头像

《中国寓言百则》第57则 Song Daxian Mortigis Diablon

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 17, 2023, 07:55 (230天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第57则

Song Daxian Mortigis Diablon (GAN BAO)

En la okcidenta antaŭurbo de Nanyang staris kiosko, kiun frekventis diablo. Pro tio neniu kuraĝis ripozi en ĝi.

En la urbo estis Song Daxian, kiu timis nek diablon nek monstron. Tiuvespere, li sole venis sen armilo en la kioskon por ludi kord-instrumenton. En la noktomezo subite aperis diablo, kiu alparolis Song Daxian kun abomeninda kolera mieno, grincigante la dentojn, sed Song Daxian ignoris ĝin kaj daŭre ludis muzikon. La diablo foriris. Poste ĝi revenis kun sanganta homa kapo kaj diris al Song Daxian: "Ĉu vi volas iom dormi?" Tion dirinte, ĝi ĵetis la kapon al Song Daxian. Je tio la lasta diris ridante: "Bonege, ĝuste tion mi bezonas, ĉar mankas al mi kapkuseno ĉi-vespere." La diablo povis nur foriri.

Post longa tempo ĝi reaperis antaŭ Song Daxian kaj diris al li: "Ĉu vi kuraĝas lukti kun mi senarmile?"

"Bonege!" respondis Song Daxian.

Tion dirinte, Song Daxian abrupte kaptis la diablon je la talio kaj levis ĝin kun kapo malsupren. Ĝi laŭte kriis kaj petis morton. Song Daxian tuj mortigis ĝin. Post tagiĝo oni klare vidis, ke ĝi estas maljuna vulpo.

Post tio en la kiosko regis paco.

——
注释:

1. En la okcidenta antaŭurbo de Nanyang staris kiosko, kiun frekventis diablo. 在Nanyang西郊有一个亭子经常闹鬼。

2. monstro:怪物

3. kord-instrumento:弦乐器

4. grincigante la dentojn 咬牙切齿

5. Je tio 听到这么一说

6. "Ĉu vi kuraĝas lukti kun mi senarmile?" 你可敢赤手空拳地和我搏斗一场?

7. Tion dirinte, Song Daxian abrupte kaptis la diablon je la talio kaj levis ĝin kun kapo malsupren. 说完,Song Daxian猛地抓住那个鬼的腰,大头朝下地举起了它。

8. Ĝi laŭte kriis kaj petis morton. 它大声喊叫求饶。

9. Post tagiĝo oni klare vidis, ke ĝi estas maljuna vulpo. 天亮后,人们才看清楚它是一只老狐狸。

10. Post tio en la kiosko regis paco. 打那以后,亭子又恢复了平静。

主题RSS Feed

powered by my little forum