Esperanto: Esprimilo homa

Parolado de Humphrey Tonkin al la 7-a Irana Esperanto-Kongreso, 18 aprilo 2020

umphrey Tonkin

umphrey Tonkin

Tutunue mi diru al vi kiel granda plezuro estas havi okazon alparoli iranajn esperantistojn. Mi tra multaj jaroj sekvis la Esperanto-agadon en Irano – fakte ekde la mezaj 1970aj jaroj. Mia sola vizito al Irano, en 1977, konvinkis min ne nur pri la efika agado de la iranaj esperantistoj por Esperanto sed ankaŭ pri la gastamo kaj progreso de la lando. Ni nun troviĝas en periodo de krizo politika kaj saneca. Ĉu eble la nuna pandemio instruos al ni denove kiel grave estas konservi la homan vivon, kiel esence estas, ke ni kune laboru por la bono de la homaro? Ĉu eble unu krizo, tiu pri la korona viruso, povus konvinki nin forigi alian – tiun pri politika dividiĝo, malamo kaj sensenca elspezo de energio je eterna disputado? Kaj ĉu la mesaĝo de Esperanto povus rapidigi la alvenon de la paco? Ni povas almenaŭ tion esperi.

Mi volas paroli hodiaŭ pri temo eble iom abstrakta sed tamen grava – la ekesto de Esperanto kaj ĝia rolo en nia moderna mondo. Samtempe tiu ĉi estas prelego, ne inspira parolado. Espereble vi pretos atenti kaj mi povos diri al vi ion novan…

Iom da historio

En la tempo de Zamenhof, tri lingvoj havis proksimume egalan influon en la aferoj de Eŭropo: la franca, la germana, la angla.

Francaj intelektuloj de tiu epoko ligis la francan lingvon al la klasika tradicio, konsiderante sin la heredantoj de la granda Roma Imperio kaj la gloroj de la latina lingvo. La franca ĝuis altan prestiĝon.

Germanaj intelektuloj same identigis sin kun la klasika tradicio. Sed por ili temis pri pli vasta tradicio: ili identigis sin ne nur kun la latina sed ankaŭ kun la greka: fakte kun la hindeŭropaj lingvoj ĝenerale. La eltrovo de la hindeŭropa “familio” de lingvoj estas atribuebla al britaj funkciuloj en Hindio fine de la dekoka jarcento, sed ĝi estis aparte kaptita de la germanlingvanoj, kiuj baldaŭ sin identigis kun la integrigo de la sanskrita kaj la persa en la intelektan kaj filologian historion. Interalie la germanoj komencis vastajn arkeologiajn esplorojn tra Mezoriento. Samtempe, kaj eĉ pli decide, ili ankaŭ kreis la koncepton de la “esplora universitato” kie dominis ne tiom la instruado de junuloj kiom la scienca esplorado.

La angla lingvo gajnis vastan adeptaron pro ekonomia kresko de Britio kaj de Usono kaj la samtempa ekspansio de la kolonioj, precipe Aŭstralio kaj Kanado, kaj sekve de tutmonda komerco. Ankaŭ Francio simile ekspansiis, la germanaj ŝtatoj kaj poste la unuigita Germanio malpli. Sed la germana siavice ĝuis gravan pozicion en la scienco (inkluzive medicinon), kaj la franca en la mondo de internacia diplomatio. Usono baldaŭ kaptis de la germanoj la ideon de universala universitato, samtempe dediĉita al instruado kaj esplorado, kaj kun emfazo je doktoraj studoj. Tio do ankaŭ fortigis la anglan lingvon.

Ne nur tio: kresko de moviĝo ene de Eŭropo, kune kun kresko de klerigo, kreis lingvajn problemojn kie ili ĝis tiu punkto apenaŭ ekzistis: la germana regis en Centra Eŭropo, la franca en okcidenta Eŭropo. En Orienta Azio, kune kun la industriigo de Japanio, kreskis la influo de la japana. Simila ekspansio okazis rilate la araban, sed temis pri esence religia ekspansio. La ekspansio de la araba kaj la japana estis plejparte regionaj fenomenoj, same kiel la pozicio de la turka, la persa, la hindia k.s. La ĉefaj eŭropaj lingvoj tamen aspiris al tutmonda influo.

En tiun konfuzon de lingvoj plonĝis Zamenhof. Kvankam abundas ĝermanaj radikoj en Esperanto, Zamenhof identigis sin kun la latina kontinuo, kiun siavice apogis la francaj intelektuloj: la gramatika sistemo de Esperanto, kvankam draste simpligita, similas tiun de la latinidaj lingvoj. Nur en lastaj jaroj oni klarigis, ke je pli profunda nivelo tiu gramatiko havas elementojn similajn al ekzemple la ĉina.

La leksikon Zamenhof prenis ĉefe el la latinidaj lingvoj, la semantikon el la ĝenerala semantika provizo de la eŭropaj lingvoj.

Alivorte dirite, Zamenhof ekspluatis la propran scion de lingvoj, sed kun emo ligi sin al la (laŭ reputacio) intelekte kaj literature supera franca lingvo – do ne al la germana lingvo kaj ties branĉoj, malgraŭ tio, ke la patro estis instruisto de la germana. Eĉ oni povus argumenti, ke certagrade Zamenhof reagis kontraŭ la germana.

Ne mankas influo de la rusa kaj rusdevenaj lingvoj en Esperanto, en la vortprovizo, la semantiko, kaj la kutima uzado, sed al tiuj lingvoj mankis la prestiĝo identigebla kun la franca – kaj Zamenhof tre konscie celis krei prestiĝan lingvon, kiu superu la kutimajn kritikojn kontraŭ arte kreitaj lingvoj, ke ili estas nur limigitaj esprimiloj sen beletraj kaj historiaj tradicioj. Nur tiel li havus ŝancon akiri la subtenon de la opiniformantoj.

Evidente, Zamenhof uzis lingvajn elementojn kiujn li konis, kaj atentis pri la grandaj fluoj en la filologio kaj lingvistiko de la periodo. La identigo, fine de la dekoka jarcento, de komunaj radikoj inter la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj unuflanke kaj la sanskrita kaj la persa aliflanke, do la eltrovo de la “hindeŭropa lingva familio”, nur plifortigis la decidon de Zamenhof identigi sin kun la franca lingvo, kies intelektuloj spuris la propran lingvan pasintecon de la latina lingvo de Vergilio kaj Horaco, pere de la frankoj de la regiono en la nuna orienta Francio kaj okcidenta Germanio, ĝis la t.n. “aŭtentikaj heredantoj” de la latina tradicio, nome la francoj.

Ĉu mi aldonu, ke iasence tiu tuta klasika tradicio estis blufo: spaca vojaĝanto en vizito al nia planedo antaŭ, ni diru, 2500 jaroj verŝajne elektus la persan aŭ la ĉinan por krei sian mondan lingvon?…

Sed, por reveni al mia kerna argumento…

Jen la esenca paradokso de Esperanto: ĝi celis tutmondan uzon, sed celis tiun tutmondiĝon en la kunteksto de eŭropa ekspansiismo – kaj la ekspansio de la hinda-persa-greka-romia influsfero.

Perfekto aŭ utiligeblo?

Lingvistike, do, Esperanto ne estas neŭtrala. Fakte, se oni imagas neŭtralan lingvon kiel lingvon kiu enhavu etajn partetojn el ĉiuj regionoj de la mondo, la rezulto estus neŭtrala nur en la senco, ke tiu lingvo estus egale malfacila por ĉiuj popoloj. Kaj, cetere, eĉ se tia “tutmondeco” eblus en la vortprovizo, ĝi verŝajne ne eblus gramatike, kie ja necesas elekti unu sistemon super aliaj. Kaj semantike tia neŭtrala elekto kreus veran kaoson.

Zamenhof celis ne universalecon lingvan, sed facilecon kaj esprimkapablon – ne perfekton sed utiligeblon. Mi argumentus, ke li bone atingis tion.

La itala profesoro kaj verkisto Umberto Eco dediĉis signifan atenton al Esperanto en sia libro de antaŭ dudek kvin jaroj La serĉado de la perfekta lingvo. Sed eĉ se poetoj celas perfektan esprimpovon en la kreo de siaj verkoj, kaj eĉ se iasence Zamenhof posedis la kreemon de poeto, lia celo en la kreo de Esperanto ne estis perfekteco sed utileco.

Mi ne povas tro forte emfazi tiun aspekton de Esperanto: ĝi ne estas perfekta lingvo, nek celas esti perfekta lingvo: ĝi estas lingvo por la facila utiligo de ni neperfektuloj, kiuj baraktas konstante kun lingvaj problemoj kaj lingva malegaleco.

Ĝi ne estas egale facile lernebla de la parolantoj de ĉiuj lingvoj. Dum ni parolantoj de la angla aŭ la persa povas trovi komunajn elementojn en la gramatiko de Esperanto, kaj dum parolantoj precipe de la angla trovas amason da radikoj kiujn ili konas, japanaj esperantistoj ne ĝuas tiun avantaĝon. Iliaj problemoj estas aliaj ol tiuj kiujn frontas ĉinoj, sed ankaŭ ili trovas la komencajn paŝojn malfacilaj.

Sed Esperanto estas multe pli facile lernebla ol la tielnomata internacia lingvo la angla – kaj la aliaj eŭropaj lingvoj.

Fakte, en la batalo de la lingvoj kiun Zamenhof frontis en la finaj jaroj de la denaŭa jarcento, estis ĉefe la angla kiu grandparte sukcesis. La britoj kaj usonanoj (kune kun kanadanoj, aŭstralianoj ktp.) troviĝis ĉe la ĝusta flanko en du mondmilitoj, dum la germanoj malvenkis ambaŭfoje. Tio, en kombino kun la efiko de faŝismo en la 1930aj jaroj, esence detruis la avantaĝojn de la germana lingvo en la sciencoj. La francoj posedis vastan reton de kolonioj, sed nur la britoj sukcesis starigi fortajn memstarajn ĉefe anglalingvajn ŝtatojn en Aŭstralio, Novzelando, Kanado, Barato kaj Sudafriko. Dume la usonanoj vastigis sian ekonomian hegemonion tra grandaj partoj de la mondo kaj mem evoluigis la proprajn internajn edukajn kaj ekonomiajn fortojn.

En la diplomatio la batalo certagrade daŭris kaj daŭras. Decida estis la elekto de du oficialaj lingvoj en la Ligo de Nacioj en 1919-20: la angla kaj la franca. Post la invento de simultana interpretado kaj la fondo de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de lingvoj oficiale uzataj en Unuiĝintaj Nacioj kreskis ĝis ses, sed ĝis hodiaŭ la du laborlingvoj de la Sekretariato de UN restas la angla kaj la franca. Pli kaj pli dominas la angla. Samo okazis ankaŭ en la Eŭropa Unio, kie amasas la oficialaj lingvoj sed la angla fariĝas ĉiam pli forta.

Pasinteco kaj estonteco

Ĉu, do, Esperanto havas ŝancon? Ĉu tiu eta lingvo de Zamenhof, kiu neniam ĝuis la subtenon de la oficialaj instancoj nek la diversaj ŝtatoj, povas ludi rolon en la estonteco de la internacia vivo?

Unue necesas emfazi, ke en la 1880aj jaroj, kiam la batalo de la lingvoj flamis en la internacia vivo, Esperanto nur je tiu punkto ekestis. La regantoj de la grandaj ŝtatoj sisteme ĝin rezistis, argumentante, ke ĝi estas lingvo nur de kelkaj stranguloj kaj ke ĉiuokaze ĝi havas nek la riĉecon nek la historion de la tielnomataj grandaj lingvoj. La subita kresko de la lingvo en la jaroj post la Unua Mondmilito estis esence nuligita ne de la limigoj de la lingvo mem sed, male, de ĝiaj kapabloj: la soveta registaro de Stalin, ektrovante, ke sovetaj civitanoj tro efike komunikas per Esperanto al eksterlando la mankojn de Sovetunio, fermis la movadon kaj persekutis ĝiajn subtenantojn; kaj faŝistoj ĉie ĝin kontraŭis. Post la Dua Mondmilito, la venkintaj ŝtatoj ne interesiĝis pri neŭtrala solvo de la problemo de internacia komunikado, sed preferis en plej bonaj okazoj sin apogi per la novaj sistemoj de simultana interpretado. Sovetunio forte subtenis la rusan lingvon, kiu gajnis iom da influo en la sciencoj, sed kun la kolapso de Sovetunio kolapsis tiu influo.

Kaj hodiaŭ ne mankas parolantoj kaj uzantoj de la Internacia Lingvo: verŝajne estas pli da sciantoj de la lingvo hodiaŭ ol iam ajn en ĝia historio.

Samtempe ni frontas novajn defiojn. La antaŭenmarŝo de la teknologio draste faciligas la tradukadon kaj baldaŭ havos similan efikon je interpretado; la konkurenco inter la ŝtatoj plifortiĝis kaj la multflankismo reduktiĝis. Fakte, oni havas la impreson, ke, almenaŭ en la politiko, ju pli oni faciligas la interlingvan komunikadon, despli oni uzas ĝin por reciproke insulti, por fortigi la propran pozicion koste de aliaj, por aserti la propran superecon.

Kaj ĉion ĉi oni faras meze de pandemio kiu minacas ĉiujn homojn, ĉiujn landojn, kaj en klimata krizo kiu povus detrui la planedon. Se tiel estas, tiuj kiuj kondamnas la zamenhofan lingvon kiel frenezaĵon estas mem frenezaj, kaj tiuj kiuj subtenas tiun lingvon saĝe komprenas fundamentan veron, nome la neceson sekvi la vojon de paco, de komuna interhelpo, kaj de universalaj solvoj al la problemoj kiuj minacas la planedon.

En la dektri jardekoj depost la kreo de Esperanto, tiu lingvo fariĝis plene esprimpova, plene kapabla kiel lingvo. Zamenhof saĝe transdonis la evoluon de la lingvo al ĝiaj uzantoj: li retiriĝis el sia rolo kiel kreinto de la lingvo kaj lasis la esperantistojn mem ĝin kultivi. Kiam iuj esperantistoj sugestis, ke oni povas plibonigi la lingvon, la plimulto de la uzantoj de la lingvo tamen daŭrigis la uzadon de la lingvo kiun ili jam lernis – ĉar jam en 1907, la jaro de la Ido-skismo, la lingvo, nur dudekjara, jam fariĝis plene uzebla lingva sistemo. La perfektistoj transiris al Ido kaj poste al diversaj aliaj eĉ pli “perfektaj” lingvaj sistemoj, kaj fine disipiĝis en la aeron kiel nura lingva nebulo. La veraj idealistoj, kiuj volis solvi la problemon de la lingvoj, restis fidelaj al Esperanto.

Mi jam sugestis, ke hodiaŭ Esperanto havas pli da scipovantoj kaj uzantoj ol iam ajn en sia historio. Tio okazas parte pro la Interreto, per kiu oni povas relative facile lerni la lingvon – kaj tre facile utiligi ĝin. En la reto abundas materialo en Esperanto, abundas metodoj por kunligiĝi kun aliaj uzantoj de la lingvo, tiel ke kreiĝas virtuala lingva komunumo vere potenca.

La koncepto de egaligo

Sed en tiu situacio perfekto estas malamiko de bono: oni povas tiel perfekte uzi la lingvon, tiel bone ĝui ĝin, tiel facile ligiĝi kun homoj en aliaj partoj de la mondo, ke oni forgesas, ke Esperanto estas pli ol lingvo por persone kontaktiĝi kun simpatiuloj en aliaj landoj. Esperanto estas respondo al pli granda problemo ol tio – nome al la esenca malegaleco de lingva komunikado en la mondo. Bele, ke oni praktikas lingvan egalecon en tiuj personaj kontaktoj; malbele, ke oni nesufiĉe atentas la fundamentan ideon malantaŭ Esperanto – tion kion oni povus nomi la egaliga ideo.

Kion mi celas per tiu nocio de “egaligo”? Ĉie en la mondo oni vidas ekzemplojn de la lingva diskriminacio. Tiu kiu posedas la anglan lingvon ne nur havas avantaĝon en la internaciaj aferoj per sia scio de tiu lingvo, sed povas uzi tiun scion por malavantaĝi aliajn. Facile la unuopaj usonanoj dungiĝas en la sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj, sed la ĉinoj (ekzemple) devas investi en tuta eduka sistemo por krei homojn kapablajn lingve konkurenci por tiuj postenoj. Kaj eĉ en plej bona okazo, denaska parolanto de la angla lingvo ĝuas avantaĝojn en la intertrakto, povas pli facile esprimi sin, povas pli facile persvadi.

Bedaŭrinde la fluaj nedenaskaj parolantoj de la angla lingvo estas tiel fieraj pri la propra scio, ke ili, konscie aŭ subkonscie, baras la vojon al siaj samlingvanoj per la propra lojaleco al la angla lingvo. La angla estas ne nur utila: ĝi estas ankaŭ prestiĝa – kaj prestiĝo dependas de la ekzisto de homoj kaj lingvoj al kiuj mankas prestiĝo.

Mi mencias Unuiĝintajn Naciojn ĉar, kiel reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe UN, mi konas ĝin plej bone. Sed tio kion mi diras estas same aplikebla al ĉiuj flankoj de komerco, de diplomatio, de scienco: la uzo de naciaj lingvoj en internaciaj kuntekstoj estas esence neegaleca.

Fakte, la lingvoscio, kaj la prestiĝo aŭ manko de prestiĝo de unuopaj lingvoj, havas sian efikon je ĉiuj niveloj de la homa socio. Parolantoj de minoritataj lingvoj suferas diskriminacion kaj devas porti la ŝarĝon de lernado de dua lingvo por roli en la propra nacia socio. En multaj okazoj, iliaj lingvoj estas eĉ ne uzataj en lernejoj, kaj ili do devas akiri novan lingvon eĉ por edukiĝi. Ofte, la rezulto estas, ke ili estas porĉiame en malavantaĝa pozicio. Kaj la parolantoj de la domina lingvo laboras por sekurigi sian superan pozicion, ignorante la artajn kreaĵojn de tiuj minoritatoj, ekskludante ilin el la ekonomio, ekspluatante ilin.

Tio okazas ĉie en la mondo. Lingvoj estas unu el la ĉefaj motivigoj de diskriminacio, forpreno de homaj rajtoj, bagateligo de aliaj. Kiel mi diris pli frue: prestiĝo dependas de la ekzisto de neprestiĝo; egaleco de tiuj en superaj pozicioj dependas de malegaleco de aliaj; supero supozigas malsuperon kaj malsupero supozigas superon.

Bedaŭrinde ni esperantistoj, ĝuante la lingvan donacon de Zamenhof, neglektas la disvastigon de la ideoj malantaŭ ĝi. Ne sufiĉas scipovi Esperanton: necesas uzi ĝin. Ne sufiĉas uzi Esperanton: necesas disvastigi ĝin. Ne sufiĉas disvastigi Esperanton: necesas disvastigi la fundamentan ideon malantaŭ ĝi – tiun de lingva egaleco. La problemo de lingvoj en la mondo ne estas nur problemo de kompreno sed ankaŭ problemo de socia ordo: por krei internacian harmonion oni bezonas internacian lingvon.

Tiuj estas grandaj ideoj. Indas ankaŭ malhisi ilin al la nivelo de ni simpluloj. Mia mesaĝo simplas: necesas labori por nia idealo per ĉiuj eblaj rimedoj, ĉar ĝi estas fundamenta elemento en la vojo al mondo pli kapabla fronti la problemojn kiujn ni ĉiuj frontas – la problemojn de sano, de milito kaj paco, de edukado, de egaleco, de klimata bonfarto – problemojn homajn, solveblajn per solvoj homaj – solveblajn ankaŭ per utiligo de egaliga kaj egaleca internacia lingvo.

el Revuo Esperanto

返回世界语研究栏目目录

阅读次数 283 legintoj