头像

《中国寓言百则》第88则 La Vera kaj la Falsa

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, October 27, 2023, 07:15 (176天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第88则

La Vera kaj la Falsa (GENG DINGXIANG)

Aro da kormoranoj ofte alflugis al la fiŝbaseno por manĝi fiŝojn, kaj la mastro multe suferis de tio. Li faris ĉifonfiguron, ĝin vestis per pajlaj pluvmantelo kaj ĉapelo, ĝin armis per bambukano kaj ĝin starigis en la fiŝbaseno por fortimigi la kormoranojn.

Komence, pro timo al la ĉifonfiguro la kormoranoj ne kuraĝis proksimiĝi kaj nur ŝvebis super la fiŝbaseno. Post observado ili venis denove por beki fiŝojn. Kaj ili eĉ sidiĝis sur la ĉifonfiguro por ripozo.

Tion vidinte, la mastro nerimarkite forprenis la ĉifonfiguron kaj mem staris senmove en la fiŝbaseno kun pajlaj pluvmantelo kaj ĉapelo sur si. Kiel kutime la kormoranoj alflugis manĝi fiŝojn kaj sidiĝis sur la ĉapelo. La mastro etendis sian brakon kaj kaptis unu kormoranon. Ne povante sin liberigi, tiu frapis siajn flugilojn kaj kriis "falsa, falsa". La mastro diris: "Antaŭe la falsa, sed nun la vera."

——
注释:

1. Aro da kormoranoj ofte alflugis al la fiŝbaseno por manĝi fiŝojn, kaj la mastro multe suferis de tio. Li faris ĉifonfiguron, ĝin vestis per pajlaj pluvmantelo kaj ĉapelo, ĝin armis per bambukano kaj ĝin starigis en la fiŝbaseno por fortimigi la kormoranojn. 一群鸬鹚经常飞到鱼池里偷吃鱼,养鱼人因此损失很大。 他做了一个草人,给它穿上蓑衣,戴上斗笠,并装配上一根竹杖,将其立在鱼池里吓唬鸬鹚。

2. Komence, pro timo al la ĉifonfiguro la kormoranoj ne kuraĝis proksimiĝi kaj nur ŝvebis super la fiŝbaseno. Post observado ili venis denove por beki fiŝojn. Kaj ili eĉ sidiĝis sur la ĉifonfiguro por ripozo. 起初,因害怕草人,鸬鹚不敢靠近,只是在鱼池上空盘旋。经过不断的观察后,它们又来叼鱼。它们还甚至坐在草人上歇息。

3. Tion vidinte, la mastro nerimarkite forprenis la ĉifonfiguron kaj mem staris senmove en la fiŝbaseno kun pajlaj pluvmantelo kaj ĉapelo sur si. Kiel kutime la kormoranoj alflugis manĝi fiŝojn kaj sidiĝis sur la ĉapelo. La mastro etendis sian brakon kaj kaptis unu kormoranon. Ne povante sin liberigi, tiu frapis siajn flugilojn kaj kriis "falsa, falsa". La mastro diris: "Antaŭe la falsa, sed nun la vera." 养鱼人见状,便悄悄地拿走草人,自己穿上蓑衣,戴上斗笠,一动不动地站在鱼池里。鸬鹚像往常一样飞来吃鱼,还站在斗笠上。养鱼人伸出胳膊逮住了一只鸬鹚。鸬鹚无法逃脱,拍打着翅膀叫喊“假的,假的” 。那个养鱼人说道:“以前的是假的,但现在的是真的。”

主题RSS Feed

powered by my little forum