极简中国世界语史 Esperanto en Ĉinio

作者 aŭtoro | 2017.01.20

世界语(Esperanto)在1900年前后传入中国,至今(2016年)在我国出现过两次世界语运动高潮。第一次是在1912-1936年间,中国人开始接受欧洲思想和文化,很多著名的知识分子支持世界语的宣传推广,当时的教育部长蔡元培还通令全国师范学校开设世界语选修课。第二次是在1981-2005 年,中国政府开始推行改革开放政策,很多人开始学习包括世界语在内的各种外语,以学习国外先进技术。此后世界语在中国走入低潮。目前,中国一些世界语支持者,利用网络,开展世界语宣传与推广。在一些省份,也有人在小学和高校开办世界语学习班。

La Esperanta movado en Ĉinio estas grava parto de tiu en la mondo. Sed oni troigas ĝian amplekson. Laŭ takso, nun en Ĉinio estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1406 milionoj da loĝantoj, nome estas nur 1 parolanto de Esperanto el miliono da ĉinoj!

Poŝtmarko memorante centojariĝon de Esperanto, emisiita de ĉina registaro.

Esperanto estis enkondukita al en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1900. Ĝis nun (jaro 2016) , esperanto du foje prosperis en Ĉinio. La unua fojo okazis ĉirkaŭ 1912 – 1936, kiam ĉinaj intelektantoj komencis akcepti eŭropajn penson kaj kulturon. La tiama ministro de la Edukado, sinjoro Cai Yuanpei ( 蔡元培 ), kaj multaj aliaj famaj intelektuloj varme subtenis Esperanton. La dua fojo okazis ĉirkaŭ 1981 – 2005, kiam la ĉina registaro komencis ŝanĝi sian ŝtatan izolecon. La popolo, katenita de la komunismo de pli ol 30 jaroj, montris grandajn interesojn al la ekstera mondo. Ili komencis lerni la fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton, por lerni avangardajn sciencon kaj teknikon de alilandoj, ĉefe de Usono kaj Eŭropo. Laŭdire, tiam la lernantoj de esperanto superas 800 mil. Bedaŭrinde, malmultaj floroj fruktis.

Por ĉinoj, fakte Esperanto ne estas tiel facila kiel la subtenantoj propagandas. Ne kapable posedinte la lingvon, plejparto de la lernantoj foriris de Esperanto. Mi okazigis kelkajn kursojn en universitatoj en Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, sed nur 1 kursano esperantistiĝis.

En jaro 1978, ĉina komunista partio komencis ekonomian reformigon, kio altigas la vivan nivelon de la popolo. Sed la partio ne volas ŝanĝon je la politiko, do ĝi kondukas la intereson de popolo al la ekonomia profito. La troa ĉasado al la mono rezultas, ke ĉinoj perdas la aspiron al la idealo kaj spirito. Tial multaj homoj perdis la intereson al Esperanto, kiu ne povas alporti al si ekonomian efikecon. Do restas en la Esperanta grupo nur malmultaj fieraj kaj fidelaj parolantoj kaj subtenantoj.

La interreto alportas ŝancon kaj rimedon al ĉinaj esperantistoj. Per la reto, oni povas prezenti kaj instrui Esperanton al la publiko per malmulta kosto. En ĉina esperantujo aperas junaj vizaĝoj, kiuj povas bone paroli la lingvon post lernado en la reto. Uzante la reton, la parolantoj povas apliki facile la lingvon kun alilandaj esperantistoj, kio montras la valoron de Esperanto.

Krome, en elementaj lernejoj kaj universitatoj oni okazigas esperantajn kursojn, en kiuj estas multaj lernantoj. Sed la efika rimedo ankoraŭ estas serĉata, per kiu oni povas fari la lernantojn parolantoj post la finiĝo de la kursoj.

Esperanta kurso en altlernejo, en urbo Changsha, Ĉinio.

阅读次数 21,847 legintoj

本文评论数 1 komento pri “极简中国世界语史 Esperanto en Ĉinio

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *