头像

《中国寓言百则》第91则 Nomi Katon

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, October 31, 2023, 09:13 (172天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第91则

Nomi Katon (LIU YUANQING)

Qi Yan bredis katon, kiun li prenis kiel trezoron kaj nomis ĝin Tigro-kato. Iu gasto diris: "Kvankam tigro estas brava, tamen malpli potenca ol drako. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Drako-kato." Alia gasto opiniis: "Kvankam drako estas pli potenca ol tigro, tamen ĝi bezonas nubon por leviĝi al la ĉielo. Do, nubo estas pli kapabla ol drako. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Nubo-kato." La tria diris al li: "Kvankam nubo povas kaŝi la sunon kaj vuali la ĉielon, tamen vento povas disblovi ĝin. Nubo estas malpli forta ol vento. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Vento-kato." La kvara asertis: "Granda muro povas bari venton. Ĉu vento estas pli forta ol muro? Mi proponas, ke vi nomu ĝin Muro-kato." La kvina argumentis: "Kvankam granda muro estas fortika, tamen ĝi disfalos, kiam rato kaŭzos truojn al ĝi. Do, rato estas pli kapabla ol muro. Laŭ mi Rato-kato estas la plej taŭga nomo por kato."

Tion aŭdinte, maljunulo de Dongxiang diris: "Kato kaptas raton. Kial doni al ĝi tian aŭ alian ŝajnnomon por kaŝi ĝian originan fizionomion?"

——
注释:

1. Qi Yan bredis katon, kiun li prenis kiel trezoron kaj nomis ĝin Tigro-kato. Qi Yan养了一只猫,他把它当成宝贝并称其为虎猫。

2. La tria diris al li: "Kvankam nubo povas kaŝi la sunon kaj vuali la ĉielon, tamen vento povas disblovi ĝin. Nubo estas malpli forta ol vento. Mi proponas, ke vi nomu ĝin Vento-kato." 第三个人对他说:“虽然云可遮天蔽日,但风能吹散它。云没有风有劲,我建议你称其为风猫。”

3. La kvina argumentis: "Kvankam granda muro estas fortika, tamen ĝi disfalos, kiam rato kaŭzos truojn al ĝi. Do, rato estas pli kapabla ol muro. Laŭ mi Rato-kato estas la plej taŭga nomo por kato." 第五个人辩论道:“虽然大墙坚固,然而老鼠会凿洞,它会倒塌的。所以老鼠比墙有能力。依我看,鼠猫的名字最合适它。”

4. "Kato kaptas raton. Kial doni al ĝi tian aŭ alian ŝajnnomon por kaŝi ĝian originan fizionomion?" 猫捉老鼠。为何要给它起这样或那样不伦不类的名字以掩盖其原来面目呢?

主题RSS Feed

powered by my little forum