爱之浪漫小史 — Malgranda amhistorieto

Kiam estis la kongreso en Usono anoncita, mi ankoraŭ estis feliĉa homo (= fraŭlo…. mi mokas! mi ne bedaŭras mian nefraŭlecon!!!!) kaj vivis kun maljuna (kvankam tamen pli juna ol mi nun!). Mia patro jam mortis. Mi diris al mia patrino, ankaŭ esperantistino, pri la kongreso, kaj ŝi diris: ni iru foje! Mi neniam estis en aviadilo, mi ĉiam revis pri viziti Usonon. Do ni decidis iri, sed mi diris al Panjo: Sed mi havas la strangan senton ke mi iros feliĉa (= fraŭlo) sed ke mi revenos malfeliĉa (= edzo). Ne gravas, ŝi respondis, mi eĉ estas kontenta se estus tiel.
En la kongreso estis relative granda nombro de japaninoj. Mi ofte estis, hazarde (?), en ilia apudeco. Dum la turisma tago, ĵaŭde, ni faris ekskurson al Monto Hood, kaj al Multnohma Falls. En la aŭtobuso la laŭtparolilo ne funkciis, kaj ni ne havis ĉiĉeronon kun laŭta voĉo. Mi protestis, iris antaŭen en la buso, kaj transprenis la ĉiĉeronan funkcion. Kiam ni alvenis ĉe la Monto Hood (belega monto, kun ĉiam blanka ĉapo, tute sola en ebena pejzaĝo; tre simila al la Fuji-san) mi diris: vi estos libera dum kvaronhoro, kaj zorgu ke mi ĝustatempe revenu, por ne maltrafi parton de la ekskurso. Post kvaronhoro ĉiu estis…. krom unu… iu japanino. Kiam ŝi revenis ni daŭrigis.
Tiam, post horeto, ni alvenis ĉe la multnomaj akvofaloj…. kaj mi diris: vi estos libera…. sed mi daŭrigis: kaj vi, knabino, ĉu vi komplenas espelanton? ĉu vi havas holoĝon? ĉu vi ne peldiĝis ĉifoje? … kaj, kompreneble la knabino iom ruĝiĝis (malrapide, ĉar japaninoj komencas ruĝiĝi ĉe la piedoj, do daŭras iom da tempo antaŭ ol la ruĝo atingas la vizaĝon…. kaj kiam ŝi elaŭtobuŝiĝis mi diris: cetere, ĉifoje vi ne havos okazon perdiĝi, ĉar mi iros promeni kun vi, kaj mi prenis ŝin ĉe la mamo (pardonu! tajperaro! mano, kompreneble!) kaj restis kelkajn minutojn kun ŝi.
Fakte…. mi poste daŭrigos rakonton, se vi deziras… ni vidis unu la alian dufoje kvin minutojn kaj tiam geedziĝis.
Aĥ, mi iom daŭrigu: En la fino de la jaro Kjoko skribis al mi: mi venos al Eŭropo por viziti vin. Mi respondis: se vi venas kun ideo edziniĝi, tiam ne venu, ĉar mi ne havas tiajn intencojn. Ŝi tamen venis: venis, vidis kaj venkis!

Post la vizito al la Ĉapo-monto (Monto Hood).

Post la ekskursa tago, dum tiu Portlanda kongreso (1972)… matene de vendredo renkontis min en la dektioma etaĝo de la Hilton-hotelo en Portlando, (ĉar tie okazis la kongreso, kaj tie loĝis kvazaŭ ĉiuj kongresanoj) iu japanino, kiu diris: malsupre atendas vin via amikino. Ŝi deziras adiaŭi, ĉar ŝi ankoraŭ hodiaŭ forveturos al Los Anĝeleso. Mi iris malsupren, kaj tie atendis Kjoko, kiu, kiel Japanoj kutimas, prenis el sia sako iun falditan pupeton por doni al mi kiel memorigaĵon. Mi ne estas Holandano, nek Skoto, sed tamen iom avara…. kaj mi havis nenion por doni al ŝi. Mi do petis: ĉu vi ne havas ie puran papereton? Ŝi denove el sama sako prenis iun belan poŝtkarton, kun blanka malantaŭo, kaj…. mi petis ŝian nomon (kiun mi ankoraŭ ne konis parkere) kaj metis la literojn unu sub la alia: Kjoko Hata …. kaj mi verkis poemeton (karamelecan) per tiuj komencliteroj, pri vojaĝi milojn da kilometroj por trovi unu la alian, eterne ne forgesi; belajn nigrajn okulojn kaj tiel plu….. kaj mi do donacis al ŝi la poemeton. Jes, poste ni komencis (ĉar jam dum la ekskurso ni interŝanĝis niajn adresojn, aŭ indikis adresojn, en la kongreslibro) korespondi pri Arta, Kulturo ktp… (ŝi ja estis profesoro en Universitato en Japanujo). En novembro ŝi skribis al mi ke ŝi venos al Eŭropo por viziti min. Ŝi venis, vidis, venkis… kaj fakte ni geedziĝis post dufoje kvinminuta renkontiĝo. Kompeneble ŝi devis reiri al Japanujo, por ĉesigi la laborlokon, kaj por vendi aŭ fordonaci ĉiujn siajn posedaĵojn.

Geedziĝa ceremonio.
Ni geedziĝis dum Eŭropa Esperanto Kongreso en Luksemburgo, kun 300 esperantistaj ĉeestantoj. Samtempe, sed fakte ni ne sciis tion, okazis iu parolado de Ivo Lapenna, Li estis kolerega, ĉar neniu (nu, kvar homoj) ĉeestis lian paroladon, kaj li ankaŭ neniam pardonis tion al mi. Estis tre interkontinenta geedziĝo, ĉar ŝi estas Azianino, mi Eŭropano, unu atestanto estis el Senegalio (Afriko) kaj dua estis Ralph Harry el Aŭstralio (li estis tiam Aŭstralia ambasadoro en nia lando). La meso estis eŭkumena, kun Jelly Koopmans, konata Nederlanda Protestanta pastorino, kiel predikantino, Itala esperanta monaĥo celebris, kaj la ĥoro de mia tiama ĉefo en Bruselo, kantis en Esperanto.

Familio Verda.
Nia familia lingvo, malgraŭ la fakto ke ni studis dekojn da lingvoj, do havas sufiĉe da komunaj lingvoj, ĉiam estis kaj estas Esperanto, do jam pli ol kvardekkvin jaroj. Ĝi fariĝis, tiel por Kjoko kiel por mi, nia penslingvo (se entute oni pensas lingve!). Ni havis krizajn jarojn iam, sed sukcesis venki la krizon… kaj ni deziras la samon al la tuta mondo, ekonomie kaj en ĉiuj kampoj de la homo vivo.

aŭtoro: Petro Desmet (Belgio)

返回世界语故事栏目

阅读次数 410