世界语读写听说实践 第四课

《世界语简明基础教程》进级学习配套教材

第四课

一、幽默

Afriko

─ Paĉjo, en la lernejo mi ne povis respondi al la demando, kie estas Afriko. Ĉu vi scias?
─ Mi ne, sed bonvolu demandi vian panjon.
─ Panjo, kie estas Afriko?
─ Laŭ mi ĝi estas tute proksime, ĉar en nia fabriko laboras du afrikanoj kaj ĉiutage ili veturas per biciklo hejmen.

非洲

──妈妈,你知道非洲在哪儿吗?在学校,我没有回答上这个问题。
──我不知道。去问问你爸爸。
──爸爸,非洲在哪?
──我觉得非洲很近。因为我们厂子有两个非洲人,他们每天下班时骑自行车回家。

二、短文

La floroj jam velkas.
Baldaŭ la grundo estos plene je petaloj.

花儿凋谢了。
不久地上就会满是花瓣儿了。

三、漫画

四、世界语,看世界

Slovaklando unuafoje havos viniron kiel ŝtatprezidanto

S-rino Zuzana Caputova, 45-jaraĝa advokato, liberarulo, venkis hieraŭ (sabate, la 30-an) la duvican voĉdonadon pri slovaka prezidanteco. Ŝi estas konsiderata kiel “outsider” (eksterula persono) koncerne al la slovaka politika medio, kaj iĝos la unua virino prezidi tiun eŭropan landon, danke al kampanjo kiu vetis je liberala partia programo kaj parolado kontraŭ subaĉetado.
Laŭ la slovaka gazeto “Dennik N”, Caputova sukcesis je 58,35% de la voĉdonoj ĉe la duvica voĉdonado – ŝi jam estis konkerinta ĉirkaŭ 40% de la voĉdonoj en la unua voĉdonado.
La malvenkinta kandidato Maros Sefcovic, kiu estas vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, telefonis al la venkinto tuj post la diskonigo de la unuaj rezultoj. Al la gazeto li diris: “Mi reliefigis, ke malgraŭ la obstineco de la voĉdona kampanjo, venas momentoj kiam Slovaklando postulas unuigon”.

斯洛伐克选出首位女总统
正在准备中…
返回世界语听说读写实践目录

阅读次数 2,933 legintoj