头像

《春天里的秋天》2.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 16, 2023, 06:50 (223天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.1 "Kiel Rong min konsolus, se mi dirus al ŝi la novaĵon? Knabinoj estas molkoraj, ŝi certe plorus kaj ĉagreniĝus pro mi. Pli bone ne diri al ŝi." Tiel mi pensis, opiniante ke mia decido estas prava.

Sed tiam Rong envenis, ŝi jam informiĝis de Xu pri kio mi estis sciigita.

"Se vi kolerigos min estonte, mi imitos la ekzemplon de via frato," ŝi diris streke kunpremante la lipojn de sia buŝeto. Ankaŭ ŝi povis streke kunpremi la lipojn!

Rememorante la streke kunpremitajn lipojn de mia frato, mi estis kaptita de teruro.

"Ne parolu tiamaniere!" mi etendis la manon por kovri al ŝi la buŝon, sed ŝi ĝin flankenigis.

"Ni iru por promeni iuloke," ŝi proponis ekstarante kaj prenis la telegramon de sur la tablo por ventumi.

"Ĉu ni iru al la ĝardeno sub la Roka Monteto?" mi respondis lace.

"Ne, mi ne ŝatas tiun lokon, mi abomenas la pordiston!" Kolere ŝi deturnis sian kapon, faligante la telegramon sur la plankon.

"Havu koron," mi murmuris, min klinis por levi la telegramon kaj ĝin metis en mian poŝon. "Pli bone estas iri al la ĝardeno kie jasmenoj tiel aromas," mi rektiĝis.

"Bone," rideto aperis sur ŝia vizaĝo, "laŭ via bontrovo."

Ni eliris, ŝi fronte, mi malantaŭe. Mi fermis la barilpordon.

La hundo de najbaro alkuris, faris kelkajn bojojn al mi kaj foriris svingante la voston.

Ni iris flanko ĉe flanko, sed ne tuj apude. Ŝajne ŝi intence tenis distancon inter ni. Vere stranga knabino! Mi ne sciis, kion ŝi kovas en la koro.

La ĉielo, arboj, domoj kaj strato baniĝis en sunlumo. Zigzaga asfaltita vojo supren leviĝanta portis ŝian sveltan figuron. Sub ŝia mallonga jupo, facilmove dancis ŝiaj kruroj en nigraj silkaj ŝtrumpoj sur la mola asfaltaĵo.

Ni preterpasis tombejon. Subite ŝi haltis. Sin apogante al la palisaro ŝi silente rigardis la vicojn de krucoj kaj la tomboŝtonojn sub ili.

Kiel strange, ke junulino interesiĝas pri tombejo!

"Ni iru!" mi urĝigis malpacience. "Kio ĉe tombejo rigardindas!"

Ŝi ignoris min, sed subite diris per sia arĝenta sonora voĉo: "Kiel trankvile estas kuŝadi ĉi tie!"

"Vi! ... Vi envias ..." elĵetinte tiujn vortojn pro surpriziĝo, mi tuj fermis la buŝon, timante ke mi diros ion malbonaŭguran.

"Ne ĝenu min," ŝi diris riproĉe, kvankam ne severe. Ŝi prenis mian manon en ŝian molan manon kaj ĝin tenis forme.

Mi rigardis ŝin kun miro kaj nenion plu diris.

Mi volis scii kio tiam estis en ŝia koro, sed kiel mi povus diveni la koron de tiu knabino?

Sur du proksimaj tomboŝtonoj metiĝis du florkronoj. Unu jam velkis, dum la alia ankoraŭ freŝis.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.8
于大连

头像

《春天里的秋天》2.2 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 17, 2023, 08:02 (222天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.2 "Tiu ĉi estas via," ŝi diris montrante la freŝan. "Tiu ĉi estas mia," ŝi montris la velkintan.

"Mi ne komprenas vin," mi diris sincere, sentante ke io maltrankviliga okupas ŝian koron.

"Vi ne komprenas?" Ŝi sin turnis al mi kun subtila rideto. Tian rideton mi neniam vidis antaŭe, ŝia rideto ne devus esti tia, kaj tamen ĝi estis. Ĝi estis rideto de malsanulo, kaj tamen ŝi ne malsaniĝis. Tiu rideto preskaŭ plorigis min.

"Vi ne diras al mi la veron!" ŝi ridetis denove. "Ĉu tia inteligentulo kiel vi ne komprenas! ... Mia estonteco estos malluma, tial mi estas tiuj floroj," ŝi denove montris la velkintan florkronon. "Vi estas tiuj floroj, ĉar via estonteco estos luma. La du florkronoj tiel proksimas unu de la alia, tamen ili ne estas kune, ĝuste kiel ni."

Mia estonteco estos luma — almenaŭ cent homoj jam tion diris al mi. Sed neniu antaŭe preskaŭ larmigis min per tia rimarkigo.

"Via komparo ne konvenas! Viro ne devas esti komparita kun floro," mi argumentis kun altrudita rideto. Mi ne diris konsolajn vortojn, timante ke tio larmigos min mem.

"Sed mi plej amas florojn," ŝi havis tiel lertan langon, ke mi ne povis ŝin refuti.

Estis vere, ke ŝi amas florojn. Ĉiufoje kiam mi iris al ŝia ĉambro, mi vidis vazon kun freŝaj floroj. Grandan vazon plenan de diverskoloraj floroj sur la tablo. Sur la muro de la ĉambro pendis portreto de mezaĝa virino — ŝia patrino.

"Ne decas por juna virino longe resti ĉe tombejo, des pli ne ŝtelrigardadi de ekstere," mi diris, kaŝante mian malserenan penson per falsa rido.

"Do ni iru," ŝi subite ellasis mian manon kaj sin turnis por foriro.

Kiam ni atingis la pordon de la ĝardeno, nin atakis intensa aromo de jasmenoj.

"Nu? Mi ja ne trompis vin, ĉu?" mi diris kontente.

"Delonge mi jam scias!" ŝi ekridetis.

Ni suriris la ŝtonan ŝtuparon kaj eniris la ĝardenon. La pordisto ŝin rigardis per siaj larĝe malfermitaj bidaj okuletoj, viŝante la manojn sur sia ruĝkolore kradita antaŭtuko. Lia vizaĝo estis nigre flava kun lipharoj malabundaj ĉirkaŭ la buŝo.

"Abomenindulo! Lia rigardo pikas mian vizaĝon," ŝi flustris al mi, kiam ni preterpasis la pordiston. "Ĉiufoje tiel same!"

"Kulpas via naturdotita belo!" tion dirante mi ekridetis.

"Ankaŭ vi tion diras? Ankaŭ vi mokas min? Do mi ne amikos kun vi." Ŝi ŝajnigis sin kolereta kaj rapidis antaŭen postlasante min.

Mi ne postkuris ŝin. Rigardante ŝian sveltan figuron kaj ŝian mallongan hararon ondetantan, mi ekmemoris ŝian sintenon en la lastaj tagoj. Mi komencis suspekti kaj ektimis.

Mi trovis ŝin ĉe jasmena arbedo. Ŝi sidis sur ŝtona benko kun klinita kapo kvazaŭ en medito. Ŝia hararo estis punktita de blankaj jasmenaj floretoj defalintaj.

Ŝi ŝajnigis sin, kvazaŭ ŝi ne rimarkus mian alproksimiĝon.

Mi sidiĝis apud ŝi kaj etendis la manon por preni ŝian dekstran manon, sed ŝi ĝin eltiris. Mi prenis ĝin denove, ĉifoje ŝi ne provis ĝin liberigi, male ŝi premiĝis al mi.

(未完待续)

——
Pipi
2016.7.9
于大连

头像

《春天里的秋天》2.3 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 18, 2023, 07:24 (221天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.3 Mi enspiris la aromon de la jasmenaj floroj en ŝia hararo kaj tenis ŝian molan manon. Mi ne parolis, dezirante sondi ŝian koron senvorte.

Milda kaj iom plenda melodio de violono ŝvebis el la malhele flava domo parte kaŝita de arboj en la maldekstra flanko. La pordisto komencis kanti nazale amkanton de sia hejmloko.

Mi ne sciis, kie vagas ŝia penso; mi ankaŭ ne sciis, kie vagas mia penso.

"Lin," subite ŝi levis sian kapon kaj diris, "ĉu estas vere, ke via frato mortigis sin?"

"Kial ne vere? Ĉu vi ne jam vidis la telegramon?"

"Kial li sin mortigis?" ŝi demandis esplore.

"Mi ne scias," mi respondis sincere. "Kial ŝi pensadas pri tiaj malĝojaĵoj, pri kiuj la junaj knabinoj de devas scii?" mi pensis ĉagrene.

"Mi estas pensanta pri la demando, ĉu estas eble sin mortigi per siaj propraj manoj," ŝi diris pene kaj ŝia mano tremetis en mia mano.

"Tion vi ne devas scii," mi diris kaj klopodis por ŝanĝi la temon.

"Mi tamen nepre volas scii," ŝi insistis.

"Do aŭskultu min. Tio ja eblas. Mia frato sin mortigis. Tio estas fakto," mi diris malvolonte kun la espero antaŭforigi ŝian pluan pridemandon per la senĉirkaŭfraza respondo.

"Ĉu vivi aŭ morti estas pli ĝoje?" ŝi demandis kvazaŭ al si mem.

"Rong, vi ne plu amas min," mi diris malespere, triste.

"Kial?" Ŝi surpriziĝis. "Kio kondukis vin al tiu ideo? Kiam mi diris, ke mi ne amas vin?"

"Tion diris via vizaĝo."

"Mia vizaĝo? Ĉu vi ne kutimiĝis al vido de mia vizaĝo?" Ŝi ŝovis sian vangon al miaj lipoj, kaj mi kisis ŝin. Ŝia vizaĝo estis malvarma, ke ĝi vere diris al mi ...

"En tiel bela tago kaj tiel bela ĉirkaŭaĵo, paro de junaj geamantoj parolas tamen pri nenio alia ol vivo-aŭ-morto kaj memmortigo, ĉu tio ne estas absurdaĵo?"

Ŝi ne respondis kaj diris post longa silento: "Ne estu suspektema. Mi estas ĉe via flanko, kaj tamen vi pensas, ke mi ne amas vin!" Ŝi estis vere sagaca kaj per tio kaŝis siajn verajn sentojn.

Jes, ŝi estis flanke de mi, sed ŝia koro estis tre malproksime de la mia. Kiom malproksime, ankaŭ mi ne sciis.

"Amo estas belega afero. Tro bela por aparteni al mi," ŝi murmuris, kvazaŭ al si mem. Ŝia voĉo estis tiel milda kaj plenda kiel la violona muziko.

Mi rigardis ŝian vizaĝon kovritan de nebulo, simila al fianĉina vualo el gazo, kiu faris ĝin ankoraŭ pli bela. Sed tiu fianĉino neniam estos mia.

Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kiel plej karan trezoron. Mi eklarmis, la larmoj falis sur ŝian hararon kaj ruliĝis kiel perloj.

"Vi ploras," ŝi diris levante la kapon kun rideto, kiu estis, mi pensis, pli kortuŝa ol larmoj. Per unu fingro ŝi premis miajn lipojn kaj tuj ilin kisis. Tiel rapide kiel fulmo.

Sed kiam mi volis ŝin kisi, ŝi deturnis la kapon.

"Rong, hodiaŭ vi kondutas strange, vi ŝanĝiĝis," mi diris tre malĝoje. "Diru al mi, pro kio do?"

"Ankaŭ mi ne scias."

"Ĉu vi bezonas mian helpon en io?" mi demandis sincere. "Geamantoj ne devas teni sekreton unu de la alia."

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.10
于大连

头像

《春天里的秋天》2.4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, September 19, 2023, 07:41 (220天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.4 "Mi ne scias," ŝi diris naive malkaŝeme kiel infano.

Mi pensis: "Ĉu estiĝis fendeto en nia amo?"

La suno kviete subiris. Ni volviĝis en la aroma krepusko. La pordisto nudpiede iradis antaŭ ni tien kaj reen.

"Ni reiru!" ŝi stariĝis tirante mian brakon.

Ni reiris laŭ la zigzaga malsupren kondukanta vojo.

"Akompanu min hejmen," ŝi diris kvazaŭ ordonante.

"Bone."

"Matene mi preparis pladojn, precipe por vi."

"Ĉu vere?"

"Ankaŭ estas vino."

"Vinon mi ne volas."

"Ĝi estas bona vino alsendita de iu amiko, kaj mi ĝin tenas por trinki kune kun vi."

Anstataŭ ion diri, mi turnis al ŝi la kapon por ŝin danki per la okuloj. Ŝia vizaĝo ridetis kiel disvolviĝanta floro. La nuboj jam disforiĝis.

Ni faris kelkajn turniĝojn kaj descendis sur deklivon. Mi rekonis ŝian domon post verde farbita barilpordo. En la korto pompis ruĝaj kaj blankaj floroj.

Ni puŝe malfermis la pordon, suriris la ŝtonan ŝtuparon kaj eniris ŝian ĉambron, litĉambron de juna knabino.

"Sidiĝu ĉi tie," ŝi diris al mi montrante al sofo.

Ŝi iris al la longa tablo, prenis de sur ĝi la florvazon per ambaŭ manoj kaj metis ĝin sur la tabureton apud la sofo. Ŝi premis sian vizaĝon al la floroj kaj poste malaperis post la ekrano.

Blankaj lilioj, purpuraj violoj kaj flavaj kanafloroj.

Ankaŭ mi premis mian vizaĝon al la floroj por flari la aromon de la lilioj kaj ŝia parfumo.

Ŝi reaperis kun pladoj.

"Ĉu mi helpu vin?" mi diris kiel kutime.

"Ne, dankon, vi ne scipovas. Nur sidu kviete," ŝi respondis kun rideto, kiel kutime.

La pladoj estis jam preparitaj. Ili estis metitaj sur ronda tableto, ĉe kiu ni sidis vizaĝ-al-vizaĝe.

"Bongusta?" ŝi demandis kiel kutime.

"Bongusta, tre plaĉa al mi," mi respondis kiel kutime.

Ŝi prenis botelon da vino el la ŝranko.

"Rigardu! Ruĝa kiel sango, kiel brila!" Ŝi plenigis por mi pokalon kaj poste plenigis alian por si mem.

Ŝi levis sian pokalon kaj mi levis mian.

Mi eltrinkis unu pokalon kaj mia vizaĝo ekbrulis.

"Jam sufiĉe," mi demetis la pokalon.

Ŝi ree plenigis mian pokalon senvorte. Ŝiaj ek-eke brilantaj okuloj rigardadis min, kvazaŭ dirante: "Trinku! Trinku kiom vi povas!"

Mi eltrinkis ankoraŭ unu pokalon.

Mi rimarkis, ke tiam ŝi jam trinkis kvar pokalojn.

Ŝia vizaĝo ruĝis ĉarme kaj ŝiaj okuloj disradiis forte. Kiel ravaj brilaj okuloj!

"Mi ne ebriiĝis! Mi ja ne ebriiĝis!" ŝi sin defendis per voĉo simila al kanto de birdo.

"Palpu miajn vangojn kaj tempiojn. Ili estas malvarmaj." Ŝi prenis mian manon kaj ĝin premis al sia vizaĝo.

Kiel varma mano! Ŝia vizaĝo brulis! Tamen ŝi asertis, ke ĝi estas malvarma.

"Jes, malvarma," mi mensogis al ŝi kaj al mi mem, ĉar mi volis, ke mia mano restu pli longe sur ŝia vango.

"Trinku, trinku." Ŝi prenis la botelon por replenigi mian pokalon.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.11
于大连

头像

《春天里的秋天》2.5 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 20, 2023, 08:16 (219天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.5 "Mi jam havis sufiĉe. Pli da vino min ebriigus. Ankaŭ vi ne devas preni plu, antaŭe vi ja ne ŝatis vinon." Mi kovris la pokalon kaj rigardis ŝin kun rideto.

"Bone estas ebriiĝi. Ardas la koro, min ne ĝenas la ĉagrenoj, por ke mi havu iom da paco," ŝi diris.

"Kial ankoraŭ heziti? Jen ni estas kune kaj la mondo apartenas al ni." Ŝi fortiris mian manon de sur la pokalo kaj ĝin plenigis.

"Hodiaŭ, nur hodiaŭ, mi ankoraŭ tiel sveltas ..." ŝi kantis mallaŭte.

"Rong, ne drinku plu!" mi petis.

Rideto fulmis sur ŝia ruĝa vizaĝo. Ŝi prenis iom da manĝaĵo per siaj manĝbastonetoj kaj ĝin metis en mian buŝon, dirante: "Manĝu." Ŝia voĉo dolĉis kiel mielo.

Mi manĝis, kaj sentis kontentecon. Mi rigardis en ŝiajn okulojn. Ŝi ekridetis, ankaŭ mi ekridetis.

"Mi sentas ŝajne kapturniĝon," ŝi subite demetis la manĝbastonetojn.

"Vi certe ebriiĝis. Pro kio vi trinkis tiel multe?"

"Ebriiĝis? Neeble. Mi eliros por rigardi stelojn en boato sur la maro!" Ŝi larĝe malfermis siajn grandajn okulojn.

"Flaru, ĉu mi odoras iom je vino?" Ŝi paŝis al mi kaj blovis sur mian vizaĝon per malfermita buŝo. Ŝia spiro ja odoris je vino.

Mi ne povis min deteni de ekrido.

"Se vi blovus al mi refoje, mi tuj ekvomus. Kaj vi asertas ke vi ne odoras je vino?"

"Malbonema vi estas!" Ŝi frapetis sur mia kapo kaj reiris al sia sidilo.

"Je kio mi estas malbona?" mi demandis petoleme.

"Unuvorte vi estas malbonema," ŝi streke kunpremis la lipojn. Ŝi movadis sian seĝon al mi.

"Mia koro estas en tumulto, Lin." Ŝi sin apogis sur mian brakon. "Mi ne plu volas vinon, kaj nenion mi volas manĝi."

"Vi ebriiĝis. Mi ja avertis vin pri tio." Kaj mi ŝin demandis kvazaŭ venĝe kaj ridetante: "Ĉu vi ankoraŭ eliros por rigardi stelojn en boato?"

"Kial ne?" Ŝi stariĝis spiteme, sed tuj sidiĝis denove.

"Nun jam ne plu taŭgas brava vorto," ŝi diris kapskuante. "La korpo moliĝis, tute senfortiĝis."

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.12
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum