今天的世界语文章,民间课程; Teksto

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, October 26, 2023, 13:45 (155天前)

今天的世界语文章; Teksto

Revuo de Futbalistoj

En junuio de tiu ĉi jaro, ĉies atento direktiĝos al Argentino. Tiu lando, en suda Ameriko, akceptos la 16 plej bonajn futbalajn teamojn de la mondo.

Intereso pri la futbalo (kaj ĉefe pri la monda ĉampioneco, kiu okazas en ĉiu kvara jaro) senhalte kreskas; kreskas ankaŭ la nombro de la partoprenantaj landoj. En la unua ĉampioneco (1930), en Urugvajo, partoprenis nur 13 teamoj. Dum la lastaj jaroj, aliĝis proksimume 100 naciaj teamoj; sed nur 16 plej sukcesaj rajtas veturi al la finala konkurso, por akiri la oran pokalon kaj la titolon "ĉampiono de la mondo".

Kelkaj naciaj teamoj, kiuj iam distingis sin per alta nivelo en tiu ĉi sportobranĉo, nun povas partopreni nur kiel spektantoj. Ili ne sukcesis trapasi la kvalifikadon. Mi mencias nur la jenajn: Urugvajo, Ĉeĥoslovakio (ĉampiono de Eŭropo), Sovetunio.

Inter la spektantoj de la ĉi-jara ĉampioneco troviĝos multaj futbalistoj, kies nomoj flugis tra la mondo antaŭ 4 aŭ 8 jaroj: Pele, Beckenbauer, Jaŝin, Charlton kaj aliaj. Sed eble ĝuste dum la ĉijara ĉampioneco famiĝos novaj nomoj kaj aperos novaj steloj sur la futbala ĉielo.

Jam dekfoje, oni luktis por posedi la titolon "ĉampiono de la mondo". Certe estas interese rigardi, kiuj estis la plej bonaj:

1930...........Urugvajo

1934...........Italio

主题RSS Feed

powered by my little forum