第18课 Paŝo Dekoka

高级世界语教程 第18课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKOKA

VORTARO

ALEO(ĉi tie) mallarĝa trapasejo.
ALUDI: nerekte paroli pri io.
AMBOSO: feraĵo, sur kiu oni batas metalon.
AVIZO: anonco, informo.
BALONO: kaucuka ludilo, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso.
BAZARO: vendejo.
BLAGO: ŝerca mensogo.
BOJI: hunde bleki.
BUDO: ligna butiketo.
CIRKO: rondforma spektaklejo.
DISPUTI: malpace diskuti.
EKSKLUZIVA: esceptanta ĉion alian.
EKZORCI: preĝe forpeli diablon.
ESKAPI: sukcese forkuri aŭ eviti.
FARSO: neserioza teatraĵeto.
FASKO: kunligita aro.
FAŬKO: besta buŝego.
FILANTROPO: bonfaremulo.
FORMATO: dimensio de libro (k.s.).
FUNEBRO: malĝoja sento pro ies morto.
GALIMATIO: sensencaĵo, konfuzaĵo.
GORĜO: interno de la kolo.
HISTERIO: konvulsia nerva malsano.
IDIOTO: homo malinteligenta.
INICIATNO: entreprenemo.
JUKI: kaŭzi malagrablan senton en la haŭto.
KALSONO: subpantaloneto.
KORNO: malmola kapelstaraĵo.
KRETENO: malspritegulo.
KRIĈI: alte kaj are krii.
KUNIKLO: malgranda rapidkura longorela besto.
KVAKI: bleki kiel ekz. rano.
LEONO: granda kateca rabobesto.
MAGIO: arto fari mirindaĵojn.
MANDATO: rajtigilo.
MARTELO: peza batilo.
MURMURI: aŭdigi malfortan obtuzan bruon.
NEGOCO: monprofita afero.
OFERTI: komerce proponi.
OPORTUNA: facile uzebla; bone adaptita por sia celo.
PAKI: pretigi ion por transportado.
PANIKO: subita ektimego.
PAPILIO: bela grandflugila insekto.
PIA: religie respektema.
PRUNTI: disponigi aŭ akcepti ion poste redonotan.
PSEŬDA: falsa, nur ŝajna.
PUFA: plenblovita; plenŝtopita.
PUNDO: brita monunuo.
REDUKTI: dimensie malgrandiĝi.
REMBURI: pufigi, enŝtopante ion.
RITO: religia ceremonio.
SARKASMO: akra moko.
SKLAVO: homo senkondice je dispono de iu mastro.
SPONGO: malpeza truplena materio, uzata por viŝi aŭ sorbi.
STANDO: montrejo en ekspozicio.
SVENI: perdi momente la konscion.
ŜARĜI: meti pezan objekton sur ion.
ŜRUMPI: malŝveli, malkreski.
ŜTOPI: tute pleniĝi.
ŜULDI: devi laŭleĝe pagi iun sumon.
TUSI: spasme elpuŝi aeron el la pulmoj.
URTIKO: vegetaĵo, kies folioj estas kovritaj de pikiletoj.
VAMPIRO: sangosuĉa fabela monstro.
VARO: komercaĵo.
VIANDO: karno uzata por nutrado.
VOLVI: ĉirkaŭmeti ion flekseblan ĉirkaŭ alian objekton.
(GELT): neesperanta vorto, slange uzita = mono.
(ZO’O): slanga mallongigo = best ĝardeno.

LEGAĴO

PLEJ BONE RIDAS KIU LASTE RIDAS

Dum la manĝohoro la bazaruloj kutime kolektiĝis en la foira restoracio kaj senĉese babiladis. La temo estis preskaŭ ekskluzive pri ilia negoco. La negoco kaj foiroj kaj ĉio rilata estis la ĉiama temo. Oni pensus, ke for de la laboro, kiu konsistas plejparte el uzo de la voĉo, bazaruloj emus ripozi per silento, sed tute male. Ju pli ili parolas, des pli ili emas paroli, eĉ kiam ili estas raŭkaj.

Ĉe la manĝotablo oni demandis al mi, ĉu mi konas Benzo’n. “Jes,” mi respondis. “Mi konas lin, sed nur supraĵe.”

“Ho,” respondis la bazarulo, “li estis en vera kaĉo antaŭ nelonge. Neniam mi vdis viron pli turmentatan ol li. Tiu kompatinda bovo preskaŭ freneziĝis! Strange, ke vi ne aŭdis pri li.”

“Sed kio okazis al li?”

“Kio okazis? Ĉiuj ridis pri li. Jen kio okazis.”

La bazarulo ĉirkaŭrigardis esprimplene, tusetis kaj komencis rakonti. (Mi poste konfirmiĝis, ke la rakonto, kiun la bazarulo rakontis, estas ja baze vera; sed ĝis kia grado li ornamis ĝin per elpensitaj detaloj, mi ne scias. Mi citas lian rakonton komplete, kiel li diris ĝin, kun la troigoj.)

— Vi ĉiuj konas tiun pseŭdan lertulon, ĉu ne? Do la kaĉo startis tre simple. Kiam Benzo sklavumis ĉe cirka budo, li pruntis iom da pundoj al ulo, kiu laboris en la sama cirko. Tiu cirkisto promesis tuj redoni la pruntaĵon; sed tempo pasis, kaj la cirkisto ĉiam elpensis novajn turnojn por eviti la repagon. Tiu ludo daŭris, kaj Benzo pli kaj pli malpacienciĝis. La afero tedis lin, ne sole ĉar li ne emis roli kiel filantropo, sed ankaŭ ĉar aliaj vidos, kiel facile trompebla li estas. Komprenu, ke nenio pli frakasas la memestimon de trompisto, ol esti mem trompata antaŭ atestantoj. Fine Benzo komencis forte minaci la ŝuldanton. La ŝuldanto multe protestis kaj fine konvinkis Benzon, ke li ja volas repagi, sed ke li vere ne havas la gelt’on. Sed Benzo persistis kaj diris ke, se li ne povas repagi per mono, do li nepre devas repagi per io egalvalora. Post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: “La sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido. Ĝi valoras multe pli ol la ŝuldata sumaĉo, sed por enkapigi al vi, ke mi ja estas honesta, kaj por ŝtopi vian kvakantan faŭkon, mi faras tiun oferton.”

“Je la turmentita Kristo,” eksplodis Benzo. “Kion mi faru per leonido? Kia brila ideo! — vera geniaĵo! Kial ne oferti elefanton? Jen ideo: ofertu elefanton, faskon da elefantoj, mi ja amegas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj, milojn da ili, — efektive mi aĉetis dudekon da ili ĉi-matene antaŭ la matenmanĝo!” peze sarkasmis Benzo.

“Do, sarkasmu, sarkasmu, idioto! Ĉu vi demandas kion fari per valora leonido? Vi, kies metio estas vendi! For de mia vido, mi perdas paciencon pri vi. Jen vi aperas en ĝusta lumo! Vi, kiu fanfaronas ĝisnaŭze, ke vi povas vendi kion ajn! Kaj ni awskultis, dum vi pufigis vin per memlaŭdoj; sed nun, kiam mi ofertas al vi trezoran varon, vi ekŝrumpas kiel pikita baloneto! La leonido valoras pli ol duoble la ŝuldon, eĉ kretena vendisto scias tion. Ĉu tiu fakto ankoraŭ ne enpenetris la spongon en via kapo? Kion vi pensas? Ĉu vi pensas, ke oni povas aĉeti leonidojn tiel facile kiel kuniklojn? Leonoj ne petolas sur la kampoj ĉi tie, sciu. Oni ne kaptas ilin per papilia reto. Se vi estas tro stulta por akcepti la leonidon, nu, mi estas kontenta, ĉar mi certe ne volas fordoni ĝin. Sed ne plu ĝenu min. La afero finiĝu tiel. Neniu povos diri, ke mi ne faris malavaregan oferton.”

Tiel daŭris la reciprokaj insultoj, kaj post multe da argumentoj Benzo akceptis la leonidon. Tuj li klopodis vendi ĝin, sed ne sukcesis. Diablo! tion li ne atendis. La leonido embarasis lin, ĉar estis tre maloportune kuntreni ĝin ĉie. Li forlasis la cirkolaboron kaj reiris al foiroj: sed ĝenaj malfacilaĵoj komenciĝis, kiam li provis enloĝiĝi. Li konstatis, ke dommastrinoj tute ne ŝatas havi leonidon en la ĉambroj. —

La rakontanto rigardis al ni ĉiuj kaj iom tro serioze ripetis:

“Jes, amikoj. Kredu-ne-kredu, sed dommastrinoj — cetere tute normalaj homoj — havas tiun strangan kapricon, tiun nekompreneblan mankon, ke ili ne ŝatas havi leonidojn en la ĉambroj.”

La rakontanto ekbruligis cigaredon kaj daŭrigis:

— Post multaj ĝenaj provoj Benzo komencis ruzi por akceptiĝi en loĝejon. Li lasis la leonidon provizore ĉe iu, luprenis ĉambron, kaj post la mallumiĝo enportis la leonidon. Ĉiutage li devis ŝteliri, por aĉeti viandon por la besto, kaj reveni mistere kun volvaĵo sub la brako. Sed tiu damnita leonido manĝis senfine. Benzo pli kaj pli zorgumis. La kosto de la viando iĝis peza ŝarĝo. Kiam la dommastrino volis enveni por ordigi la ĉambron, ŝi trovis ke la pordo estas ŝlosita kontraŭ ŝi kaj ŝi komencis esti suspektema. La enporto de la misteraj pakaĵoj pliigis ŝian suspekton. Ŝi imagis ke io terure stranga okazas en la ĉambro, kaj kvereloj rezultiĝis, dum kiuj si faris amarajn aludojn al magiaj ritoj kaj nigra sorĉo, sed Benzo ne cedis eniron al ŝi. Fine li ricevis de ŝi forlas-avizon kaj li devis atendi oportunan momenton por ŝtele eliri kun sia leonido.

Denove li serĉis ĉambron kaj denove li devis ruzi. En la nova loĝejo la farso rekomenciĝis. La leonido ŝajne volis ĉiam gluti, kaj se Benzo ne prethavis sufiĉe da viando, ĝi komencis muĝi; do, por senbruigi ĝin, li estis devigata plenŝtopi ĝin per manĝaĵo. Kaj la laboro, kaj la prizorgo de la besto, kaj la ĝeno, kaj la senmoneco: ĉio kune reduktis Benzon al kompatinda stato. La leonido pli kaj pli grasiĝis, dum Benzo pli kaj pli maldikiĝis. Dumtempe la besto kreskis kaj komencis agi iom minace, kaj samritme kun la kresko de la besto kreskis la premzorgo de Benzo. Unu vesperon li revenis en la ĉambron kaj trovis la leonon sur la lito; sed kiam li provis malsuprenigi ĝin ĝi murmuris terurige, do Benzo devis dormi sur la planko. Ni kunlaborantoj de Benzo multe ŝercopikis lin pri la okazaĵo, kaj li furioziĝis. Ĉiuj ridis pri li kaj diris, ke li estas pli sovaĝa ol la besto. La kompatinda Benzo fariĝis malbonhumora, malgrasa kaj diboĉaspekta pro nesufiĉa dormo, dum oni povis imagi glatan, grasrondan leonon trankvile ripozantan sur la lito kun rideto, kiu streĉiĝis de orelo al orelo. Benzo savaĝe bojis kontraŭ niaj ŝercopikoj, kaj mankis nur tempo, por ke la homo bestiĝu kaj la besto homiĝu. Kompato komencis tuŝi nin, ĉar li ja estis en terura stato; sed niaj bonintencaj konsiloj nur pli kolerigis lin, ĉar li taksis ilin kiel blagojn. Li nun perdis ĉian iniciativon kaj ne povis pensi kion fari.

Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la ĉambro la dommastrino havigis al si kroman ŝlosilon kaj malŝlosis lian ĉambropordon. Ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron, atendante vidi mi-nescias-kion. Kio ajn estis ŝia atendo, ŝi certe ne estis preta ricevi tian ŝokon. Ŝi ŝovis la kapon en la ĉambron, kaj ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto. La leono subite antaŭenmoviĝis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj reŝlosis ĝin. Ŝi staris frostigita dum momento kaj, post konsciiĝo, eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laŭ la koridoro ĝis duonvoje, kie ŝi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la ĉambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:

“Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!”

“Sed kio estas, kio estas?” voĉoj demandis al ŝi.

“En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj… pli ol unu futon longaj! Ĝi saltegis al mi, ĝi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas ĉiuspecaj monstroj tie!”

“Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!” diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj. Iu vokis policanojn.

“Nu,” diris unu el la policanoj, “regu vin kaj diru al ni, pri kio temas.”

“En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva?”

“Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin,” diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. “Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?” Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria. “Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!”

“Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!”

“Donu al ni la ŝlosilon!” diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.

“Jen, jen,” kriis la dommastrino. “Ĉu mi ne diris?”

La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: “Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉmandato.”

Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj de tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:

“Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?”

“En la foiro, ĉe stando 13. Lia nomo estas Samuel Rogers.” La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.

Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, pasante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.

Ni kuris al li. “Kio okazis?” ni demandis.

“Aranĝite, knaboj!” diris Benzo. “Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tusis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili 1oĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de l’ paco; mi kontraŭatakis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, do mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso — ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo’o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!”

Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo! —

Cezaro Rossetti
(el “Kredu Min, Sinjorino!”)


EKZERCOJ

99. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. “Li estis en vera kaĉo.” Kiarigu tiun metaforon.
2. “Sklavumis.” Klarigu kiel la sufikso -UM ŝanĝas (plivastigas) la sencon de la vorto, kaj kial ĝi estas pli pitoreska ol ekzemple “laboris”.
3. “Iom da pundoj”: kial tiu frazo estas pli trafa ol simple “kelkajn pundojn”?
4. “Ŝtopi vian kvakantan faŭkon.” Esprimu tion, unue ĝentile, poste per similaj malĝentilaj frazoj.
5. “Vi ekŝrumpas kiel pikita baloneto.” Elpensu simile trafajn komparojn, kompletigante la subajn propoziciojn:

Li gapis stulte kiel …
Ŝi grumblis kiel …
Li estis aplomba kiel …
Ŝi lamentis kiel …
Ĝi staris rekta kiel …

6. “Zorgumis.” Kian impreson ĉi tie liveras la sufikso -UM?
7. “Senbruigi”:kiom da sinonimaj vortoj kaj esprimoj vi povas listigi?
8. “La dommastrino tujtuj fermtiris la pordon.” Ripetado de la radiko tuj emfazas ĝin. Ĉu vi konas aliajn tiajn duoblajojn?
9. “Kriĉi kiel lokomotiva fajfilo.” Elpensu simile trafajn sonkomparojn: muĝi kiel …; murmuri kiel …; knari kiel …; kraki kiel …; boji kiel …; pepi kiel …; bleki kiel …; zumi kiel …; ĝemi kiel …
10. “Mi bone remburis la prezon.” Klarigu tiun metaforon.
11. Lernu la uzitajn proverbojn kaj idiotismajn esprimojn, nome:

Tio tuŝis min kiel akvo anseron.
Ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon.
Esti inter martelo kaj amboso.
Danceti kiel kato sur fornoplato.
En mia cerbo ne kreskas herbo.
Kiu min tuŝas, min sentas.
Mensogi kiel funebra parolo.

100. Uzu korekte en propozicioj jenajn prepoziciajn frazojn:

NAJBARE DE; NOME DE; NORDE DE; OKAZE DE; PROKSIME DE; MALPROKSIME DE; REZERVE DE; REZULTE DE; SEKVE DE; TRANSE DE.

101. En la “Ekzercaro”, Zamenhof citis 52 senchavajn vortojn formitajn el la radiko SAN per aldono de sufiksoj kaj vortfinaĵoj. Al la listo li aldonis “k.t.p.” Kiom da vortoj vi povas per sufksoj kaj vortfinaĵoj formi el jenaj radikoj: KURAĜ; BRU; SALT?

102. Kiom da senchavaj vortoj vi povas formi, uzante neniun radikon sed nur sufiksojn kaj vortfinaĵojn?

103. SIMPLIGITA ANATOMIO, Sub tiu titolo la konata ŝerculo Raymond Schwartz sprite proponis (en “La Ĝoja Podio”) sinonimojn por diversaj korpopartoj. Sekvas kelkaj el ili; pri kiuj korpopartoj temas?:

kapfadenoj; vidiloj; flarilo, aŭ mukfonto; manĝotru-rando; kiskusenoj; kapfolioj, ad audiloj; maĉiloj; ir-stangoj; sidkarno; digestujo.

104. Traduku la antaŭlastan alineon de la legaĵo en vian nacian lingvon.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 72 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.