头像

Mi havis tre belan sonĝon.

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, September 14, 2023, 14:41 (218天前)

Mi ĵus vekiĝis el mia siesto.

Mi havis tre belan sonĝon. En sonĝo mi vidis multon da homoj, kiuj, sub la gvidado de s-ro M, svingante la pugnojn, laŭtvoĉe kriis sloganon: "Por Esperanto, kontraŭ Pipi, for Pipi!"

S-ro M, jen kun la manoj sur la koksoj, jen kun la manoj post la dorso, mienis kvazaŭ komandanto, preta lukti kontraŭ malamiko.

Indikante al Pipi, li severtone kriis: "Konfesu al la popolo tion, kion vi faris al Esperanto. Tio ĉi estas por vi publika prijuĝo. Vi devas fronti al publika prijuĝo, komprenite?"

Je tio, Pipi timiĝis, kuntirita kiel rato trenita el la akvo, tutkorpe tremanta. Post ioma medito, li pepis: "Mi kulpas neniun krimon, pro kio kaj por kio vi molestas min? Kial mi meritas tian kritikon?"

Ĉe tio, s-ro M doge bojis kontraŭ Pipi: "Vi aŭdacas langumadi? Mi batmortigos vin!"

Post tio, s-ro M donis al Pipi solidajn vangofrapojn kaj piedbatojn.

Tuj poste, miriadoj da brilaj steloj gaje kaj ĝoje dancis antaŭ la okuloj de Pipi.

Mordanta doloro ŝiris Pipi-on el lia bela sonĝo.

Kun la vizaĝo ŝvela kaj vundita, kun la larmoj en la okuloj; la tuto, dekape ĝispiede, vundoplena, sangokovrita, Pipi notis ĉi tie tion, kion li spertis en la sonĝo.

Mi havis tre belan sonĝon.

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Thursday, September 14, 2023, 15:55 (218天前) @ Pipi

laŭte就能表示大声地。langumadi是狡辩的意思吗?

主题RSS Feed

powered by my little forum