头像

百喻经之--5. SOIFA MALSAĜULO

作者 aŭtoro: anniespera, 来自 el: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期一, 三月 16, 2020, 09:46 (82天前)

5. SOIFA MALSAĜULO


Esperantigis 妙慧师父


Iam estis homo, al kiu mankis saĝo. Li soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte vaporon estiĝantan pro varma vetero, li opiniis, ke ĝi estas akvo. Li do iris al ĝia direkto eĉ ĝis li atingis la Hindian Riveron. Sed, atinginte la riveron, li nur gapis anstataŭ ektrinki.

Oni demandis al li: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne ektrinku starante ĉe la akvo?”

La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed estas tro da akvo por eltrinki, mi do trinku neniom.”

Aŭdinte tion, ĉiuj eksplodis per ridego.

Simile, iuj praktikantoj de aliaj religioj sin tenas al malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas la budhismajn disciplinojn, opiniante, ke ili ne povas tute observi ilin. Pro tio ili daŭre vivos en la samsaro de la ses vivstatoj kaj havos neniom da ebleco por sin liberigi en la estonteco. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis trinki akvon ĉe la rivero kaj ricevis mokon de aliaj homoj.

头像

关于eksplodi这个词

作者 aŭtoro: anniespera, 来自 el: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期一, 三月 16, 2020, 09:56 (82天前) @ anniespera

几个常用的表达,请注意eksplodi 后面的介词搭配。

eksplodi (ntr)①(指物理或化学现象)爆炸,炸裂
②〈转〉(指控制不住的强烈感情)爆发,发作;按捺不住自己:
eksplodi de furiozo [de kolero] 发火,大发雷霆,勃然大怒
eksplodi pro ĝojo 高兴得按捺不住自己
eksplodi per rido 突然哈哈大笑
eksplodi per larmoj 情不自禁地泪如泉涌
li eksplodis, dirante ke... 他按捺不住,突然开口说…

③〈转〉(指事件等)爆发,突发,迸发:
eksplodas ĝojo 迸发出一阵欢乐
eksplodas krio 突然一声喊叫

eksplodo ①爆炸: ②〈转〉(感情的)爆发,发作:
eksplodo de kolero 勃然大怒,大发雷霆
eksplodo de ĝojo 一阵狂喜
trankviligi la eksplodojn de iu 使某人的强烈情绪平静下来

主题RSS Feed
powered by my little forum