世界语,也不容易! Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

作者 aŭtoro | 2017.01.21

Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj 世界语,也不容易!

Por ĉinoj, ĉu Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvo? Jes, almenaŭ ĝi estas multe pli facila ol la angla.
对于中国人来说,世界语比其它外语容易学习吗? 当然了,世界语至少比英语容易多了

Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila? Ne! Por ĉinoj, ĝi ne estas facila lingvo, kaj eĉ oni povas konstati, ke ĝi estas malfacila lingvo.
但对中国人来说,世界语容易学习吗? 不!对于中国人来说,世界语并不是一种很容易学习的语言,甚至可以说是一种难以学习掌握的语言。

Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto post lernado de nur kelkaj monatoj. Sed tia ekzemplo estas sen-signifa por ĉinoj. Multaj ĉinaj lernantoj ne kapablas flue paroli Esperante eĉ post lernado dum pli ol 10 jaro!
经常有人说起,欧洲人,学习几个月学习,就可以开口说世界语了。但这样的例子对中国人没有什么意义。一些中国人,学习了十几年,仍不能流利地说世界语。

Kial estas tia afero? Ĉu ĉinoj estas pli maldiligentaj aŭ pli mallertaj ol eŭropanoj je la lernado? Certe ne! Por eŭropanoj, Esperanto estas nur varianto de siaj gepatraj lingvoj, sed por ĉinoj, ĝi estas tute nova fremda lingvo!
为什么会这样? 在学习上,中国人比欧洲人懒还笨吗?当然不是了!对于欧洲人来说,世界语只不过是他们母语的变体,但对中国人来说,世界语是一种全新的外语!

La prononco kaj gramatiko de Esperanto estas regulaj, kaj la ne-norma prononco kaj eraroj en la gramatiko fakte ne serioze influas la komunikadon per Esperanto. Por ĉinaj lernantoj, la plej malfacila punkto estas la vortoj, la 2500 bazaj vortoj, kiuj estas tute fremdaj por ĉinoj.
世界语的发音和语法很规则,而且即使在发音和语法上出错,也不会严重影响交流。对于中国人来说,2500个完全陌生的基本词是个学习障碍。

Sed tio ne estas problemo por eŭropanoj, kiuj konas grandparton de la tiuj vortoj sen lernado.
但对欧洲人而言,这并不是个问题。因为他们不用学习,就认识大部分的单词。

Eble iuj kaŝe ridas: ĉinoj eĉ ne kapable memoras tiom malmulte da vortojn? Sed pensu, kiom da eŭropaj plen-kreskuloj povas memori 2500 ĉinajn ideografiaĵojn, kiom jam sufiĉas por kompreni ĉinajn ĵurnalojn kaj gazetojn? Por plejparte de plen-kreskuloj, ekster la reala lingva ĉirkaŭaĵo, lerni tute novan lingvon estas ege malfacila!
可能有些人会偷笑:中国人连这么点儿单词都记不住?但想想,有多少欧洲成年人能记住2500个汉字?会这些汉字的人,已经可以看中国的报刊杂志了。对于大多数成年人来说,没有语言环境,学习一门完全陌生的外语是十分困难的。

Estas klare, ke la kvanto de la vortoj estas obstaklo, kiun ĉinaj lernantoj devas konkeri.
很明显,中国学生必须征服词汇量这个障碍。

Sed estas domaĝa, aŭ pli rekte dirite, estas abomeninda, ke eŭropaj esperantistoj ankoraŭ daŭre aldonas novajn vortojn ne-necesajn al Esperanto. Forlasinte vortojn longajn, sed facile memoreblajn, eŭropanoj aldonas vortojn mallongajn, sed tute fremdajn por ne-eŭropanoj, ekzemple, malrapida kaj lanta, maldiligenta kaj pigra, malnova kaj olda, ktp. Tio pli-malfaciligas Esperanton, kaj for-timigas la novajn lernantoj, kio fakte helpas la kontraŭstarantojn de Esperanto.
可惜,或者更直接地说,令人发指的是,一些欧洲世界语者仍在把一些没有必要的新词塞入世界语。欧洲人放弃那些虽然长、但易于记忆的单词,引入虽然短、但不利于学习记忆的词,例如 malrapida 和 lanta、maldiligenta 和 pigra、malnova 和 olda。这增加了世界语的学习难度,吓跑了感兴趣的人,实际上是在帮助世界语的反对者。

阅读次数 9,329 legintoj

本文评论数 3 komentoj pri “世界语,也不容易! Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *