Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj? 法国不信仰宗教的人越来越多

Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?

Bildo kun fluganta spagetmonstro

Aŭtoro: Nelli el Francio

En mia lando, ofte oni timas paroli pri religio: tio estas privata temo. Precipe se oni ne kredas je iu ajn Dio: oni timas malkontenti la kredantojn. Tamen, mia lando estas unu el landoj en la mondo, kie religiaj kredoj pli kaj pli malmultas. En tiu afiŝo, mi skribas pri ofteco de kredo kaj nekredo en mia lando, kaj kiel mi alparolas tiun temon al mia ido.

Kredo je Dio en mia lando

En Francio, pli kaj pli da homoj malkredas je Dio, eĉ se la plejmulto de la loĝantoj plu estas kristanoj.

En 2010, 63 % de la francoj estis kristanoj, 28 % senreligianoj, 7,5 % islamanoj ; po malpli da 1 % da homoj kredis je aliaj religioj (hindouismo, budaismo, judismo, ktp.). En 2019, 52 % estis kristanoj, 34 % senreligianoj, kaj 3 % islamanoj. (Fonto: PewResearch Center, The Global Religious Landscape, 2012. Senpage retatingebla, en la angla)

Do, eĉ se la fontoj de tiuj esploroj malsimilas, verŝajne post malpli da 10 jaroj, 6 000 000 pliaj homoj malkredas je iu ajn Dio.

En 1981, nur 10 % da francoj estis senreligianoj. La procentoj da senreligianoj kreskas ekde 1960. Mia lando estas unu el landoj en la tuta mondo tie, kie pli vivas senreligianoj. Vidu ĉi-sube tiun mapon pri kredo en Eŭropo. Ĝi montras procentoj da homoj, kiuj respondas “Ne” kiam oni asertas: “Mi ne kredas ke estas iu ajn spiriton, Dion aŭ vivan forton.”

kredo-je-dio-europo.png
Ju pli lando bluas kaj malhelas, des pli homoj malkredas je Dio (en 2010). Homoj en Francio malpli kredas ol homoj en Italio, Pollando, Irlando. Fonto: Special Eurobarometer Biotechnology 2010 p381

Mia malkredo je Dio

Mia familio estas perfekta ekzemplo de tiu malkreska kredo je Dio en Francio. Miaj avoj estis kristanoj, kiuj edukis religie siajn idojn. Ili vizitis preĝejon kun siaj idoj ĉiusemajne, kaj kursis pri religio dum multaj jaroj. Mia 96-jara avino plu preĝas ĉiutage. Sed mia panjo ne plu interesiĝis pri religio, kiam ŝi ekfariĝis plenkreskulino. Ŝi do edukis min senreligie, sen taksi ĉu religio estas bona afero aŭ ne. Kaj mia paĉjo vivis similajn spertojn.

Mi do neniam kredis je iu ajn Dio, sed mi estas kurioza pri religioj. Dum mia infaneco kaj plenkreskanteco, mi plejofte pensis, ke oni ne povis taksi la ekziston de Dio. Oni do nek diru ke ĝi ekzistas, nek ke ĝi malekzistas.

Tamen ĝenis min la ekzisto de tiom da diversaj religiaj kredoj. Mi vidis ke multaj homoj ege sincere kredis je tiu aŭ tiu alia Dio, sed ke ambaŭ kredoj ne povas samtempe ekzisti. Tamen, homoj estis certaj pri siaj kredoj. Kiel solvi tion? Dum multaj jaroj mi ne havis la respondon.

Pluraj el miaj amikoj ankaŭ vizitis ĉiusemajne kursojn pri religio, kaj havis aliajn kutimojn rilate al siaj religioj (plejofte kristanismo kaj judismo). Tio aspektis al mi kiel simplaj ŝatokupoj, kiujn ili ofte ne vere elektis: la parentoj decidis ke ili vizitas ofte preĝejojn, festas religiaĵojn, ne manĝas fiŝojn vendrede, ktp. Ĉiudimanĉe mia avino spektis televide preĝ-elsendon, kiu tedis min.

Kiam mi ekĉeestis universitato, mi eltrovis argumentojn pri neekzisto de Dio. Pli precize, pri pli racia kredo je malkredo de Dio, eĉ se oni ne estu certaj pri ekzisto aŭ malekzisto de Dio. Mi legis librojn de sciencistoj kaj filozofiistoj, kiu bone konvinkis min.

Samepoke, mi tamen estis tre kurioza pri homoj, kiuj sincere kredis je Dio. Mi memoras ke unu el miaj ĉi-epokaj kunlaborantinoj laŭte legis hebre-lingvan Biblon ĉiumatene antaŭ eklabori. Mi tre miris kaj interesiĝis pri ŝia pasio. Kiam mi finis tiun laboron, ŝi donacis al mi franc-lingvan biblion. Dum pluraj monatoj, mi legis ĝin ĉiutage. Mi finis la tutan Malnovan Testamenton, kaj tralegis la Novan. Mi ŝatis tian sperton, kaj ege miriĝis pri la enhavo: tiom da perforto kaj da kontraŭdiroj! Tio miris min ĉar neniam mi aŭdis aŭ legis kritikojn pri tio. Male, kristanan religion taksis la homoj ĉu kiel belegan aferon, ĉu kiel respektindan aferon.

Poste mi do interesiĝis ne pri ĉu Dio ekzistas aŭ ne, sed pli pri ĉu religioj estas bonaj aferoj aŭ ne. Tiam mi interalie legis la libron de Richard Dawkins: La Dio-ensorĉo. La enhavo de tiu libro ege plaĉis al mi, kaj bezonus multe pli ol unu afiŝo por pritrakti ĝin. Plej grava punkto estas tio: Dawkins montras kial malkredantoj je Dio estu pli fieraj ol pardonpetemaj (kiel mi ĝis tiu epoko estis). Malkredo je Dio estas pruvo de mensa bonfarto kaj libereco. Religiojn oni ne bezonas por esti moralaj, kuncelaj kaj feliĉaj homoj.

Kiel mi parolas pri Dio al mia ido

Diojn en nia ĉiutaga vivo oni taksas kiel ĉiujn ne-ekzistantaĵojn. En porinfanaj libroj kaj rakontoj multas monstroj kaj ogroj, kiuj manĝas kaj timigas infanojn. La plenkreskuloj klarigas al la infanoj ke tiaj kreaĵoj ne vere ekzistas. Ni pli precize diras ke ili ekzistas “nur en la cerboj”. Ekde la 3-jariĝo verŝajne mia ido bone komprenis la diferencon inter ekzistantaĵoj (kiel lupoj, ĝirafoj, fajrosoldatoj) kaj ne-ekzistantaĵoj (kiel feoj, sorĉoj, monstroj).

Tiam mi pensis, ke li estis sufiĉe aĝa por ekparoli pri Dio. Mi taksis ĝin kiel apartan ne-ekzistantaĵon: homoj kiel lia paĉjo kaj mi ne kredas je ĝi, sed aliaj kiel liaj avoj kredas je ĝi. Mi simple klarigis kial oni ne kredas je ĝi: oni ne kredas je ĝi, same kiel oni ne kredas je ogroj kaj monstroj.

Mi ankaŭ klarigis ke homoj kredas je diversaj Dioj, kaj ke ili ne sukcesas interkonsenti pri kiu pli vere ekzistas. Mi montris al li preĝejon (eĉ en tre malgranda vilaĝo de 200 homoj ĝenerale staras preĝejo en Francio), kaj oni eĉ vizitis plurajn. Li tre ŝatas la lokon kaj senĉese petas reviziti, precipe kiam estas muzikiloj kaj multaj kaŝejoj. Mi montris al li kiel homoj preĝas; aparte plaĉis al li la konfesejo: ni imitis pastron kaj konfesanton, kiuj mallaŭte diras kiel ĝi stulte agis. Mi legis al li porinfanajn disponeblajn librojn en la preĝejo, kiuj similas al fabeloj.

Mi ankaŭ havas tre bonan franclibran porinfanan libron, titolata “La kristana mitologio”. Ĝi rakontas mitojn el diversaj religioj kaj precipe oftajn demandojn de knaboj pri religio.

mitologio
Kovra bildo de porinfana libro en la franca pri kristana mitologio. La citaĵo signifas: “Se homoj skribis la bibliajn rakontojn, ĉu tio estas malsimila ol feaj rakontoj?“.

Religio kaj Esperanto

Ĉu Esperantistoj estas pli aŭ malpli kredemaj rilate al ne-Esperantistoj? Mi ne konas la respondon al tiu demando. Mi ne pensas ke ekzistas esploroj pri tio, almenaŭ mi neniam vidis tion. Mi scias ke ekzistas kaj ateismaj asocioj, kaj kristanaj asocioj en Esperantujo.

Miaokule Esperantistoj pli facile reklamas pri siaj kredoj aŭ malkredoj. Eble ĉar ili pli fidas je interkompreniĝo kaj respekto de aliaj Esperantistoj pri tio. Kaj tial mi certe skribas tiun temon en Esperanto! Kaj viaokule?

el https://denaskuloj.home.blog

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 361 legintoj

发表评论 Respondi

电子邮件地址不会被公开。 Retpoŝta adreso ne estos publikigita.