Kubaj mitoj: La lando malriĉa, sed socio justa

古巴神话:国家虽穷,但社会公正

Mi jam diris kiel vere statas la rilatoj inter la kuba ŝtato kaj ĝiaj civitanoj. Sed tio estas nur parto de la afero. La ŝtato en Kubo estas ne nur severa, sed ankaŭ maljusta, profitema kaj terure indiferenta al la problemoj de la homoj.

Tio montriĝas ne nur en la burokrateco, sed ankaŭ en la ekonomia medio. Eble vi jam scias ke en Kubo ekzistas deficito – plago, kiu trafis ĉiujn socialismajn ŝtatojn. Sed en Kubo ĝi estas eĉ pli severa ol iam en Sovetunio. Ne nur pro ĝia specifa malriĉeco, kaŭzita de la freneze stulta administrado, sed ankaŭ pro neimagebla komerca reguligado.

La kuba industrio produktas nur malmultajn konsumvarojn, plejparte malaltkvalitajn. Do gravan rolon ludas importado. La interna kaj ekstera komerco estas tute regataj de la ŝtato – kun teruraj sekvoj.

Lokaj vendejoj malplenas. Temas ne pri manko de vasta elekteblo, sed pri totala manko de la plej simplaj varoj. Por la nova domo en Havano Lisi mendis meblojn en Guantanamo, ĉar tiuj aĉeteblaj en butikoj estas aĉaj kaj multekostaj kaj mendi en Havano estus pli koste. Metiisto bone plenumis sian laboron, sed ne povis finmunti beboliton, ĉar en tiu provinca centro mankis… ĉarniroj.

Mi parolas pri la plej simplaj, ordinaraj ŝtalaj ĉarniroj amase produktataj kaj vendataj ie ajn en la mondo – krom Kubo. Dum tri semajnoj ni serĉis ilin en Havano, sed malsukcesis trovi du ĉarnirojn eĉ en la ĉefurbo. Mi venis al granda duetaĝa vendejo en la centro de Havano, dediĉita speciale al la hejmaj varoj. Ĉarniroj mankis. La vendobretoj aspektis tiel.

Malmultaj haveblaj varoj estis vendataj en diversaj sekcioj kaj ĉiufoje oni devas stari almenaŭ kvaronhoron en atendovico. Mi vidis kelkajn gladilojn, sed en tiu sekcio mankis la vendistoj, do mi demandis viron el la apuda. Li diris, ke li povus vendi ilin al ni, sed tiuj gladiloj estas komplikaj ĉar ili ĉiam bezonas havi akvon interne. Mi rigardis denove – temis pri tute ordinaraj aparatoj. Li simple ne sciis kiel funkcias la teknikaĵoj, kiujn li vendas. La saman nekompetenton mi renkontis plurfoje.

Alia problemo rilatis al la banejo. Lisi aĉetis konstrumaterialojn en Guantanamo, sed ne komencis riparadon, ĉar mankis krano kaj duŝilo. Ĉu vi dubas ke ankaŭ tio estas deficito en Kubo? Pasis preskaŭ du monatoj antaŭ Lisi sukcesis trovi en la kuba ĉefurbo du ĉarnirojn. La kranon kaj duŝilon ŝi plu serĉis post duonjaro.

Io tamen haveblas en la ŝtataj vendejoj, sed la prezoj estas terure altaj. Televidilo Konka (triaranga ĉina ĉipaĵo) kostas 1000 CUC (do $1000), klimatizilo Panasonic – 1200 CUC, fridujo Daewoo – de 700 ĝis 1000 CUC. Mi povus daŭrigi senfine, sed la bildo jam estas konturita. Sapienti sat.

Mi jam antaŭvidas la demandon: kial la kubanoj ne aĉetas tiaĵojn eksterlande? Ĉar la kuba ŝtato zorgas ankaŭ pri tio. Plejparto de kubanoj simple ne povas veturi eksterlanden, ĉar pasporto kostas 100 CUC, kio egalas al averaĝa salajro por 4 aŭ 5 monatoj. Krome oni devas aĉeti biletojn, pagi hotelon ktp, kio sekvigos pliajn almenaŭ 1000 dolarojn. Ricevi vizon por la kubano estas neplenumebla tasko (mi jam rakontis kiel Lisi ricevis vizon al Slovakio). En la usona listo de la rifuzitoj Kubo okupas la malhonoran unuan lokon kun 81,9% da rifuzitaj vizopetoj. Vi havas pli da ŝancoj veni al Usono se vi naskiĝis en la militantaj Somalio (63,9% da rifuzoj) aŭ Afganio (73,8%).

Do restas nur proksimume 19 landoj, kiuj akceptas la kubanojn sen vizoj. Inter ili la plej furoras Haitio, Panamo kaj Rusio, ligitaj al Kubo per rektaj flugoj. Ĉiutage tien venas dekoj da tiel nomataj “muloj” – neoficialaj komercistoj, kiuj aĉetas eksterlande deficitajn varojn (ĉefe vestojn) por vendi ilin 2 ĝis 4-oble hejme. Proprariske ili se ne likvidas, do almenaŭ mildigas la deficiton kaj samtempe senigas la ŝtaton de la bezono zorgi pri vivtenado de la komercistaj familioj. Ĉu la ŝtato dankas ilin? Tute inverse – ĝi ĉiaflanke klopodas ilin haltigi, puni kaj ekspluati.

Laŭ leĝo kubano rajtas unufoje jare alporti 120 kg da aĵoj. Li pagos pro ili doganimposton, sed en CUP, do malpli altan. Poste li povos alporti po 30 kg monate je la samaj kondiĉoj. Ĉio super tiu pezo estas pagenda en CUC. La doganimpostoj estas altegaj kaj maljustaj. Jes, vi povas aĉeti fridujon eksterlande kontraŭ 300 dolaroj, sed en la doganejo vi pagos pliajn 300 kiel imposton, do kun transportopagoj fine vi atingos prezon similan al tiu spekulacia en la ŝtatvendejo.

Krome en iu ajn momento doganistoj povas akuzi vin je spekulado (kiu estas monopolo de la ŝtato) kaj simple konfiski ĉion. Alia ebleco estas perdi la pakaĵojn pro ŝtelado fare de flughavenaj laboristoj. Do la “muloj” preferas pagi pro troa persona bagaĝo (po $150 por valizo en Aerofloto) ol sendi siajn pakaĵojn kiel kargon, kiu restos en la kuba flughaveno kelkajn tagojn kaj kun alta probableco estos priŝtelita aŭ simple damaĝita – en ambaŭ kazoj sen iuj ajn rekompencoj.

Ĉu mi devas aldoni, ke privata vendado de tiuj aĵoj ankaŭ estas malpermesita kaj punenda? Do kion ne konfiskis doganistoj povos konfiski policanoj. Kompreneble solvoj ĉiam troveblas – pagu…

“Bone” pensas bonanima leganto “tio pli-malpli kompreneblas kadre de socialisma ekonomia logiko, kiu malpermesas ajnan privatan negocadon. Sed certe la ŝtato ne ĝenas per tiaj limigoj ordinarajn civitanojn, kiuj ricevas donacojn de siaj eksterlandaj geamikoj kaj parencoj, ĉu ne?” Ridinda naiveco! La kuba ŝtato ne interesiĝas pri bonfarto de siaj civitanoj, ĝi zorgas nur pri sia superprofito, kiun garantias la ŝtata komerca monopolo.

Pro tio kubano rajtas ricevi ĉiumonate nur unu sendaĵon pezan ne pli ol 2 kg. Ĉio super tiu ĉi limo pagendas en CUC. Do pesu trioble vian donacon, ĉar eble kubaj geamikoj anstataŭ danki malbenos vin.

Plurfoje mi menciis CUC kaj CUP. Atentaj legantoj de mia blogo jam scias kiel funkcias tiu duvaluta sistemo, do mi nur aldonos ke ĝi grave kontribuas al la totala maljusteco kaj malegaleco de la kuba socio. En Sovetunio ekzistis io simila – vendoreto Berjozka (eo: Betulo), en kiu haveblis deficitaj varoj aĉeteblaj nur kontraŭ eksterlandaj valutoj kiel dolaroj, germanaj markoj ktp. Sed tio estis tre specifa organizaĵo, kiu koncernis ĉefe alilandanojn kaj homojn, kiuj laboris aŭ servis eksterlande (maristoj, diplomatoj, militistoj ktp). Tiaj vendejoj funkciis nur en la plej grandaj urboj kaj ege malmultis, ofte po unu por la urbo. Tamen eĉ en tia formo ĝi estis konsiderata de miaj samlandanoj malhonoro kaj ofendo.

Sed ĉiuj kopioj estas pli fuŝaj ol originaloj, do la kuba kreaĵo aspektas kiel moko de la ŝtato al siaj civitanoj. En ĉiuj urboj la plej grandaj vendejoj (en la urbocentro preskaŭ ĉiuj) vendas nur kontraŭ CUC, kiujn havas nur alilandanoj kaj kubanoj, kiuj laboras kun ili. Imagu: vi laboras la tutan monaton, ricevas vian salajron en la nacia mono (CUP oficiale nomiĝas Moneda Nacional), venas al butiko (restoracio ktp) en via urbo kaj samlandanoj rifuzas vin, ĉar vi havas… la nacian monon! La kubanoj alfrontas tiun ofendon ĉiutage.

el Stano, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, vojaĝoj ktp.

原文地址:http://stanobelov.blogspot.com/2018/12/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html

原文配有照片,但国内无法访问

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 3,062 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *