头像

英语伦敦世界语俱乐部四月份起将开设多种世界语网络课程,欢迎有兴趣的同学参加

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, March 21, 2024, 20:17 (8天前)
编辑: Miaohui, 时间: Thursday, March 21, 2024, 20:26

Saluton,

En aprilo la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

La informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

La plejparto de la kursoj komenciĝos la duan semajnon de aprilo. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony

头像

课程目录(点链接可进入相应课程详情及报名链接)

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, March 21, 2024, 20:23 (8天前) @ Miaohui
编辑: Miaohui, 时间: Friday, March 22, 2024, 19:36

For more information and/or to register, click on the course you are interested in:
Teacher Level Course Day Time
New York Time
London Time
Berlin
John A1-A2 Kurso por komencantoj I Tuesday 14:00 19:00 20:00
Gilda A1-A2 Kurso por komencantoj II Friday 22:00 --:-- --:--
Gabriele A1-A2 Kurso por komencantoj II Wednesday 13:30 18:30 19:30
Anna A1-A2 Gramatika kurso Saturday 11:00 16:00 17:00
Roberto A2-B1 Postkomenca kurso course Tuesday 13:30 18:30 19:30
Pauli B1-B2 Meza kurso Tuesday 13:30 18:30 19:30
Renato B1-B2 Meza kurso (Africa) Saturday 12:00 17:00 18:00
Renato B1-B2 Meza kurso (Asia) Wednesday  07:30 12:30 13:30
Rico B2-C1 Progresinta kurso Thursday 13:30 18:30 19:30
Phil A2-C1 Skriba kurso By email

主题RSS Feed

powered by my little forum