Paŝo al Plena Posedo de Esperanto

高级世界语教程  Paŝo al Plena Posedo de Esperanto

Paŝoj al plena posedo estis legolibro kun ekzercoj kaj antaŭparolo (nomata “Antaŭklarigo” en la libro) verkitaj de William Auld kaj publikigita de Heroldo de Esperanto en 1968 (ISBN 84-499-4305-1).

La libro enhavas 30 legaĵojn sekvatajn de ekzercoj, plejparte demandoj pri la legaĵo sed ankaŭ pri gramatikaj punktoj. Vortoj estas klarigitaj per difinoj antaŭ la legaĵo. Laŭ la antaŭparolo, 1.682 vortoj estas tiel difinitaj, kaj S-ro AULD supozis ke la lernanto jam posedas facilecon kun 700 bazaj radikoj (tiuj en Esperanto—A New Approach). La legaĵoj estas noveloj, poemoj, kaj eseoj kaj “… estas aranĝitaj progresige…” laŭ malfacileco. Sume, estas 180 ekzercoj kun solvoj por 7.

La libro estis plurfoje reeldonita, aktuale haveblas du diversaj eldonoj en la katalogo de UEA.

el Vikipedio, la Libera enciklopedio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Paŝoj_al_plena_posedo

阅读次数 2,356

发表评论

电子邮件地址不会被公开。