今天的课程学习,希望同学们自觉把【课程翻译成中文】

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Sunday, January 14, 2024, 17:39 (110天前)

Ĉi Tio Estas Nia Privata Konversacio

Hieraŭ, mi renkontis mian amikon Petro sur la strato proksima al granda kinejo. Ni tre ĝojis kaj kune iris en la kinejon por rigardi filmon.

Kiam la filmo iris, ni ĝin ĝuis, ĉar ĝi estis tre interesa.

Post mallonga tempo, bruo subite venis de la seĝoj malantaŭ ni. Ni turnis nin malantaŭen. Malantaŭ ni sidis juna viro kaj lia amikino. Ili laŭte babilis pri la filmo kaj aliaj aferoj. Mi kaj mia amiko estis koleraj, sed ni silentis kaj daŭrigis nian ĝuadon.

La babilado ankoraŭ daŭris kaj pli laŭtis. Ni estis tre koleraj kaj mia amiko kolere diris al ili, "Estas tempo por rigardi filmon, ne babilu laŭte. Vi devas silenti en la kinejo! Kiam vi laŭte babiladas, ni ne povas aŭdi."

"Kio? Vi ne povas aŭdi? Sed ĉi tio estas nia privata konversacio!" ankaŭ kolere diris la juna viro.

Vortoj (生词)

kial 为什么 filmo 电影,胶片
hieraŭ 昨天 kino 电影(艺术)
renkonti 遇见,碰见 kinejo 电影院
strato 街,街道 morgaŭ 明天
kun 与……在一起 kolera 生气的
rigardi 看 laŭte 大声地
subite 突然 silenti 安静
ĝui 享受,欣赏 daŭri 继续
bruo 噪声 aŭdi 听见
turni 使……转向 privata 私人的
viro 男人 konversacio 会话,谈话
babili 闲聊,聊天 io (不定代词)一些事,一
些东西
voli 想要 ĝusta 准确的

主题RSS Feed

powered by my little forum