头像

《中国寓言百则》第67则 Timo de Ŝtelisto

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 27, 2023, 06:59 (184天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第67则

Timo de Ŝtelisto (SHEN KUO*)

Kiam Chen Shugu laboris kiel guberniestro de Pucheng, iu estis priŝtelita. Oni arestis kelkajn suspektantojn, sed ne sciis, kiu el ili estas la ŝtelisto. Chen Shugu diris al ili, ke en templo estas sonorilo, kiu kapablas distingi ŝtelistojn. Li ordonis transporti ĝin en la postan pavilonon de lia oficejo. Veniginte la arestitojn antaŭ la sonorilon li diris: "Kiam tiu, kiu ne ŝtelis, tuŝos ĝin, ĝi ne sonos; sed, kiam tiu, kiu ŝtelis, tuŝos ĝin, ĝi sonos certe." Gvidante siajn subulojn, Chen faris kultadon al la sonorilo. Post tio oni ŝirmis la sonorilon per kurteno kaj ŝtele ŝmiris ĝin per inko. Poste Chen Shugu ordonis, ke la arestitoj tuŝu la sonorilon per la mano unu post alia. Kiam ili eliris el la kurteno, oni kontrolis iliajn manojn. Ĉiuj manoj estis plenaj de inko, escepte de unu. Do Chen Shugu pridemandis lin kaj li konfesis sian krimon. Kompreneble, tiu homo ne kuraĝis tuŝi la sonorilon, timante, ke ĝi sonos.

——
*Shen Kuo (1031-1095), eminenta erudiciulo.

——
注释:

1. priŝteli:偷(某人,某处的)东西

2. aresti:逮捕,拘捕,拘留,扣押,扣留,捉住,抓住

3. suspektanto:嫌疑人

4. distingi:区别,区分,辨别,识别;分辨,分清

5. Li ordonis transporti ĝin en la postan pavilonon de lia oficejo. 他吩咐人把它搬到他办公室后面的亭子里。

6. "Kiam tiu, kiu ne ŝtelis, tuŝos ĝin, ĝi ne sonos; sed, kiam tiu, kiu ŝtelis, tuŝos ĝin, ĝi sonos certe." 没偷的人触摸它,它不会响,可偷的人触摸它,它就一定会响。

7. Gvidante siajn subulojn, Chen faris kultadon al la sonorilo. Chen带领手下祭拜了那个钟。

8. Post tio oni ŝirmis la sonorilon per kurteno kaj ŝtele ŝmiris ĝin per inko. 之后,人们用帘子将钟遮住并偷偷地给它涂上墨水。

9. Poste Chen Shugu ordonis, ke la arestitoj tuŝu la sonorilon per la mano unu post alia. 然后Chen Shugu命令那些被捕者逐个用手触摸那个钟。

10. Ĉiuj manoj estis plenaj de inko, escepte de unu. 除了一个人外,所有人的手都沾满了墨水。

11. Do Chen Shugu pridemandis lin kaj li konfesis sian krimon. 于是Chen Shugu便审问他,他承认了罪行。

12. Kompreneble, tiu homo ne kuraĝis tuŝi la sonorilon, timante, ke ĝi sonos. 当然那个人不敢触摸那个钟,生怕它响。

主题RSS Feed

powered by my little forum