头像

Pri "la neologismoj kaj la malofte uzataj vortoj"

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, October 02, 2023, 15:58 (204天前)

Kara Petro,

Fakte la neologismoj kaj la malofte uzataj vortoj jam sufiĉe agacas min dum mia legado!

Kiel mi diris antaŭ nelonge: Parolante pri la vortoj malofte uzataj, mi havas multon por verŝi. Nelge mi jam faris plendon kontraŭ ili. Sed mia plendo neniel helpas. Ili ankoraŭ jen kaj jen sin trovas en verkoj! Ili fantome hantas, ĉu? Nek vi nek mi povas stopi la aperon. Ŝajnas, kvazaŭ oni tre ŝatas uzi ilin! Sekvante oniajn paŝojn, mi ankaŭ degnas provi la samon, nome, ke mi libere kaj senbride uzas la vortojn en PIV, ĉu la malofte uzatajn, ĉu la ofte uzatajn.

Iam mi improvizis kiĉon provante uzi kelkajn neologismojn kaj malofte uzatajn vortojn. Jen estas mia improvizaĵo:


Nelge (Antaŭ nelonge) mi faris promenon sur la holmo (monteto), kiu estas iom lontana (malproksima) de mia domicilo (loĝadejo).

Estis tepide (malvarmete) tiun tagon. Sur la vojeto vidiĝis pokaj (malmultaj) homoj.

Mi soriris (supreniris) la holmon (monteton) laŭ kurta (mallonga) kaj streta (mallarĝa) vojeto. Ĉe la liva (maldekstra) flanko de la vojeto sur la arbo staris superba (belega) birdo, kiu morne (preme malĝojige) ŝrinkadas. Kiam mi faris tuson, ĝi tuj (senprokraste, prompte) deflugis de la arbo, giris (rondifluge turniĝis) sur la ĉielo kelkan tempon, kaj vanuis (malaperis) nesciate kien.

Kiam mi sobiris (malsupreniris) la holmon (monteton), mi trafis oldan (maljunan) feminon (virinon), kiu estas magra (malgrasa) , hinda (malbelega), sordida (naŭze malpura) kaj stinka (malbonodora), kaj tutkorpe trepidas (tremetas).

Ŝi ovris (malfermis) sian mincan (maldikan) kaj turpan (malbelan) buŝon kaj suplikis (petegis): "Mi venas de ruro (kamparo). Mi estas povra almozulino. Mi vagadis tri tagojn kaj tri noktojn kaj manĝis nur unufoje, nome, maĉis nur pecon da ĉipa (malmultekosta) dura (malmola) pano. Mi estas terure malsata. Se vi emas doni al mi ian manĝaĵon, mi ne rifuzos. Havu koron!" Mi ignoris ŝin. Ŝi sentis desperon (profundan malesperon). Ŝi murmure insultis min per basa (malalta) kaj febla ( malforta) voĉo: "Pita (malgranda) homo! Mava (malbona) ulo! Mi hatas (malamegas) vin!" Poste per leĝeraj (malpezaj) paŝoj ŝi lante (malrapide) iris uesten (okcidenten). Nenion dirante, mi turnis min kaj direktis eosten (orienten). ...


Kion vi opinias pri mia improvizaĵo? Belaj vortoj, ĉu?

Kion ni faru pri ili?

Ĉu vi povas elimini ilin?

Sincere via,
Pipi

主题RSS Feed

powered by my little forum