Kristanoj en Irano 伊朗的基督教徒

Oni scias, ke Irano estas islama ŝtato. Sed multaj homoj ne scias, ke en tiu islama ŝtato estas kristanoj! En la Facebook, mi renkontis sinjoron Avanesian, kiu estas ateisto en Irano. Ni interparolas pri la kristanoj en Irano. Ĉar mi parolas la anglan lingvon malbone, tiel nia dialogo estas simpla, sed per kio oni jam povas koni la situacion de kristanoj en Irano.

Mi tradukis nian interparolon al Esperanto.

Mi:
Saluton!

Avanesian:
Saluton!

Mi:
pardonu!
Ĉu vi estas islamano?

Avanesian:
Ne, mi ne kredas al religio.

Mi:
Dankon!
Mi scias, ke Irano estas islama ŝtato. Sed oni diras, ke en Irano estas ankaŭ kristanoj. Ĉu tio estas vere?

Avanesian:
Jes, vere.
kristanismo estas tre maljuna en Irano, eble de unua jarcento.
Asuranoj kaj Armenoj estas Iranaj kristanoj.
Armenio estas la patrolando de Iranaj kristanoj

Mi:
Mi misopinias, ke ĉiuj iranoj estas islamanoj. Mi ne scias, ke en Irano estas kristanoj.
Kia estas ilia situacio en Irano?
ĉu la kristanoj estas sekuraj kaj ili havas egalan rajton kun la islamanoj?

Avanesian:
ne, ili ne havas egalajn rajtojn.
bedaŭrinde la registaro estas severa islama.
alivorte neniu havas humanajn rajtojn pro la ekstrema registaro.
mi estas ateisto kaj ne povas diri mian opinion klare … la registaro mortigos min se ili scias, ke mi eliriris el islamo.

Mi:
hodiaŭ oni diris al mi, ke eĉ en la centro de la urbo Tehran estas preĝejo de kristanismo, kio signifas, ke la kristanoj havas la saman rajton kun la islamanoj

Avanesian:
eĉ islamanoj ne havas bonajn rajtojn ĉi tie.
eĉ kristanoj devas vesti kiel islamanoj … virinoj devas vesti tukon sur iliaj kapoj.

Mi:
ĉino diris, ke iranaj islamanoj estas laikaj

Avanesian:
li diris ĝuste … plejparto de popolo ne kredas al la registaro.

Mi:
ĉu ili kredas la islamon?

Avanesian:
jes
sed ili ne kredas al politika islamo.
la registaro regas kun milita forto kaj diktatoreco.

Mi:
kaj, ĉu la idoj de islamanoj en irano devas esti islamanoj?

Avanesian:
jes.

Mi:
kaj la idoj de la islamanoj ne rajtas forlasi la islamon, ĉu ne?

Avanesian:
se iu forlasas islamon, li devas mortiĝi laŭ islamaj leĝoj.
islamo estas fireligio
multaj da kristanoj migras el Irano al Armenio kaj Usono.

Mi:
ĉu mi povas aperigi nian dialogon en la ĉina retejo?

Avanesian:
la ĉina registaro kaj la Irana registaro estas tre proksimaj … mi timas ke nia registaro scios, ke mi forlasisi islamon kaj ĝenos min.

Mi:
Bone. Mi malkaŝos vian kompletan nomon, kaj aperos nur via parta nomo.

Avanesian:
Bone.
dankon!

Mi:
Mi povas kompreni vin.
kaj la problemo: kial Irano permesas la kristan preĝejon en la centro de la urbo Tehrano?

Avanesian:
ĝi estas nur politika reklamo
ili volas pretendi, ke ĉiuj estas liberaj en Irano, sed tiu estas granda mensogo!

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 4,221 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “Kristanoj en Irano 伊朗的基督教徒

  1. Kotono

    Mi estas tre malfeliĉigita scii la situacion en Irano… Mi estas membro de katolika organizo, la Kavaliroj de Kolumbo, kiu helpas migrantojn el tiu regiono migri al Kanadon aŭ Usonon. Sed, iam estas malfacila ĉar la registaro en Usono ofte ne fidas homoj kiuj venas el lokoj tiel Irano. Ni ankaŭ rekonstruis kristanan urbon kiu estis detruita de ekstremaj islamanoj.
    Mi petas ke vi ĉiuj helpas nin per ia maniere.

  2. Fabjo

    Tiu dialogo kortuŝas min. La situacio de la kristanoj en Irano estas kriza. Mi estas okcidentulo kaj loĝas en lando, kies loĝantaro estas plejparte kristana. Ĉi tie estas katolikoj, protestantoj (kiel mi), ateistoj, anoj de afrikaj religioj, ktp… kaj unu toleras la aliajn. Sinjoro Avanesian asertis ke Islamo estas fireligio. Mi ne scias ĉu ĉinoj jam rimarkis tion, sed multaj okcidentuloj taksas islamon ordinara religio, kiel kristanismo, budhismo, taoismo, ktp. Kia naiveco! Islamanoj estas pacemaj kiam ili estas malplejparto; iĝinte plejparto, ili ŝanĝiĝas (tiel diris Pastro Zakaria Botros el Egiptio).

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *