La poetoj detruas nian lingvon!

Oni ofte aŭdas – efektive temas pri fakto vaste rekonata – ke la literaturistoj grave kontribuis al la evoluigo de Esperanto. Mi ne kontraŭstaras tion: la literaturistoj ja grave kontribuis – sed tio ne signifas ke ilia kontribuo estis pozitiva. Eĉ male.

Foto de Sinjorino Anna Löwenstein

Anna Löwenstein

Se oni serĉas tra PIV oni trovas amason da vortoj kun la indikoj G (Grabowski) aŭ K (Kalocsay), ekzemple insurekcio, beata, uvo (G), kaj lazura, lontana, pita (K). Tio montras, ke tiuj verkistoj estis inter la unuaj, kiuj uzis tiujn vortojn en Esperanto.
Se oni protestas kontraŭ la uzo de tiaj vortoj, literaturistoj klarigas, ke ili nepre bezonas “literaturan lingvon”. Kial? Kial ili ne povas esprimi siajn pensojn kaj emociojn per la normala vortprovizo, kiun uzas ĉiuj? Kial laŭ ili la vorto trista tuŝas la koron pli ol la vortoj senĝoja aŭ kordolora? Kial lazura estas pli poezia ol ĉielblua?
Poetoj asertas, ke la mal-vortoj estas maloportune longaj, kaj tial ili bezonas pli mallongajn alternativojn. Sed unu el la trajtoj de poemo, kontraste kun prozo, estas ke ĝi estas verkita laŭ pli rigida skemo. La lerteco de la poeto konsistas interalie el ties kapablo esprimi ideojn interne de tiu skemo. Se por solvi problemon pri silabonombroj li/ŝi tutsimple inventas novan vorton, kie troviĝas la poeta lerto?
Vorto kiel malmultekosta ja estas longa – sed ĝi ne enhavas pli da silaboj ol la samsenca itala vorto economico. Sed neniu itala poeto, laŭ mia scio, iam plendis, ke tiu vorto estas tro longa, des malpli ordinara parolanto. Do, kion faras la italaj poetoj? Ili faras tion, kion poetoj ĉiam faras: streĉas sian cerbon kaj elpensas trafan esprimon interne de la rimedoj, kiujn la lingvo jam proponas al ili. Tio estas la tasko de poeto. En Esperanto, ekzemple, oni povus anstataŭigi la vorton per pluraj alternativoj: bonpreza, senvalora, malluksa, trigroŝa.
Strange, la argumento pri troa longeco ial forgesiĝas, kiam poeto nepre deziras uzi la vorton firmamento anstataŭ ĉielo. Estas vere, ke al parolanto de la angla aŭ la franca firmamento efektive havas iom poezian sonon, ĉefe ĉar oni renkontas ĝin nur en poeziaj kuntekstoj. Tial Esperantaj poetoj enportis ĝin en sian “poezian lingvon”. La vorto tamen ne troviĝas en neparencaj lingvoj: en la finna ekzemple, aŭ en la japana. Do, kion pensas finno aŭ japano legante tiun vorton? Ĉu ĝi trafas aparte poezie? Pli verŝajne, tio estas simple nova vorto por serĉi en la vortaro, vorto kiun poste necesos lerni. Ĝia poezia kvalito ne estus klara al homo, kiu neniam renkontis ĝin antaŭe. Interese, “ĉiela volbo”, per kiu PIV difinas ĝin, al mi impresas multe pli poezie ol la neanalizebla vorto firmamento.
Iam, nesperta itala esperantistino petis min lingve kontroli poemon, kiun ŝi mem verkis. En tiu poemo mi trovis la eksterordinaran vorton krepitas, kaj serĉante en PIV mi malkovris, ke tio signifas “Aŭdigi kraketadon, serion da etaj sekaj eksplodbruoj”. Mi do sugestis, ke ŝi uzu anstataŭe kraketas. Ŝi respondis, ke ŝi nepre deziras krepiti, ĉar tio apartenas al ŝia poezia stilo. Sendube al italo tiu vorto sonas tre bele, ĉar ĝi pensigas pri la itala verbo crepitare. Al mi, kiu ĝis tiam neniam renkontis tiun nekutiman verbon, ĝi impresis nur strange kaj eĉ malelegante.
Unu el la plej konataj poemoj en Esperanto estas La vojo de Zamenhof. Ĝi estas plena je esprimoj, kiujn esperantistoj ankoraŭ nun konas kaj citas: “rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante”; “eĉ guto malgranda, konstante frapante…”; “ni semas kaj semas konstante”. Kaj tamen tiuj esprimoj, kaj fakte la tuta poemo, utiligas nur la plej simplajn vortojn, vortojn kiujn oni uzadas en sia ĉiutaga babilado. Same oni povas diri pri lia traduko de Hamleto. Jen la parolado per kiu la mortinta reĝo de Danujo priskribas al Hamleto siajn suferojn en la posttomba vivo:

Mi estas la spirit’ de via patro,
Mi estas kondamnita longan tempon
Vagadi en la nokto kaj bruladi
La tutan tagon en eternaj flamoj,
Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj
De mia tera vivo. Se ne estus
Al mi malpermesite paroladi,
Rakonton tian povus mi komenci,
De kiu ĉiu vort’ al vi dispremus
La koron, rigidigus vian sangon,
El kapo elsaltigus la okulojn,
Kaj ĉiun vian haron disstarigus
Simile al haregoj de histriko.

Nesperta esperantisto verŝajne devus serĉi la vorton histriko en vortaro (temas pri besto kun longaj pikiloj), sed krom tio la vortprovizo ne prezentas apartajn problemojn.
Se la literatura vortprovizo restus nur en la poezio, mi ne sentus la bezonon verki ĉi tiun artikolon. Sed dum la lastaj dudek jaroj tiuj literaturaj vortoj ĉiam pli emas migri en la normalan lingvouzon; tial en ordinara babilado oni nuntempe ofte aŭdas la vortojn kurtapovrauvo ktp. Verŝajne la uzantoj eĉ ne konscias, ke tiuj vortoj estas iamaj inventaĵoj de poetoj, kiuj deziris distingi sian lingvouzon de tiu de la ĉiutaga vivo. Farante tion, la verkistoj grave malutilis al Esperanto, kies vortprovizo tiom kreskegas, ke la Esperanta vortaro iom post iom minacas fariĝi same ampleksa kiel tiu de la angla. Kaj cetere, kion faros nun la literaturistoj, kies vortelekto perdis sian elitan karakteron kaj fariĝas tiu de la ĉiutaga parolado? Ĉu ili kreos novan vortostokon por plumontri sian superecon al la ordinaraj parolantoj?
La ĉarmo de literatura stilo dependas de la trafeco de la elektitaj vortoj, de ilia kapablo precize sed samtempe elegante transdoni al la menso de la leganto la esprimatan ideon. Bona literaturo konsistas precipe el la enhavo. Se oni dependas ĉefe de belsonaj vortoj por doni poezian nuancon al teksto, oni kreas nur dekoraciitan ŝelon: malplenan konstruaĵon kun nenio interne.
Aŭtoro: Anna Löwenstein
el Esperanto, la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio, Oktobro 2009
返回世界语研究栏目目录

阅读次数 1,677 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *