头像

《春天里的秋天》4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 25, 2023, 06:52 (214天前)
编辑: Pipi, 时间: Monday, September 25, 2023, 08:04

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

4 "Zheng Peirong!"

Tiun nomon mi rimarkis unuafoje en registrolibro de iu lernogrupo en mezlernejo de urbo C, kien mi iris por instrui la anglan lingvon.

Tenante la registrolibron per ambaŭ manoj, mi vokis la nomojn unu post alia kaj paŭzis post ĉiu voko por atente rigardi la vizaĝon de la respondanta lernanto.

Kaj mi venis laŭvice al la nomo Zheng Peirong.

Neatendite aŭdiĝis respondo simila al sonoro de arĝenta tintilo. Paro da grandaj okuloj de juna knabino min rigardis. Ŝi havis ovalan vizaĝon kaj ŝiaj ruĝaj lipoj montris scivoleman rideton. Sed ŝi tuj petoleme klinis sian kapon, kaj mi povis vidi nur ŝian riĉan nigran hararon mallonge tonditan.

Tiamaniere ni interkonatiĝis.

Ŝi ne loĝis en la lernejo, tamen ŝi alvenis frue kaj foriris tarde. Ŝi ofte venis en mian ĉambron por fari al mi multajn demandojn, kaj pli poste eĉ demandojn, kiuj tute ne koncernis lecionojn donitajn de mi. Kiam ŝi reaperis post la somera libertempo, ni havis ŝancon por kune promeni ekster la lernejo.

Malantaŭ la lernejo fluis rivereto, sur kies bordoj kreskis longan-arboj. En tiu arbareto mi pasigis ĝojajn horojn. Kiam la arboj floris, mi konatiĝis kun ŝi. Kiam ili fruktis, ni jam fariĝis intimaj geamikoj.

Longan-arboj kun verdaj folioj kaj flavaj fruktoj. Ŝi ŝatis longan-fruktojn, ankaŭ mi ŝatis ilin.

Inter la verdaj foliaroj de la grandaj longan-arboj pendis grapoloj de malgrandaj rondaj olive flavaj fruktoj. Per nura etendo de la brako ni povis depreni kelkajn el ili por manĝi en la arbareto aŭ sur la bordo.

Blanketa fruktokarno, bruna kerno, olive verda ŝelo; du paroj da okuloj, paroloj pri diversaj temoj. Ni enamiĝis.

Pro ŝi mi forlasis la urbon C. Kaj pro mi, ŝi venis ĉi tien antaŭ nelonge.

Mi loĝis ĉe mia amiko, kaj ŝi ĉe sia amikino.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.17
于大连

《春天里的秋天》4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Monday, September 25, 2023, 16:20 (213天前) @ Pipi

很感谢pipi进行录入和发表,使我拥有大量可编辑语料。而且在进行编辑处理时,暂时还没发现有录入错误的地方。

文字在当今信息时代就必须要可编辑才行。否则,处处不方便。很讨厌以纸张、pdf、照片等为载体的一切不便于甚至无法编辑的文字。除非你的目的就是要杜绝他人进行编辑。

主题RSS Feed

powered by my little forum