头像

《中国寓言百则》第62则 Ŝtona Bovo Fekis Oron

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 22, 2023, 06:57 (190天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第62则

Ŝtona Bovo Fekis Oron (LIU ZHOU*)

Aŭdinte, ke la feŭdestro de Shu estis ege avidema, la reĝo Huiwen de Qin-regno intencis puni lin per ekspedicio. Sed la vojo al Shu estis ege malfacila. Altaj montoj kaj danĝeraj riveroj multe malhelpis la militvojaĝon de la trupoj de Qin. Qin-regnanoj skulptis grandan ŝtonan bovon kaj metis multe da oro kaj arĝento sub ĝia postaĵo, dirante, ke tiuj trezoroj estis ekskrementitaj de la ŝtona bovo, kaj Qin-regno volis donaci ĝin al la feŭdestro de Shu.

Por havigi al si tiun ŝtonan bovon, la feŭdestro de Shu ordonis al subuloj haki montojn, plenigi valojn, konstrui vojon kaj pontojn, kaj sendis kvin fortegulojn por venigi la ŝtonan bovon. La armeo de la regno Qin sekvis la bovon, rekte kaj senbare eniris en la feŭdon de Shu.

La feŭdestro de Shu perdis siajn feŭdon kaj vivon pro avidemo.

*Liu Zhou (514-565), literaturisto en la Norda Qi-regno.

——
注释:

1. feŭdestro:封建主

2. avidema:贪婪的,贪心的

3. ekspedicio:远征

4. militvojaĝo:行军

5. skulpti:雕,雕刻(塑)

6. ekskrementi:排泄;排出(大便)

7. Por havigi al si tiun ŝtonan bovon, la feŭdestro de Shu ordonis al subuloj haki montojn, plenigi valojn, konstrui vojon kaj pontojn, kaj sendis kvin fortegulojn por venigi la ŝtonan bovon. 为了得到那头石牛,Shu的封建主命令手下劈山填谷,修路建桥,并委派了五个壮汉搬运石牛。

8. La armeo de la regno Qin sekvis la bovon, rekte kaj senbare eniris en la feŭdon de Shu. 秦国的军队跟着那头牛,畅通无阻直抵Shu的领地。

主题RSS Feed

powered by my little forum