头像

《春天里的秋天》1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 15, 2023, 07:30 (229天前)
编辑: Pipi, 时间: Friday, September 15, 2023, 08:01

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

1. Mia pli juna fratino sendis al mi telegramon de la hejmo por sciigi min, ke mia pli-aĝa frato mortis.

Mi ne sciis kiel li mortis, li ne malsaniĝis, laŭ mia scio, kaj estis baldaŭ fianĉiĝonta.

"Ĉu sonĝo? Kiel iu povas morti tiel facile? Precipe tuj antaŭ sia fianĉiĝo?" mi miris.

Kaj mi ne plu pensis pri tiu afero. Mia medio ne ŝanĝiĝis. Nenio sentigis al mi, ke mia frato jam mortis.

En la sekvanta tago mi ricevis alian telegramon el 34 ĉifreroj por la sama informo, nur iom pli detala: Mia frato memmortigis tranĉinte al si la gorĝon.

Mia amiko Xu helpis min deĉifri la telegramon, starante flanke de mi kun amzorgo. Liaj manoj tremadis.

"Kion fari?" li demandis.

Mi diris nenion. Forte premante mian brakon mi pensis: "Eble ne sonĝo?"

Xu rigardis min simpatie kaj kompate. Ŝajnis al li, ke mi estas la plej malfeliĉa en la mondo.

"Kial vi rigardas min tiamaniere?" mi intencis lin demandi. Sed li foriris senvorte.

Sidante sur la sofo, mi gapis al la portreto de Janet Gaynor pendanta sur la muro. Ŝi ridetis al mi. Tiu stultulineto de longe jam ne ridis al mi, kial do ŝi subite ekridetas al mi hodiaŭ? Ĉu ŝi priridas mian malfeliĉon? Blonda hararo, pale-blua bluzo kaj sanaspekta haŭto. Sed kian rilaton ĉi tio havas kun mi? Tio estas nur surpaperaĵo, kaj nun mia frato mortis.

De Janet Gaynor mia rigardo transiris al la blanka muro. La muro estas blanka, tute sen makulo. Sed iom post iom aperis sur ĝi nigreta malgrasa vizaĝo.

Estis nenio rimarkinda sur la vizaĝo. Ĝi povus esti via, mia, lia, ies ajn. Sed ne, ĝi estis la vizaĝo de mia frato.

Ĝi vere estis la vizaĝo de mia frato, ordinara vizaĝo de junulo kiu reprezentis lian vivon ordinaran.

"Mi mortis," li subite malfermis sian buŝon," mi trance rompis mian vivon per miaj propraj manoj."

"Ne eble," mi firme kontraŭdiris," mi ne kredas, ĉar vi ja parolas ĉi tie."

"La tranĉilo, la dolorego, la agonia barakto! Neniu scias miajn sentojn, neniu sentos la mankon de mi! Tiel finiĝis mia vivo," li diris malĝoje kaj dikaj larmoj falis el liaj kavaj okuloj.

"Se mortinto povas paroli kaj larmi, do morto estas nenio timinda, kaj krome ja ĉiu devas morti," mi diris al mi per voĉo apenaŭ aŭdebla por mi mem.

"Mi ne volas morti!" Li subite diris el la linie kunpremitaj lipoj. Lia vizaĝo fariĝis plumbkolora, lia buŝo fariĝis streko kaj liaj okuloj du linioj. Mi rigardis kun larĝe malfermitaj okuloj. La vizaĝo senĉese platiĝadis kaj fariĝis ridinda kiel mantou-o.

La muro denove fariĝis tute blanka, sen postsigno de la vizaĝo de mia frato.

"Damne!" mi min malbenis. "Vi sonĝas kun malfermitaj okuloj!"

Sur la tablo ankoraŭ kuŝis la telegramo, la telegramo kun 34 ĉifreroj.

(未完待续)

——
Pipi
2016.7.7
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum