头像

百喻经之--6. MALSAĜULO KAJ MORTINTA FILO

作者 aŭtoro: anniespera, 来自 el: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期二, 三月 24, 2020, 14:01 (63天前)

6. MALSAĜULO KAJ MORTINTA FILO


Esperantigis 妙慧师父


Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Unu el ili mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por cedi ĝin al la mortinto.

Kiam oni informiĝis pri tio, ili diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas tuj bele vesti kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi restigos lin en la domo dum vi forlasos?”

La malsaĝulo ekpensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigos alian filon por ligi lin al alia pinto de la portvekto. Tiel mi portos ilin pli facile.” Li do mortigis alian filon, portis ambaŭ kadavrojn malproksimen kaj enterigis ilin.

Pro tio oni ridis lin, opiniante, ke ili neniam vidis tiel stultan homon.

Bikŝuo faras maldecaĵon kontraŭ disciplino sed ne kuraĝas konfesi, do li kaŝas tion kun aserto, ke li kondutas pure. Saĝuloj diras al li:“Kiel monaĥo vi devas tiel observi disciplinojn kiel teni perlojn atente por ne perdi ilin. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pente konfesi vian kulpon?” La kulpinto diras: “Se mi devas konfesi, mi kontraŭu ankaŭ aliajn disciplinojn por konfesi samtempe.” Do li faras aliajn malbonajn kondutojn kontraŭ la disciplinoj kaj poste konfesas la kulpojn samtempe. Li kondutas simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post la morto de unu.

主题RSS Feed
powered by my little forum