第16课 Paŝo Deksesa

高级世界语教程 第16课

Paŝoj al plena posedo

PAŜO DEKSESA

VORTARO

ADMINISTRI: prizorgi la funkciadon de grava organizo.
AFLIKTI: suferigi.
BAMBUO: granda arbeca kano.
BARKO: ŝipeto.
BELETRO: belliteraturo.
BONZO: budaisma pastro.
BRANĈO: brako de arbo.
BROKATO: teksaĵo ornamita per oraj aŭ arĝentaj fadenoj.
BUBALO: speco de granda bovo.
CIKONIO: granda longkrura birdo.
DESTINI: antaŭfiksi la celon de io.
DIAFANA: tralumebla sed netravidebla.
DISTRIKTO: administra regiono.
EKSTAZO: anima plezurego.
FEO: supernatura fabela estaĵo.
FENIKSO: fabela birdo kiu renaskiĝas el propra cindro.
FLEKSI: kurbigi.
FLOSI: resti sur akvo.
FLUTO: tubeta muzikilo.
FOLIO: maldika verdaĵero; maldika paperpeco k.s.
FONTANO: akvoŝprucigilo.
FREKVENTI: ofte vizitadi.
GEMO: valorŝtono.
GITARO: seskorda muzikilo.
GRACIA: facilmova, belproporcia.
GROTO: artefarita kaverno.
HIRUNDO: speco de migrantabirdo.
HONORI: trakti respekteme.
ĤORO: kantistaro.
JADO: verdkolora mineralo.
KALENDARO: tabelo montranta la datojn.
KATENO: ligĉeno por malliberuloj.
KOMPENSI: repagi egalvalore.
KONSOLI: mildigi ies ĉagrenon.
KONSUMI: malrapide neniigi.
KORIDORO: endoma trairejo.
KOSTUMO: maniero sin vesti.
KRISTALO: tre pura senkolora vitro.
MAJESTA: imponaspekta.
MANDARENO: altranga ĉina ŝtatoficisto.
MUSKO: mola kreskaĵo sur rokoj kaj arboj.
NOBELO: altranga persono.
ORKESTRO: muzikistaro.
PAGODO: templo de aziaj dioj.
PAJLO: seka grentrunketo.
PARFUMO: agrabla odoro.
PENTRI: kolore desegni.
PEONIO: speco de floro.
PERSIKO: bongusta frukto.
PILGRIMI: vojaĝi al sankta loko.
PROKRASTI: lasi ĝis pli malfrue.
RAVI: ĉarmegi, admirigi.
REMI: movi upon per specialaj lignaj iloj.
RIZO: nutrograjno kulturata en Azio.
SALIKO: eleganta apudakva arbo.
SANTALO: arbo kun bonodora ligno.
SERPENTO: senpieda rampanta besto.
SIGELO: stampilo.
STALAGMITO: vertikale staranta rokpintaĵo en kaverno.
STALAKTITO: pendanta rokpintaĵo en kaverno.
TAPETO: murornamaĵo.
TRONO: seĝo de reĝo.
TUNIKO: speco de ĝisgenua ĉemizo.
VEO: laments krio.
VJETNAMIO: lando en sudorienta Azio.

LEGAĴO

UNU JARON EN LA FEINLANDO

Iufoje, estis en Centra Vjetnamio juna beletristo konata sub la nomo Tu Thuk. Distriktestro, li tamen preferis naturon, ol mandarenajn taskojn. Li ofte vojaĝadis tra sia pentrinda naskiĝlando, kies plej malproksimajn fontanojn kaj plej malgrandajn vojstrekojn li tute bone konis.

En lia distrikto ekzistis malnova pagodo kun belega florĝardeno. Ĉiujare, je la dua monato de la lunkalendaro tie okazis granda florfesto. La pilgrimantoj plej ŝatis mirindan peonion, kies brileruĝaj floroj eligis ebriigan parfumon.

Iun printempan matenon, ĉarma fraŭlino vizitis la faman lokon. Ŝi venis sola kaj, laŭŝajne, el tre malproksime. En sia admiro, ŝi fleksis florantan branĉon de la multvalora arbeto kaj ĝin rompis. La bonzoj postulis kompenson, je kio ŝi estis nekapabla. Vesperiĝis, kiam preterpasis Tu Thuk. Li demetis sian brokatan tunikon interŝanĝe de ŝia libereco.

La juna mandareno estis tre amata de siaj administratoj precipe de tiu tago. Sed, li volis ĉiupreze sin liberigi de la katenoj de la honoraĵoj kaj profitoj. Iam, konsumita de sia ĉiama sopiro al senlima spaco, li rifuzis sian mandarenan sigelon kaj forvojaĝis.

Li promenis en la malmulte frekventitaj lokoj, akompanate de knabo, kiu kunportis brandujon kaj gitaron. Li haltadis aŭ ĉe arbarrando, aŭ sur riverbordo, aŭ en bela groto, trinkante brandon, ludante muzikon, verkante poemojn…

Iun matenon, lia barko estis glitanta sur la glata spegulo de 1′ Orienta Maro, kiam li ekvidis de la horizonto kvinkoloran nubon ŝvebantan super monto, kiu ŝajnis tute vapora. Akcelante siajn remilojn, li sin direktis tien. Li ŝnurfiksis sian barkon malsupre de la roko kaj surgrimpis la deklivon.

Li longe ekstazis antaŭ granda groto, kies stalagmitoj kaj stalaktitoj movbrilis, kiel multe da kristalaj lampoj. Sed, apenaŭ li faris kelkajn paŝojn internen, jam la enirejo sin fermis kaj tuj lin ĉirkaŭis la plej kompleta mallumo. Timoplena, li tamen daŭrigis blindpalpe sian antaŭeniron. La grotovandoj estis muskokovritaj. La vojo estis longa kaj zigzaga. Fine, ekvidis malproksime malklaran lumeton, kiu kreskis kun lia espero.

Tu Thuk eliris en vastegan ĝardenon de florantaj persikarboj. La aero estis diafana kaj parfumita kaj milda suno verŝis sian lumon. Birdoj, kiujn li neniam estis vidinta ĥore prikantis lian alvenon. Du blujakaj servantinoj, kiuj ŝajne atendis lin delonge interflustris: “Jen li venas, la juna edziĝonto!”

Al li fariĝis, kvazaŭ li estus revanta. Antaŭ liaj okuloj brilis la rubenaj tegmentoj kaj la jadaj muroj de lukse belaj palacoj. La du fraŭlinoj flugkuris en la ĉefan konstruaĵon por anonci lian alvenon. Post momento, ambaŭ reaperis, sin salute klinante antaŭ li: “Lia Nobela Moŝto estas petata eniri!”

Li sekvis ilin tra longaj koridoroj el gemo, oro kaj arĝento, antaŭ ol atingi ĉambregon tapetitan per brokato kaj superverŝitan per blueta lumo. Sur sia trono el blanka santalligno, lin estis atendanta majesta kaj bela reĝino tute blanke vestita. Montrante al li blankan santallignan brakseĝon, ŝi demandis:

“Juna beletristo, ĉu vi scias, kie vi estas? Ĉu vi memoras pri iu antaŭdestinita renkontiĝo?”

Tu Thuk timeme skuetis sian kapon:

“Kiel ŝatanto de verdaj montoj kaj bluaj akvaroj, mi vagadis tra multe da ravaj pejzaĝoj. Sed, mi neniam havis la feliĉon tien ĉi alveni. Estus malrespekte peti vian klarigon, sed mi ankoraŭ ne scias, kie mi troviĝas.”

La reĝino ridetis:

“Kiel vi povus scii? Jen vi estas en la sesa el la tridek ses grotoj de la Monto Fi Laj. Naskiĝinte el la akvaro, nia monto flosas sur la maro, aperas kaj malaperas laŭ la ventoj kaj la pluvoj. Via bonkoreco kaj via nobleco estas ĉiekonataj. Tial vi estas invitata en nian landon, kiun ĝis nun vidis neniu ordinara mortulo.”

Ŝi sin turnis al siaj servantinoj. Tiuj ĉi komprenis la senparolan ordonon kaj fortiriĝis. Post momenta silento, eniris malreale bela fraŭlino. Tu Thuk tuj rekonis en ŝi tiun, kiu estis rompinta la florbranĉon. En sia kostumo el blanka vualo,ŝi aspektis milfoje pli gracie, ol dum la unua renkontiĝo.

“Mia filino nomiĝas Ĉiela Parfumo, — diris la reĝino al la beletristo. Dum ŝia vojaĝo sur la tera mondo sin trafis malfeliĉo. Vi jam malavaris al ŝi bonfaron, kiun mi ne forgesas. Tial, mi permesas al ŝi kunligi sian vivon kun la via por estingi tiun dankŝuldon.”

Tu Thuk, en sia granda emocio, ne sciis, kion respondi. Ĉio estis pretigita por la edziĝfesto, kiun ĉeestis ĉiuj feinoj de la tridek ses grotoj de la Monto Fi Laj. Ludis feina orkestro. Oni dancis, oni kantis, oni ebriiĝis pro la feina persikbrando.

** ** **

La tempo forpasis, kiel traflugo de la hirundoj. Jam la juna beletristo vivis unu jaron en feliĉo kaj revo. Iun matenon, blanka velo aperis sur malproksimaj ondoj kaj vekis en lia koro la sentojn pri lia tera naskiĝlando. Je la unua fojo, senlima malpleneco ekkaptis lin. Ŝajnis, ke al li mankis samtempe tro multe da aĵoj: lia patra pajlodometo sub bambutufo, la vastaj verdaj rizkampoj, kiuj lacigas la flugon de la cikonioj, la etaj bubalgardistoj ludantaj bambuflutojn sur la dorso de siaj bestoj, kiam vespere ili revenas sian vilaĝon. Tiun nokton, li ne povis fermi siajn okulojn kaj atente aŭskultis la bruon de 1′ ondoj, kiuj venis por estingiĝi ĉe liaj piedoj.

Lia malĝojo kreskis tagon post tago kaj fariĝis nekonsolebla. Fine, li konfidis al sia feina edzino:

“Mia Ĉiela Parfumo, ni jam gustumis unu jaron la dolĉecon de la geedza vivo. Mi estas tute feliĉa, sed mia koro estas tute konsumita de hejmveo. Lasu min rehejmiĝi ian tempon por revidi miajn familianojn; poste mi senprokraste revenos apud vi kaj ni kune vivos en nia eterna amo.”

La feino restis tute enpensiga. Ĉe la insisto de sia edzo, ŝi turnis la kapon por kaŝi larmoguton kaj diris al li tra korŝira ekĝemo:

“Mi neniel kuraĝus kontraŭstari al viaj intencoj. Sed, la surtera mondo estas malvasta kaj la surtera vivo, mallonga. Mi timas, ke vi retrovus nek la ombron de 1′ salikoj, nek la bonodoron de 1′ floroj de la pasintjara ĝarden..”

Ŝi konfesis siajn sentimentojn al sia patrino, kiu trankvile respondis:

“Mi tute ne pensis, ke la ‘polvomondo’ tiel pezas ankoraŭ sur lia koro.”

La disiĝo estis aflikta. Ĉiela Parfumo longe ploris. Ŝi pasigis al sia edzo leteron skribitan sur silks folio kaj petis lin malfermi ĝin, nur kiam li estos hejmen reveninta.

Tu Thuk forveturis sur ĉaro el blanka nubo. En palpebruma daŭro li estis jam surteriĝinta.

Li klopode rekonis sian naskiĝvilaĝon. Ĉio estis ŝanĝiĝinta, kaj la pejzaĝo kaj la domaro kaj la loĝantaro. Sole restis samaj la verda flanko de la montaro kaj la arĝenta rivereto, kiu serpentumis ĉe ĝia malsupro. Li sin parole turnis al respektinda blankbarba maljunulo. Aŭdante la nomon “Tu Thuk”, tiu ĉi kuntiris siajn brovojn, kvazaŭ serĉante ion en sia memoro:

“Kiam mi estis ankoraŭ eta knabo, — li diris, — mi aŭdis malklare pri mia praonklo, kiu havis la saman nomon, kiel vi. Li iam foriris en la montaron kaj ne plu revenis. Tio okazis antaŭ proksimume unu jarcento…”

La beletristo sentis sin pli sola, ol iam. Li volis denove engrimpi la nuban ĉaron, sed ĝi estis aliiĝinta en fenikson, kaj la ĉiela birdo jam malaperis ĉe la horizonto.

Tu Thuk malfermis la leteron. Estis adiaŭa poemeto:

“Meze de 1′ nuboj naskiĝis amo de fenikso

“De l’ pasintjara unueco estas la fino

“Ne plu serĉu sur la maro la paŝosignojn de la feinoj.

“Pri estonta renkontiĝo estas nenia espero!”

Korpremita, Tu Thuk dankis sian maljunan pranepon kaj foriris en la montaron.

Vu Kan
(el “Vjetnamio Antaŭenmarŝas”)


EKZERCOJ

87. Leginte la supran fabelon, respondu jenajn demandojn:

1. Kio speciale altiris pilgrimantojn al tiu pagodo?
2. Kiu malfeliĉo trafis la ĉarman fraŭlinon, kaj kiel ŝi estis eltirita el la malfacila situacio?
3. Kion faris Tu Thuk, rezigninte pri siaj mandarenaj respondecoj?
4. Kio okazis, kiam Tu Thuk eniris la grandan groton?
5. Kien li alvenis, kaj kiu renkontis lin tie?
6. Priskribu la reginon, antaŭ kiun oni kondukis la junulon.
7. Kion donis al Tu Thuk la reĝino, kaj kial?
8. Kiom longe la junulo restis en la feinlando?
9. Kial li deziris foriri?
10. Kial lia edzino estis tiel malĝojega, kaj kion ne sciis Tu Thuk?

88. Uzu korekte en propozicioj jenajn prepoziciajn frazojn:

RILATE AL; SPITE AL; VIDALVIDE AL; INKLUZIVE DE; INTERNE DE; KAŬZE DE; KOMENCE DE; NIVELE KUN; PARALELE KUN; PROPORCIE KUN.

89. DE ANTAŬ; DE INTER; EL ANTAŬ; EL TRANS; ĜIS EN; ĜIS SUPER; ĜIS POST; EL SUB.

Per unu el la supraj paroj da prepozicioj plenigu la mankon en ĉiu el jenaj propozicioj:

1. Ne kredu tion, kion vi aŭdis; ĝi estas nur bela rakonto ________ la monto.
2. Ni estas malnovaj amikoj; mi konas lin __________ la milito.
3. Ni troviĝas __________ la kapo en malfacilaĵoj.
4. Li prenis __________ la servotablo specialan botelon por liaj amikoj rezervatan.
5. Se vi decidos iri, ni ne revidos nin ___________ pli ol unu jaro.
6. Kiam mi demandis, kio okazas, anonima respondo aŭdiĝis _________ la amaso.
7. Subita rememoro venis al mi __________ mia edziĝo.
8. _____________ nia epoko la homoj ankoraŭ kredis neebla vojaĝon al la luno.

90. Kiel nomiĝas:

1. homo, kiu defendas viajn interesojn en juĝejo?
2. insekto vivanta en societo, kiu konstruas domojn, paŝtas “bovinojn” kaj havas armeojn?
3. homo servanta en restoracio?
4. tabelo de objektoj ordigitaj laŭ difinita ordo?
5. marborda alta krutaĵo?
6. facetita diamanto?
7. ĉiu el la du moveblaj membranoj, kiuj proksimiĝante kovras la okulglobon?
8. substanco uzata kiel saniga rimedo?
9. speciala signo metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin?
10. papera saketo, en kiun oni metas leteron por ĝin enpoŝtigi?

91. Kiu vorto priskribas:

1. voĉon, kiu pro malvarmumo aŭ trouzado iĝis malklara kaj obtuza?
2. ion, kiu ripetiĝas kun ĉiam sama interspaco?
3. ion, kio estas detale kaj severe difinita?
4. menson, kiu preferas senton kaj fantazion al intelekto kaj racio?
5. manieron senpaciencan kaj facile inciteblan?
6. poemon malpezan, supraĵan, malprofundan?
7. agon, kiu montriĝis senutila?
8. ion, kio estas sola en sia speco?
9. ondaron, kiu etas blankkapa?
10. diskuton tro teorian kaj nekonkretan?

92. Kvankam “Unu jaron en la feinlando” estas vjetnamia, tamen simila fabelo estas konata en multaj landoj kaj lingvoj. Rakontu alian fabelon el vialanda kulturo.

Enhavo Antaŭklarigo 01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30  SOLVOJ POR PAŜI PLUEN

阅读次数 59 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝtadreso ne estos publikigita.