第19课 Paŝo Deknaŭa

高级世界语教程 第19课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKNAŬA

VORTARO

ABOMENI: malamegi.
AKORDO: sameco de opinioj inter pluraj personoj.
ANĜELO: ĉiela di-servanto.
BENKO: longforma sidilo.
BURĜONO: ŝvelaĵo sur vegetaĵo, el kiu formiĝas folioj aŭ floroj.
FIRMAMENTO: ĉiela arkaĵo.
IMPLIKI: malorde ĉirkaŭvolviĝi.
INDIGNI: senti koleron kaj malestimon.
KAJTO: fluganta infanludilo.
KRABO: manĝebla marestaĵo kun du pinĉilegoj.
KVADRATO: ortangulajo, kies kvar linioj estas samlongaj.
MILDA: malsevera.
OSTO: malmola substanco, kiu formas skeleton.
PAPERO: folio, sur kiu oni skribas.
PEKINO: la ĉefurbo de Ĉinujo.
PERSEKUTI: konstante turmenti.
PLUMBO: tre peza, griza metalo.
RIVALO: konkuranto.
SKELETO: interna malmolaĵo, bazo de la homo aŭ besto.
SKOLOPENDRO: multpieda ringforma krablanta insekto.
TABULO: plata longa peco da ligno.
TABURETO: sendorsa seĝeto.
TEGOLO: maldika plataĵo, per kiaj oni kovras tegmentojn.

LEGAĴO

KAJTO

Vintre en Pekino, kiam sur la tero ankoraŭ troviĝas restanta neĝo kaj grizaj, kalvaj arboskeletoj disetendas siajn branĉojn en la serena spaco, en malproksimo ŝvebas unu aŭ du kajtoj. Por mi tio estas io surpriza kaj malĝojiga.

La kajtsezono en mia naskiĝloko estas la dua monato de printempo. Aŭdante zumadon de vent-rado vi vidos kaplevante grizan kraboforman aŭ palbluan skolopendroforman kajton. Troviĝas ankaŭ solecaj tegolformaj kajtoj, kiuj ne havas vent-radon, ŝvebas malalte kaj aspektas kompatinde deprimitaj. En tiu tempo, sur la tero, salikoj kaj fruaj persikujoj burĝonas jam kaj kreas printempan mildon, en akordo kun la infanaj ornamaĵoj sur la firmamento. Kie mi estas nun? Ĉirkaŭe staras ankoraŭ la vintra rigoro, sed la delonge forpasinta printempo de la delonge adiaŭita naskiĝloko jam naĝas en la aero.

Laŭkutime mi ne ŝatis kajtludon, cetere, eĉ abomenis ĝin, ĉar mi konsideris ĝin ludo de sentaŭgaj knabaĉoj. Kontraŭe estis mia plej juna frato. Li estis tiam ĉirkaŭ dekjara, malsanema kaj osteca, tamen amis pasie la kajtludon. Li ne havis monon por aĉeti kajton kaj mi malpermesis al li tian ludon. Li nur rigardis la firmamenton stulte kun gapanta buŝeto. Iam tio daŭris tre longe. Jen li ekkriis kun surpriziĝo, ĉar en malproksimo iu kraboforma kajto subite falis surteren, jen li saltis pro ĝojo, ĉar la implikitaj fadenoj de du tegolformaj kajtoj solviĝis. Ĉiuj ĉi liaj agoj, laŭ mia opinio, estis ridindaĵoj malŝatindaj.

Iun tagon, mi ekrimarkis, ke mi malofte vidis lin, ŝajne, dum la lastaj tagoj, sed mi memoris, ke mi jam vidis lin en la malantaŭa ĝardeno kolekti velkajn bambuojn. Mi ekkomprenis kaj rapidis al malofte vizitita ĉambreto, kie diversaj objektoj estis entenataj. Mi puŝmalfermis la pordon kaj trovis lin efektive inter la amaso de polvokovritaj objektoj. Li sidis sur tabureto antaŭ granda kvadrata tabulsidilo. Li ekstaris konsternite kaj tremis pale. Sur la granda sidilo apogis sin skeleto de papiliforma kajto, sur kiu la papero ankoraŭ ne estis algluita. Sur benko kuŝis paro da vent-radoj, kiuj estis servontaj kiel okuloj. Li estis ĵus okupata alglui al ili ruĝajn paperpecojn, kaj la laboro estis finota. Mi kontentiĝis pro la malkovro de lia sekreto, ludo de sentaŭga knabaĉo, evitante mian atenton. Mi tuj etendis miajn manojn kaj rompis flugilon de la papilio, ĵetis la ventradojn sur la teron kaj detruis ilin per piedpremo. Li ne estis mia rivalo laŭ aĝo aŭ forto, kompreneble mi gajnis plenan venkon. Tiam mi elpaŝis fiere kaj lasis lin stari en malespero en la ĉambreto. Kiel li statis poste, mi ne sciis kaj eĉ ne atentis.

Tamen fine trafis min mia puno, tre longe post nia disiĝo, kiam mi fariĝis jam mezaĝulo. Je mia malfeliĉo, mi legis hazarde fremdlingvan libron traktantan pri infanoj kaj eksciis, ke ludo estas la plej justa ago de infanoj, kaj ludilo — ilia anĝelo; tiam tiu sceno de spirita persekutado en mia fruaĝo, kiu jam glitis el mia memoro dum la lastaj dudek jaroj, subite disvolviĝis antaŭ miaj okuloj kaj mia koro kvazaŭ fariĝis plumbo kaj subiĝis tre tre peze.

Ĝi ne falis nete kaj tial derompiĝis, sed ĉiam subiĝis kaj subiĝis kun pezego.

Mi konis ankaŭ rimedon por ripari mian pasintan eraron: donaci al li kajton, aprobi kaj kuraĝigi lin por la ludo aŭ ludi kune kun li. Ni krius, kurus, ridus — tamen tiam li jam delonge havis barbon kiel mi.

Ankaŭ alian rimedon mi konis por ripari mian pasintan eraron: peti de li pardonon kaj atendi lian respondon: “Mi tute ne koleras vin.” Tiam mia koro certe plifaciliĝus. Tiu estas efektive praktikebla rimedo. Foje ni renkontiĝis, kiam sur ambaŭ vizaĝoj jam gravuriĝis sulkoj de vivpeno kaj mia koro forte peziĝis. Iom post iom nia interparolado direktis sin al la pasintaĵoj de infanaĝo. Mi menciis tiun okazaĵon kaj kulpigis min pri mia knabaĝa sensencaĵo. “Sed mi tute ne koleras vin.”Mi kredis, ke li tiel diros kaj mi tuj ricevos la pardonon kaj mia koro de nun plifaciliĝos.

“Ĉu tiel okazis?” diris li mirigite kun rideto kvazaŭ aŭdante rakonton pri alia homo. Li memoris nenion.

Plena forgeso; nenia ofendiĝo: do el kie venus la pardono. Pardono sen ofendiĝo estas simple mensogo.

Kion mi povas esperi? Mia koro nur ĉiam pezas.

Nun la naskiĝloka printempo denove naĝas en fremdurba aero, ĝi rememorigas min pri delonge forpasinta infanaĝo, kaj samtempe kunportas nepalpeblan malĝojon. Mi preferas rifuĝi en rigoran vintron — sed, ĉirkaŭe estas ja vintro tute klare, ĝi montras al mi neordinaran rigoron kaj malvarmon.

Lu Sin
el la ĉina: S. J. Sű
(el “Sovaĝa Herbaro”)


EKZERCOJ

105. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. “Kalvaj arboskeletoj.” En tiu frazo estas duobla metaforigo. Klarigu ambaŭ.
2. (a) “Vi vidos kaplevante grizan kraboforman kajton”; (b) “Mi legis hazarde fremdlingvan libron.” En ambaŭ propozicioj la pozicio de la adverbo kaŭzas nenecesan ambiguecon. Klarigu la kaŭzon de tio, kaj reskribu ambaŭ propoziciojn senambigue.
3. “La kajtoj aspektas kompatinde deprimitaj.” En tiu propozicio troviĝas ekzemplo de personigo. Klarigu ĝin.
4. “Salikoj kaj persikujoj.” Kiom da aliaj arboj vi konas?
5. “Mi konsideris ĝin ludo de sentaŭgaj knabaĉoj.” Klarigu la nominativon de la vorto ludo.
6. Skribu la vortojn en la tria alineo de la legaĵo formitajn per sufiksoj, kaj analizu ilin.
7. “Sur la granda sidilo apogis sin skeleto de papiliforma kajto.” Kial estas necesa la vorto sin, kaj kion ĝi indikas?
8. “En la ĉambro diversaj objektoj estis entenataj” estas pasiva propozicio, kiu aktive fariĝus: “La ĉambro entenis diversajn objektojn.” Skribu aktive jenan pasivan propozicion: “Li estis ĵus okupata alglui al ili ruĝajn paperpecojn.”
9. “Mi tuj etendis miajn manojn kaj rompis flugilon de la papilio.” Kiel oni ŝanĝus la sencon de tiu propozicio, se oni enmetus la artikolon la antaŭ la vorto flugilo?
10. “Mi konis ankaŭ rimedon por ripari mian pasintan eraron: donaci al li kajton.” Klarigu la funkcion de la dupunkto (:) en tiu propozicio; per kiuj du vortoj oni povus esprimi la saman funkcion, kaj kio estas la akceptata mallongigo de tiuj vortoj?
11. “Mi kredis, ke li tiel diros.” Kial la tempo de dir- estas futura, kvankam la tuta rakonto jam antaŭlonge okazis?

106. Respondu al jenaj demandoj per kiom eble da adverboj:

Kiel li manĝis? (Rapide… avide…)
Kiam li laboras? (Hodiaŭ… ĉiutage…)
Kie li troviĝas? (Hejme… ekstere…)
Kiom li amas? (Multe… tutkore…)
Per kio li batalas? (Glave… pugne…)

107. Kiom da vortoj vi povas skribi rilatantaj al:

(a) astronomio; (b) religio; (c) infanludoj ?

108. Uzu korekte la subajn vortojn en propozicioj:

PRECIZIGI; AMASIGI; ARANĜIGI; BALANCIGI; BOLIGI; DRONIGI; FLUIGI; KREVIGI.

109. Rakontu krizan aŭ kortuŝan memoraĵon el via infanaĝo.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 3,085 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *