Humura rakonto: Spiono (间谍)

作者 aŭtoro: lerni kaj progresi, 发表于 afiŝita je Monday, April 15, 2024, 10:37 (15天前)

Sekreta agento estas sendita al Irlando por liveri sekretegan pakaĵon

"Iru al ĉi tiu urbeto en Irlando, trovu nian agenton nomatan O'Malley kaj diru al li la jenon: "la ombroj de la luno mallumiĝas." Li respondos 'sed la suno garantios la lumon.' Kiam li diras tion, donu al li la pakaĵon kaj iru hejmen."

Do la agento iras al la malgranda irlanda urbo sed nur vidas manplenon da butikoj kaj bieno. Li iras ĝis la farmisto kaj diras "mi serĉas viron nomitan O'Malley."

La farmisto respondas "vi devas esti pli specifa ol tio. La bankdirektoro estas nomita O'Malley, la Buĉisto estas O'Malley, la enterigisto estas O'Malley kaj fakte ankaŭ mi estas O'Malley."

Aŭdinte tion li diras al la farmisto per kvieta voĉo "la ombroj de la luno mallumiĝas."

La farmisto respondas "oh vi serĉas O'Malley la spionon. Li vivas en la venonta komunumo okcidente."

主题RSS Feed

powered by my little forum