, post kiu sin kaŝis manto. Li plukis ĝin. Sed la folio falis teren kaj miksiĝis kun aliaj falintaj folioj. Ne povante distingi tiun de la aliaj, li do kolektis ĉiujn falintajn foliojn kaj portis ilin hejmen.

Hejme li prenis ilin unu post alia por ŝirmi siajn okulojn kaj demandis sian edzinon: "Ĉu vi vidas min?" Komence la edzino diris: "Jes, mi vin vidas." Sed poste, ŝi laciĝis de la demandado de la edzo kaj respondis: "Ne, mi ne plu vidas vin."

Je tio li tre ĝojis kaj hastis al strato kun la elektita folio. En la bazaro, li tenis la folion kaj ŝtelis alies komercaĵojn, pensante ke neniu vidas lin. Rezulte li estis kaptita kaj eskortita al la gubernia policejo.

——
注释:

1. Li legis en la libro《Huai Nan Zi》, ke la arbo-folio, per kiu sin kaŝis manto por kapti cikadon, povas kaŝi la homan korpon. 他在《Huai Nan Zi》那本书里读到,那片螳螂用来藏匿自己捕蝉的树叶可以遮藏人的身体。

*per kiu sin kaŝis manto por kapti cikadon, 为定语从句。

2. Do li venis sub arbon, levis la kapon, observis kaj trovis folion, post kiu sin kaŝis manto. 于是,他就来到树下,抬起头,观察并找到了螳螂藏匿其后的那片叶子。

*Do li venis sub arbon,加宾格,表示运动之方向。
*post kiu sin kaŝis manto. 为定语从句。

3. pluki:(用手指)掐(花),摘(花),采(花)

4. Sed la folio falis teren kaj miksiĝis kun aliaj falintaj folioj. 但是那片叶子掉在地上,和其他落叶混在了一起。

5. Ne povante distingi tiun de la aliaj, li do kolektis ĉiujn falintajn foliojn kaj portis ilin hejmen. 他无法把那片叶子从别的落叶中分辨出来,于是他干脆就把所有的落叶拾起来并将它们带回家。

6. Hejme li prenis ilin unu post alia por ŝirmi siajn okulojn kaj demandis sian edzinon: "Ĉu vi vidas min?" 在家中,他逐片地拿起叶子遮住眼睛并问他老婆:“你看见我了吗?”

7. Sed poste, ŝi laciĝis de la demandado de la edzo kaj respondis: 但是后来,她被老公问烦了,就回答道:

8. Je tio li tre ĝojis kaj hastis al strato kun la elektita folio. 听完(老婆这么一说),他非常高兴,拿起那片选定的叶子就赶紧往街上奔去。

9. En la bazaro, li tenis la folion kaj ŝtelis alies komercaĵojn, pensante ke neniu vidas lin. 在市场,他手持那片叶子偷人家的货物,自以为没有人会看见他。

10. Rezulte li estis kaptita kaj eskortita al la gubernia policejo. 结果,他被抓了个正着并被押送到了县衙的巡捕房。

主题RSS Feed

powered by my little forum