头像

《春天里的秋天》23 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, November 04, 2023, 07:22 (146天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

23 Ŝia respondo alvenis. Ĝi estis ekspresa letero.

Ĝi estis mallonga, sed kun klara enhavo. Ŝi nomis min sinjoro Lin.

Estimata sinjoro Lin,

Mi komprenas, ke nia interrilato en la pasinteco estis tute infaneca. Nun obeante la admonon de mia patro mi prizorgas la patrinon kaj studas hejme. Do rompiĝos de nun nia amikeco kaj mi petas, ke vi ne plu skribu al mi, alie viaj leteroj estos resenditaj sen malfermo.

Bonan sanon al vi,

sincere via
Zheng Peirong

Ĝi estis skribita de ŝi propramane.

"Kompatindaj estas vi viroj trompitaj de virinoj sen vekiĝo ĝis la morto!"

"Memmortigu vin, plej bone por vi estas morti!"

La vortoj en la testamento de mia frato reaperis en mia menso.

"Ploru! Vere plorindaj estas la malfeliĉoj en la mondo!"

Mi ekploris ĉagrene; larmis miaj okuloj kaj sangis mia koro.

Tra la larmoj mi rigardis la portretojn de ŝi kaj Garbo.

"Ja el kio faritaj estas la koroj de la virinoj?"

Mi elprenis la rozojn el la vazo. Ŝi donacis ilin al mi kaj promesis, ilin montrante, ke ŝi revenos antaŭ ol ili velkos.

Sed nun la floroj jam velkis.

Mi premis la florojn al mia brusto kaj ekploris. Mi aspergis ilin per miaj larmoj, por ke ili reviviĝu. Miaj larmoj venis el mia koro.

——
Pipi
2016.8.14
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum