Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio 俄罗斯人评价列宁和十月革命

By | 2017-03-24

现代俄罗斯人对列宁和十月革命的评价
Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio.

aŭtoro: Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov el rusio

Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio.
Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov, historiisto, studanto de 4-a jaro de Norda (Artika) Federacia Universitato (Arĥangelsko, Rusio).

Ĉu la Oktobra Revolucio estis granda revolucio? Ĉu ĝi pozitive ŝanĝis la historian procezon en Rusio?

1917-a kaj sekvantaj jaroj estis unu el la plej malbonaj epokoj en la historio de Rusio. Revolucio, kia komencis per tumulto en Petrogrado je 8-a de marto de 1917 kaj finis je 1922 per malkreskanta fajro de l’Intercivitana milito, mortiĝis multe da homvivoj, frakasis miljaraĝa Rusa Ŝtato (ĉar bolŝevikoj, kiu ekhavis potencon je novembro de 1917, deklaris kreadon de la nova ŝtato sur ruinoj de la malnova – kiel en himno «International»), ekprenis de centro de la lando Pollandon, Baltajn Landojn, Finlandon, Moldavion, Okcidentan Armenion, kaj komencis multajn procazojn, kiajn kontinuadas negative influi al la rusa socio 100 jaroj antaŭe. Rusio, kia dum regado de Nikolao la 2-a venkadis militon, post «perfido, malkuraĝo kaj trompo» (kiel imperiestro mem nomigis martan puĉon de de 1917), venis al decadenco. La nova potenco ne venkis naskiĝitan de ĝi revolucion kaj pereis, malfermi pordojn al bolŝevikoj, kiu malvenkis militon, venis landon al dekadenco, komencis sangvoleman teroron, mortigante homojn sen juĝado (kiel ili agis, ekzemple, kun Nikolao la 2-a kaj lia familio je julio de 1918).
Novembraj evento de 1917, kiaj estis famaj en USSR kaj inter sovetiaj landoj kiel «La Granda Oktobra Socialisma Revolucio», ne estis revolucio. Tiaj ĉi eventoj estis nur parto de revolucio, unu el multaj puĉoj de 1917. Estis nur unu malsimileco: radikaleco de fortoj, kiu prenis potencon, ne restis esperon ke estos savitaj demokratiaj instituciaj, faritaj de Nikolao la 2-a je aprilo de 1906 (Konstitucio kaj Parlamento) kaj de puĉistoj je marto de 1917 (Respubliko). Alveno de bolŝevikoj al ŝtatpotenco ŝanĝis vojon de revolucio kaj komencis l’Intercivitanan militon. Sed, duflanke, homoj, kiu ekhavis potencon je marto mem per sia malkapablo decidi problemojn kaj gvidi landon, kreadis tian rezulton.
Oktobra puĉo deklarinte donis pozitivaj ŝanĝoj. Kamparanoj prenis landojn (sed ili povis fari tion ĉi kaj dum Cara reĝimo), pliboniĝis laborleĝaro (kiu estis unu el pli bonaj eĉ dum la caroj). Sed gvidmetodoj de bolŝevikoj, reprezalio, malvenko dum la Granda Milito kaj l’Intercivitana milito frakasis ĉion bonan, kion estis farita de t.n. Oktobra revolucio. Finfine, post la revolucio lando komencis malbonan vivon, pli malbone ol antaŭ revolucio de 1917. Ekonomiaj indicoj de 1913 ne estas atingitaj eĉ je 2017, nivelo de libero en Rusio neniam estis pli grande ol nivelo dum Nikolao la 2-a, kaj Konstitucio de 1906 okazis la sola en rusa historio, kiu vere laboris.
Vere, novembraj eventoj de 1917 grandege influis al Rusio kal al la tuta mondo, sed tia influo ne estis pozitiva por lia lando.

Ĉu Lenin estas granda gvidanto de rusa popolo?

Tio estas diskutema demand. Unuflanke, Lenin estas nomita kiel geniulo, la Patro de Revolucio, la gvidanto de laborantoj. Alieflanke, kiel ekzekutisto, perfidulo, la germana spiono, murdisto, tirano. Ambaŭ vidpunktoj ekzistas kune en Rusio kaj tio estas malfacile diri, kia el ili subtenatas de plimulteco de landanoj.
Lenin gvidis l’oktobran puĉon, prenis potecon, stopiĝis laboron de la Konstitucian Kongreson, komencis reprezalion kontraŭ politikaj kontraŭistoj, subskribis pacpakton kun Germanio (kio kontraŭstaras paktojn de l’Entente Cordiale), gvidis landon al l’Intercivitanta milito. Alieflanke li ne estis fanatikistoj, kiu fidis nur marksismon. Tial, kiam okazis devon, li komencis la novan ekonomian politikon: ŝtatkapitalismo en socialisma lando. Tio estas sola lia decido, kia ne estas malsubtenata eĉ liaj kontraǔuloj. Sed li frakasis la ŝtaton, komencis tiranion, faris reprezaliojn. Liaj ideoj estis, verŝajne, geniaj, sed lia realizado estis terura por Rusio. Sed por multaj rusianoj Lenin restas la granda gvidanto, kio estas tialo de lia kulto kaj de nostalgio al la soveta.

Kio estas la vera penso de ĝenerala ruso pri la Sovetunio? Ĉu ili volas reveni al la epoko de Sovetunio?

Tio estas malfacile diri, kion pensas la plimulteco. Dirante pri sia sperto, mi scias homojn, kiu malsame pensas pri Sovetunio. Tie mi povas doni al vi iliaj pensoj:
1) USSR estas la plej granda epoko en la rusa historio, alto de ĝia potenco kaj influo;
2) Sovetunio ne estas Rusio sed alia ŝtato;
3) USSR estis Imperio, same kiel la Rusa;
4) USSR estas la ŝtato, kia okupis Rusion.
Por la moderna Rusio estas specifa fenomeno de nostalgio al la soveta. Homoj, kiu estis junaj dum la soveta tempo, rememoras nur la bonan el sia juneco kaj egaliĝas ĝin kun problemoj de sia propra vivo. Kaj tial ili pensas ke la soveta tempo estis pli bona ol ĝi estis reale. Ĉar tial, kiel oni diras en Rusio, «kolbaso estis pli bonĝusta».
Tia nostalgio gvidas al ideo de restoro de Sovetunio. L’ideo estas populara inter stalinistoj kaj junaj komunistoj. Sed ĝi ne havas nenian fortan ŝtatsubtenon.
Do, ekzistas divido de pensoj pri la soveta estinto, pri kio diras bataloj pri memoriloj al K. Mannerheim en Peterburgo kaj al J. Stalin en Arĥangelsko. Kaj la divido diras ke la rusa socio ne estas unuiĝita en demando pri la soveta estinto.

Kio estas la opinio de vi, kiel historiisto, pri la Oktobra Revolucio kaj Lenin?

Hans J. Eysenck en sia libro «Psikologio de politiko» skribis: «Kiel civilano mi havas sian penson pri tia ĉi demando; kiel scienciisto mi devas nomiĝi ĝi malobjektiva kaj ne uzi ĝin». Tiel faras ankaŭ mi, kiam dirado estas pri l’Oktobra revolucio kaj pri Lenin. Miaj pensoj kiel scienciisto mi diris antaŭe, respondante al la 1-a kaj la 2-a demandoj, sed malfacileco de tia problemo faras necesita diri mian propran opinion. Persone por mi, eventoj de 1917 estis teruraj aktoj kiam parlameno perfidis interesojn de Rusio kaj la rusa popolo, la komenco de morto de la Rusa Ŝtato. Lenin, kiu estis gvidanto de l’oktobra puĉo, estas por mi teroristo, perfidulo kaj tirano, kiu ne devas havi tian nivelon de famo, kion li havas en nia lando kaj en la aliaj. Sed, tio estas nur mia propra opinio. Kiel historiisto, mi respondis vin antaŭe.

评论数 3 komentoj pri “Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio 俄罗斯人评价列宁和十月革命

  1. Andreas J. PENK

    Kiam mi estis leginta vian artikolon, mi memoris pri formulo el la plumo de d-ro Ivo Lapenna: »Por ke verko estu scienca ne sufiĉas nomi ĝin tia« (Lapenna: »Marksisma-Leninisma« Libro pri Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado aŭ Pseŭdoscienca Parti-politika Koncepto pri la Internacia Lingvo)

    Vi malbenas la partion RKB(b)/ KPSU(B), la tiel-nomatajn bolŝevikojn, la komunistan gvidanton Vladimir Iljiĉ ULJANOV nomita LENIN, Sovet-Ruslandon/ Sovetunion kaj aliajn. Ĉu sed vere sur scienca bazo?

    Vi plendas, ke la nuna Rusia socio ne estas unueca pri la Sovetia estinteco. Ĉu vi vere atendas, ke la socio trovos unuecan opinion pri tiu demando? Se jes, tiam vi ne pensas liberale, tiam vi pensas kiel Josif Besarionis dze ĜUGAŜVILI nomita STALIN: La tuta popolo havu komunan opinion. Verŝajne vi pravas, ke la veneno de la stalinismo ankoraŭ estas en la korpo de la Rusia popolo, almenaŭ iomete.

    Vi admiras evidente caron Nikolao la IIa pro la »konstitucio kaj parlamento«. Sed mi legis jenan: »Samtempe ordonis la caro Dumaon, la Rusian parlamenton, dissolvi. Sed je la 11a de Majo [1917] la deputitoj sub la gvidado de la parlamentestro Miĥail RODSJANKO rifuzis disiri. Tiu skandala okazaĵo formis la oficialan starton de la revolucio.« (Zuerst! Deutsches Nachrichtenmagazin (esp. Unue! Germana Novaĵĵurnalo), n-ro Marto 2017, p. 65)

    Ĉu vi vere opinias, ke caro Nikolao la IIa venkis la militon? Ĉu la Mondmiliton? Li gajnis eble kelkajn batalojn … ĉu sed la tutan militon? Caro Nikolao la IIa havis »nenian militan kvalifikon«, tiel en la artikolo pri li en la ĵurnalo Zuerst! Deutsches Nachrichtenmagazin.

    Verŝajne vi pravas, ke caro Nikolao la IIa kaj sia familio estis mortigitaj – kontraŭleĝe, sen verdikto. Sed kiom multe da Rusiaj homoj mortis dum la Mondmilito – kontraŭleĝe kaj sen verdiktoj? Kaj ankaŭ pro la caro. Ĉu ili malpli validis ol la caro kaj sia familio? Certe ke ne!

    Estis unue STALIN, kiu nomis sian antaŭulon LENIN geniulo, por ke parto de la gloro de LENIN ankaŭ brilu al sur li, STALIN.

    Miaj rimarkoj certe ne estas sciencaj. Mi studis nur pedagogion, mi ne estas historiisto 😉 Sed mi estas konvinkata, ke ĉi tiu temo estu malpli supraĵe traktata ol kiel en via polemiko. Ekzemple la demandon pri LENIN kaj siaj rilatoj al Germanujo. La demando estas pli ampleksa ol: Ĉu LENIN estis Germana spiono?

    Ne, kara samideano, via artikolo estas antaŭ ĉio kontraŭ-komunisma propagando. Malbona afero por studanto de la 4a jaro!

  2. Petro Desmet'

    Mi tute konsentas kun S-ro Penk. Plie: por esti serioze konsiderata oni nepre verku en zorgitaj lingvo kaj stilo. Kaj mi nepre ne estas komunisto! Ĉiu maltolerema reĝimo, mi pensas, estas malbonega!

  3. Andreas J. PENK

    Estimata Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov,

    leginte vian artikolon »Lenin kaj la Oktobra Revolucio en la moderna Rusio« mi rememoris pri kritika artikolo el la plumo de d-ro Ivo Lapenna pri marksisma-leninisma libro. Li estis skribinta: »Por ke verko estu scienca ne sufiĉas nomi ĝin tia«. Vi elstaras kelkfoje en via artikolo, ke vi estas sciencisto (historiisto), sed mi ne povas ekkoni, ke vi analizis la temon vere science.

    Lapenna skribis: »Por science pritrakti kiun ajn demandon antaŭ ĉio estas necesa akiri maksimuman scion pri la koncernaj faktoj kaj honeste prezenti ilin. Nur post tio povas sekvi analizoj kaj sintezoj, eltrovo de la leĝoj, kiuj regas la ekzamenatan fenomenon ĉu en la naturo, ĉu en la socio« (fonto: Horizonto, n-roj 2/80 k 3/80)

    Vi asertas, ke la Rusa ŝtato estis frakasita »ĉar Bolŝevikoj, kiuj ekhavis la potencon ekde la Novembro 1917 deklaris kreadon de nova ŝtato sur la ruinoj de la malnova«. Mi ne volas diskuti pri la demando, ĉu la malnova Rusa ŝtato estis vere frakasita, sed mi dubas – se jes – pro iu deklaro de Bolŝevikoj.

    Inter la Germanaj konservativuloj regis (regas?) la opinio, ke Germanujo ne devis kapitulaci pro militaj kaŭzoj, sed pro perfidoj fare de la socialdemokratoj en la propra hejmlando (germane Dolchstoßlegende). Sur-baze de tiu mito la Germanaj faŝistoj gajnis multajn voĉojn inter la Germanoj. Vi disvastigas en via artikolo Rusan version de tia mito: Rusujo venkadis militon, sed post perfido kaj trompo venis dekadenco.

    La Germana imperiestro kiel la Rusa caro, ambaŭ estis nekapablaj protekti la pacon, protekti siajn popolojn. Mi aŭdis kaj legis kelkfoje, ke ambaŭ provis eviti militon, sed fine ili akceptis la mensogojn(!) de siaj generaloj kaj obeis ties postulojn. Tuta malkapableco! Jes, dekadenco regis en Ruslando, sed antaŭ ĉio ĉirkaŭ la caro, ĉirkaŭ lia familio, inter la Rusa nobelaro – kiel ankaŭ en Germanujo. Mi dubas, ke la Rusaj kamparanoj, ke la orfoj kaj vidvinoj pro la milito deziris plue militi. Mi ne havas informojn koncerne Rusujon, sed mi konjektas, ke la Rusa popolo – almenaŭ post kelkaj jaroj da milito – sentis same kiel la Germana.

    Vi skribas pri bona vivo antaŭ 1917. Ĉu bona por kiu?

    Vi evidente pretervidas la fakton, ke Stalin lanĉis la kulton ĉirkaŭ Lenin, por ke li mem, Stalin, kiel kunbatalanto de Lenin povis kun-ĝui ties famon. Pri la krimoj fare de Stalin kaj la komunista partio verŝajne ni havas ĝenerale saman opinion.

    La temo, pri kio vi skribis, estas tre interesa. Nur la rezulto de via »scienca« analizo estas tre magra. Bedaŭrinde!

发表评论

电子邮件地址不会被公开。

阅读次数 1,129