头像

《春天里的秋天》9 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, October 03, 2023, 08:37 (199天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

9 La telegramo el mia hejmo, kuŝanta ĉe angulo de mia skribotablo, jam ĉifiĝis. Mi retrovis ĝin, kiam mi ordigis la librojn.

Mi ricevis ĝin antaŭ pli ol semajno, sed ankoraŭ ne skribis al la hejmo por demandi pri la detalaĵoj.

Pro Rong mi forgesis mian solan fraton. Mi donis mian tutan amon al ŝi, sen restaĵo por mia frato. Li amis min tiel arde. Ni kune pasigis preskaŭ la tutan infanecon. Li estis nur dujare pli aĝa ol mi.

Nun mi denove ekpensis pri mia frato je pli ol unu semajno post lia memmortigo.

Mi sidiĝis por skribi al mia fratino, mi demandis ŝin, kial kaj kiel li sin mortigis, kaj kiel estis la hejmo de post lia morto.

La suno enrampis ridetante tra la larĝe malfermita fenestro. Ekstere, la floroj ridetis al papilioj. Abeloj kaj muŝoj dancis en la ĉambro.

Mia koro tremis kune kun la skribaĵo.

De nemalproksime alŝvebis violonaj tonoj, tonoj melankoliaj. Mi sciis, ke la ludanto estas knabino, kiu ofte portas blankajn vestaĵojn. Preterpasante ŝian pordon, mi ofte vidis ŝin sidanta sur sia balkono. Ŝajne ŝi suferis de kronika malsano. Alie, kial en tiel bela tago, en tiel bela aĝo, ŝi ne iris promeni sur stratoj, ĝui la aromon de jasmenoj en la ĝardeno aŭ rigardi stelojn sur la maro?

Mi skribis ĉion tion en mian leteron.

Ekbojis la hundo, knaris la barilpordo, bruis ledaj ŝuoj. Mi sciis, kiu tie iras.

"Lin," aŭdiĝis en la serena printempa tago, la voĉo simila al sonoro de arĝenta tintilo, tiel klara.

Ŝi envenis en roza bluzo kaj nigra mallonga jupo, kun brilaj grandaj okuloj sur ŝia ovala vizaĝo ridetanta kiel printempo.

Mi demetis la plumon kaj faldis la leteron.

"Mi scias, ke vi certe estas hejme," ŝi ekridetis al mi.

"Kial hodiaŭ vi ne vizitis min?" ŝi ridetis al mi ankoraŭfoje.

"Mi skribas leteron." Mi stariĝis.

"Al kiu?"

"Al mia pli-juna fratino."

"Mi ne kredas, mi rigardu." Ŝi streke kunpremis la lipojn.

"Jen." Mi malfaldis la leteron kaj ĝin donis al ŝi. Ŝi sidiĝis ĉe la skribotablo.

Ŝi legis atente kaj mi rigardis ŝian mienon. Kelkaj nuberoj transflugis ŝian vizaĝon, sed poste denove ĝin regis sereneco.

"Bone skribita. Ĝi similas al novelo."

Mi ekridetis. Mia koro disfloris.

"Kial vi ne daŭrigas la skribadon? Ĉu vin ĝenas mia alveno?"

Kiel mi povus deturni la spiriton al skribo de letero?

"Ĝeni min? Ne! Mi sciis, ke vi venos, tial mi skribis ĝin por atendi vin. La leteron mi finos ĉi-nokte, ĉiel ajn mi povos ĝin poŝti nur morgaŭ."

"Ĉu vi ricevis leteron de la hejmo? Ĉu ian novaĵon?"

"Ne."

Ŝi ekĝemetis kaj intence turnis sian rigardon al la amaso da libroj.

Kial ŝi ĝemis? Ŝi ja brile ridetis ĵuse.

Mi rigardis al ŝia vizaĝo. Ĝi estis vualita de gaza nebulo disfluganta. Printempo ankoraŭ restis tie.

"Ŝia koro sentu tiel kiel la vizaĝo montras! mi preĝis en mia koro.

"Lin, ni iru rigardi filmon," ŝi subite diris post iom da interbabilo kun mi.

"Kiun filmon? Ĉu ne estas jam tro malfrue?" Mi elprenis mian poŝhorloĝon. La printempa suno karesis mian frunton, abeloj zumadis ĉirkaŭ mi.

" 'Amhistorio' de Greta Garbo. Oni diras ke ĝi estas tre bona."

"Filmo de Garbo? Kial vi ŝatas ŝiajn filmojn? Ili ne konvenas por knabino."

"Garbo estas la unika artisto inter la filmsteloj. Ŝi aktoras plej profunde."

"Knabino kiel vi devas rigardi filmojn de Norma Shearer aŭ Janet Gaynor. Koncerne al Garbo, ŝin aprecu la mezaĝaj virinoj."

"Vi tute ne komprenas! Ĉu vi opinias, ke Norma Shearer estas reprezenta tipo de ni knabinoj? Tio estas ridinda kiel tio ke iuj knabinoj rigardas Ramon Novarro kiel idealan viron."

Mi ĉesis argumenti kun ŝi kaj ni tuj ekiris al kinejo.

Interparolante kun ŝi sur la vojo mi pensis en mi: Kiel stranga knabino ŝi estas, ŝi ŝatas sangeruĝan vinon kaj filmojn de Greta Garbo.

——
Pipi
2016.7.25
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum