头像

《中国寓言百则》第76则 Zhejiang-ano kaj Hundo

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, October 06, 2023, 08:14 (175天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第76则

Zhejiang-ano kaj Hundo (DENG MU)

Survoje Zhejiang-ano renkontis hundon, kiu alparolis lin en la homa lingvo, klininte la kapon kaj svingante la voston: "Mi lertas en ĉasado. Se vi akceptas min, mi egale dividos kun vi la ĉasaĵojn."

La Zhejiang-ano ege ĝojis kaj kondukis la hundon hejmen. Ĉiutage li nutris ĝin per rizo kaj viando, traktante ĝin kiel honoran gaston. Ricevante tian regalon, la hundo fieris tagon post tago. Ĉiuj ĉasaĵoj estis manĝitaj de ĝi mem.

Oni demandis la Zhejiang-anon: "Vi nutras la hundon, sed ĝi forkonsumas ĉiujn ĉasaĵojn. Pro kio vi nutras ĝin?"

La Zhejiang-ano tuj komprenis kaj ekdividis la ĉasaĵojn kun la hundo. Ĉiujfoje li nepre prenis iom pli multe.

Pro tio ege koleris la hundo, kiu saltis sur lin, mordis lian kapon, derompis lian kolon kaj forlasis lian hejmon.

——
注释:

1. Survoje Zhejiang-ano renkontis hundon, kiu alparolis lin en la homa lingvo, klininte la kapon kaj svingante la voston: "Mi lertas en ĉasado. Se vi akceptas min, mi egale dividos kun vi la ĉasaĵojn." 一个浙江人在路上遇见一只狗,那只狗俯首摇尾同他讲人话:“我打猎很拿手,如果你接受我,我会与你平分秋色。”

2. La Zhejiang-ano ege ĝojis kaj kondukis la hundon hejmen. Ĉiutage li nutris ĝin per rizo kaj viando, traktante ĝin kiel honoran gaston. Ricevante tian regalon, la hundo fieris tagon post tago. Ĉiuj ĉasaĵoj estis manĝitaj de ĝi mem. 那个浙江人非常高兴,便将那只狗带回家。每天他喂它米饭和肉,待它如贵客。受到如此款待,那只狗日益得意洋洋。所有的猎物都由它自己享用。

3. Oni demandis la Zhejiang-anon: "Vi nutras la hundon, sed ĝi forkonsumas ĉiujn ĉasaĵojn. Pro kio vi nutras ĝin?" 人们问那个浙江人:“你培养那只狗,可它消耗光了所有的猎物,你为何要培养它?“

4. La Zhejiang-ano tuj komprenis kaj ekdividis la ĉasaĵojn kun la hundo. Ĉiujfoje li nepre prenis iom pli multe. 那位浙江人恍然大悟,开始与那只狗分享猎物。每次他都拿得更多一些。

5. Pro tio ege koleris la hundo, kiu saltis sur lin, mordis lian kapon, derompis lian kolon kaj forlasis lian hejmon. 为此那只狗勃然大怒,便扑向他,咬他的头,咬断他的脖子,离开了他的家。

主题RSS Feed

powered by my little forum