头像

《中国寓言百则》第99则和第100则

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, November 17, 2023, 06:44 (132天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第99则

En la Mondo Mankas Bona Kato (LE JUN)

Pro abomeno al ratoj iu viro aĉetis bonan katon kontraŭ multe da mono.

Li nutris ĝin per freŝaj fiŝoj kaj viando, dormigis ĝin sur luksa lana litkovrilo. En satego la kato neniam kaptis ratojn, sed foje eĉ ludis kun ili. Pro tio ratoj ankoraŭ pli furiozis.

La mastro ege koleris kaj ne plu bredis katon, opiniante, ke en la mondo ne estas bona kato.

——
注释:

1. Pro abomeno al ratoj iu viro aĉetis bonan katon kontraŭ multe da mono. 有个男人因为讨厌老鼠花了很多钱买了一只好猫。

2. lana:(羊)毛制的,毛线的;有关羊毛的

3. furiozi:暴怒,狂怒;猖獗,狂暴,横行,肆虐

——

第100则

Mismorto (FANG FEIHONG)

La bopatrino de la najbaro mortis. La tuta familio preparis funebradon kaj petis iun instruiston skribi funebran mesaĝon.

La instruisto transskribis funebran artikolon pri bopatro el antikva libro kaj donis ĝin al la mastro. Oni rimarkis la eraron. La mastro riproĉis la instruiston, sed ĉi tiu sin pravigis: "La antikva libro estas ĝusta, kiel mi povas erari? Probable mismorto okazis."

——
注释:

1. funebra:哀悼的,悲伤的;丧事的,葬礼的,丧葬的

2. La instruisto transskribis funebran artikolon pri bopatro el antikva libro kaj donis ĝin al la mastro. 那位先生从古书里抄了一篇有关岳父的悼文并将其交给主人。

3. sin pravigi:为自己辩解,自我辩解

4. "La antikva libro estas ĝusta, kiel mi povas erari? Probable mismorto okazis." 那本古书没错,我怎么可能错呢?可能是死错了。

主题RSS Feed

powered by my little forum