头像

SCENO EL LA KVARANTENO EN BRAZILO(巴西疫情期间的小故事)

作者 aŭtoro: Solis ⌂, 来自 el: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于 afiŝita je 星期二, 四月 07, 2020, 15:46 (59天前)
编辑: Solis, 时间: 星期二, 四月 07, 2020, 15:52

SCENO EL LA KVARANTENO EN BRAZILO

En mia kvartalo, la bazareto plej proksima de mia rezidejo afiŝis ŝildon kun la jena mesaĝo:
“Ĉiutage de la 7h ĝis la 9h matene: servo ekskluziva por maljunuloj.”

La celo estas oferti iom da komforto kaj protekteco al la oldaj klientoj kontraŭ la novkronvirusa malsano.

En la sekvinta tago, antaŭ la 7-a horo, jam estis tie vico de kelkaj oldaj sinjoroj kaj sinjorinoj, kiuj, portante maskojn kaj gumgantojn, atendis pacience la malfermiĝon de la bazaro.

Je la 7-a akurate alvenis malgranda ŝarĝaŭto, kiu haltis antaŭ la bazaro. Juna viro eliris el la veturilo, iris ĝis la pordo de la bazaro kaj provis eniri en ĝin.

Vidinte tion, la unua homo en la enirvico, tre maljuna virino, furioziĝis kaj batis lin je la kapo per sia promenbastono.

“Respektu la enirvicon!” — kriis la maljunulino.

La junulo ŝajnis senti nenion kaj provis denove eniri la bazaron. Aliaj krioj aŭdiĝis, akompanataj de pli da bastonbatoj sur la kompatinda viro. La tuta maljunularo kriis kaj sakris kontraŭ la malrespektema junulo provanta eniri la bazaron dum la horo de la olduloj.

Finfine la juna viro rezignis kaj foriris.

“Ĝis morgaŭ, karaj! Eble tiam vi estos pli trankvilaj kaj permesos min malfermi la bazaron!”
Aŭtoro nekonata.

Tradukis el la portugala lingvo: Júlio Pedrosa.

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

主题RSS Feed
powered by my little forum