Deklaro de Sendepende 独立宣言

Deklaro de Sendependeco de Usono
美国独立宣言

En Kongreso, la 4-an de julio, 1776
大陆会议(一七七六年七月四日)

La unuanima Deklaro de la dektri unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
美利坚合众国十三个州一致通过的宣言

Kiam en la Fluo de homaj eventoj, fariĝas necese, ke unu popolo dissolvu la politikajn ligojn kiuj kunigis ilin kun alia, (fariĝas necese, ke unu popolo) kaj alprenu inter la potencoj de la tero, la apartan kaj egalan lokon al kiu rajtigas ilin la Leĝoj de la Naturo kaj la Dio de la Naturo, deca respekto pri la opinioj de la homaro postulas, ke ili deklaru la kaŭzojn kiuj pelis ilin al tiu apartiĝo.
在有关人类事务的发展过程中,当一个民族必须解除其和另一个与之有关的民族之间的政治联系,并在世界各国之间,接受自然法则和自然界的造物主的旨意赋予的独立和平等的地位时,出于对人类舆论的尊重,必须把他们不得不独立的原因予以宣布。

— ni konsideras la jenajn verojn memevidentaj, ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke dotis ilin ilia Kreinto per certaj nefremdigeblaj rajtoj, ke inter tiuj estas Vivo, Libero kaj la Sekvado de Feliĉo.
我们认为这些真理是不言而喻的:人人生而平等,造物者赋予他们若干不可剥夺的权利,其中包括生命权、自由权和追求幸福的权利。

— ke por sekurigi tiujn rajtojn, Registaroj iniciatiĝas inter Homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj.
为了保障这些权利,人类才在他们之间建立政府,而政府之正当权力,是经被治理者的同意而产生的。

— Ke kiam ajn iu formo de Regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la Popolo Rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin,
kaj iniciati novan Regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua el efektiviĝo de iliaj Sekureco kaj Feliĉo. Prudento ja diktas, ke Registaroj longe establitaj ne estu ŝanĝitaj pro malpezaj kaj efemeraj kialoj; kaj sekve ĉiu sperto montris, ke la homaro pli multe emas elteni, dum malbonoj estas elteneblaj, ol restarigi sin per abolo de tiuj formoj al kiuj ili kutimiĝis. Sed kiam longa vico de misuzoj kaj uzurpoj, sekvante senvarie la saman Celon, malkovras intencon submeti ilin sub absolutan Despotecon,
ili havas rajton, ili havas devon, forskui tiun Regadon, kaj provizi novajn Ŝirmojn por sia estonta Sekureco.
当任何形式的政府对这些目标具破坏作用时,人民便有权力改变或废除它,以建立一个新的政府;其赖以奠基的原则,其组织权力的方式,务使人民认为唯有这样才最可能获得他们的安全和幸福。为了慎重起见,成立多年的政府,是不应当由于轻微和短暂的原因而予以变更的。过去的一切经验也都说明,任何苦难,只要是尚能忍受,人类都宁愿容忍,而无意为了本身的权益便废除他们久已习惯了的政府。但是,当追逐同一目标的一连串滥用职权和强取豪夺发生,证明政府企图把人民置于专制统治之下时,那么人民就有权利,也有义务推翻这个政府,并为他们未来的安全建立新的保障。

— Tia estis la pacienca elteno de tiuj ĉi Kolonioj; kaj tia estas nun la neceso kiu igas ilin ŝanĝi siajn antaŭajn Sistemojn de Regado. La historio de la nuna Reĝo de Grandbritujo estas historio de ripetaj vundoj kaj uzurpoj, el kiuj ĉiuj havas kiel rektan celon la starigon de absoluta Tiraneco super tiuj ĉi Ŝtatoj. Por pruvi tion, Faktoj estu prezentitaj al senpartia mondo.
这就是这些殖民地过去逆来顺受的情况,也是它们不得不改变政府制度的原因。大不列颠国在位国王的历史,是接连不断的伤天害理和强取豪夺的历史,这些暴行的唯一目标,就是想在这些州建立专制的暴政。为了证明所言属实,现把下列事实向公正的世界宣布。

— Li rifuzis sian Konsenton al Leĝoj plej sanaj kaj necesaj por la public bonfarto.
他拒绝批准对公众利益最有益、最必要的法律。

— Li malpermesis al siaj Guberniestroj starigi Leĝoj de tuja kaj prema graveco, sen ke ili prokrastu ilian validiĝon ĝis havigo de lia Konsento; kaj dum tiu prokrasto, li komplete neglektis pritrakti ilin.
他禁止他的总督们批准迫切而极为必要的法律,要不就把这些法律搁置起来暂不生效,等待他的同意;而一旦这些法律被搁置起来,他对它们就完全置之不理。

— Li rifuzis starigi aliajn Leĝojn por la akomodiĝo de vastaj distriktoj de homoj, se tiuj homoj ne pretas cedi la rajton reprezentiĝi en la Parlamento, rajto netakseble grava al ili kaj minaca nur al tiranoj.
他拒绝批准便利广大地区人民的其它法律,除非那些人民情愿放弃自己在立法机关中的代表权;但这种权利对他们有无法估量的价值,而且只有暴君才畏惧这种权利。

— Li kunvokis aliajn leĝfarajn organojn al lokoj nekutimaj, nekomfortaj, kaj distancaj de la deponejo de iliaj publikaj Registroj, sole por lacigi ilin tiel, ke ili konsentu al liaj proponoj.
他把各州立法团体召集到异乎寻常的、极为不便的、远离它们档案库的地方去开会,唯一的目的是使他们疲于奔命,不得不顺从他的意旨。

— Li ripete dissolvis leĝfarajn Ĉambrojn ĉar ili opinis kun vireca firmo liajn atencojn kontraŭ la rajtoj de la popolo.
他一再解散各州的议会,因为它们以无畏的坚毅态度反对他侵犯人民的权利。

— Li dumlonge rifuzis, post tiaj dissolvoj, elektigi aliajn;
per kio la praktiko de la Leĝfaraj potencoj, neniel nuligeblaj, revenis al la Popolo ĝenerale; kaj dumtempe la Ŝtato restas neŝirmata al la danĝeroj de invado el ekstere, kaj konvulsioj ene.
他在解散各州议会之后,又长期拒绝另选新议会;但立法权是无法取消的,因此这项权力仍由一般人民来行使。其实各州仍然处于危险的境地,既有外来侵略之患,又有发生内乱之忧。

— Li klopodis malhelpi la enloĝigon de tiuj Ŝtatoj,
tiucele obstrukcante la Leĝojn pri Ŝtatanigo de Fremduloj;
rifuzante la starigon de aliaj leĝoj por instigi iliajn migradojn ĉi tien, kaj altigante la kondiĉojn por novaj Alproprigoj de Tero.
他竭力抑制我们各州增加人口;为此目的,他阻挠外国人入籍法的通过,拒绝批准其它鼓励外国人移居各州的法律,并提高分配新土地的条件。

— Li obstrukcis la Administradon de Justico, per rifuzo de sia Konsento al Leĝoj por establi Juĝistajn povojn.
他拒绝批准建立司法权力的法律,藉以阻挠司法工作的推行。

— Li igis Juĝistojn dependaj sole de lia Volo, por la reteno de siaj oficoj, kaj la sumo kaj pagado de iliaj salajroj.
他把法官的任期、薪金数额和支付,完全置于他个人意志的支配之下。

— Li starigis amason da Novaj oficoj, kaj sendis ĉi tien svarmojn da Oficuloj por ĝeni nian popolon, kaj konsumi ĝiajn havaĵojn.
他建立新官署,派遣大批官员,骚扰我们人民,并耗尽人民必要的生活物质。

— Li tenis inter ni, dum pacaj periodoj, Konstantajn Armeojn sen la Konsento de niaj parlamentoj.
他在和平时期,未经我们的立法机关同意,就在我们中间维持常备军。

— Li celis igi la Militan potencon sendependa de kaj supera al la Civila.
他力图使军队独立于民政之外,并凌驾于民政之上。

— Li alianciĝis kun aliaj por submeti nin al jurisdikcio fremda al nia konstitucio, kaj neagnoskita de niaj leĝoj; donante sian konsenton al iliaj Aktoj de ŝajnigita Leĝfaro:
他同某些人勾结起来把我们置于一种不适合我们的体制且不为我们的法律所承认的管辖之下;他还批准那些人炮制的各种伪法案来达到以下目的:

— Por loĝigi grandajn grupojn de armitaj soldatoj inter ni;
在我们中间驻扎大批武装部队;

— Por ŝirmi ilin, per falsa Proceso, de puno pro iuj ajn Murdoj kiujn ili eble faros kontraŭ la Enloĝantoj de tiuj ĉi Ŝtatoj;
用假审讯来包庇他们,使他们杀害我们各州居民而仍然逍遥法外;

— Por fortranĉi nian Komercon kun ĉiuj partoj de la mondo;
切断我们同世界各地的贸易;

— Por submeti nin al Impostoj sen nia Konsento;
未经我们同意便向我们强行征税;

— Por senigi nin en multaj kazoj, je la avantaĝoj de Ĵuriaj Procesoj;
在许多案件中剥夺我们享有陪审制的权益;

— Por transporti nin transmaren por procesi kontraŭ ni pro pretendataj krimoj;
罗织罪名押送我们到海外去受审;

— Por aboli la liberan Sistemon de Angla Juro en najbara Provinco, starigante tie Arbitran registaron, kaj plivastigante ĝiajn Limojn por igi ĝin samtempe ekzemplo kaj taŭga instrumento por enkonduki la saman absolutismon en tiuj ĉi Kolonioj;
在一个邻省废除英国的自由法制,在那里建立专制政府,并扩大该省的疆界,企图把该省变成既是一个样板又是一个得心应手的工具,以便进而向这里的各殖民地推行同样的极权统治;

— Por forpreni niajn Ĉartojn, aboli niajn plej valorajn Leĝojn, kaj fundamente ŝanĝi la Formojn de nia Regado;
取消我们的宪章,废除我们最宝贵的法律,并且根本上改变我们各州政府的形式;

— por interrompi niajn proprajn leĝfarajn organojn, kaj deklari sin ŝarĝitaj je potenco fari Leĝojn por ni en ĉiuj ajn okazoj.
中止我们自己的立法机关行使权力,宣称他们自己有权就一切事宜为我们制定法律。

— Li abdikis sian Regon ĉi tie per deklaro ke ni estas ekster lia Protekto kaj per Militado kontraŭ ni.
他宣布我们已不属他保护之列,并对我们作战,从而放弃了在这里的政务。

— Li priŝtelis niajn marojn, ruinigis niajn Marbordojn, bruligis niajn urbojn, kaj detruis la vivojn de niaj homoj.
他在我们的海域大肆掠夺,蹂躏我们沿海地区,焚烧我们的城镇,残害我们人民的生命。

— en la nuna tempo Li transportas grandajn Armeojn de fremdaj Dungosoldatoj por kompletigi la verkojn de morto, dezertigo kaj tiraneco, jam komencitajn en cirkonstancoj de Krueleco kaj perfideco preskaŭ sen paralelo en la plej barbaraj epokoj, kaj komplete malinda je la Ĉefo de civilizita nacio.
他此时正在运送大批外国佣兵来完成屠杀、破坏和肆虐的老勾当,这种勾当早就开始,其残酷卑劣甚至在最野蛮的时代都难以找到先例。他完全不配作为一个文明国家的元首。

— Li devigis niajn Kuncivitanojn Kaptitajn en libera Maro porti Armilojn kontraŭ la propra Lando, fariĝi ekzekutistoj de la propraj amikoj kaj Fratoj, aŭ mortigi sin per la propraj Manoj.
他在公海上俘虏我们的同胞,强迫他们拿起武器来反对自己的国家,成为残杀自己亲人和朋友的刽子手,或是死于自己的亲人和朋友的手下。

— Li provokis enlandajn ribelojn inter ni, kaj klopodis inciti la enloĝantojn de niaj limteritorioj, la senkompatajn Indianajn Sovaĝulojn, kies konata militregulo, estas la sendistinga detruado de homoj de ĉiuj aĝoj, seksoj kaj kondiĉoj.
他在我们中间煽动内乱,并且竭力挑唆那些残酷无情、没有开化的印第安人来杀掠我们边疆的居民;而众所周知,印第安人的作战律令是不分男女老幼,一律格杀勿论的。

Je ĉiu stadio de ĉi tiuj Subpremoj Ni Peticiis por Reĝustigo laŭ la plej humila maniero: Niajn ripetajn Peticiojn oni respondis nur per ripetaj ofendoj. Princo, kies karaktero estas tiel markita de ĉiu ago propra al Tirano, estas netaŭga kiel reganto de libera popolo.
在这些压迫的每一阶段中,我们都是用最谦卑的言辞请愿改善;但屡次请求所得到的答复是屡次遭受损害。一个君主,当他的品格已打上了暴君行为的烙印时,是不配作自由人民的统治者的。

Nek Ni neglektis atentigi niajn britajn fratojn. Ni avertis ilin de tempo al tempo pri klopodoj de ilia parlamento trudi nepravigeblan jurisdikcion super ni. Ni memorigis ilin pri la cirkonstancoj de nia elmigro kaj ekloĝo ĉi tie. Ni apelaciis al iliaj denaskaj justeco kaj grandanimeco, kaj ni alvokis ilin, laŭ la ligoj de niaj komunaj parencoj, malakcepti tiujn uzurpadojn, kiuj, neeviteble interruompus niajn kunligojn kaj korespondadon. Ankaŭ ili surdis je la voĉo de justeco kaj samsangeco. Ni devas, do, submetiĝi al la neceso, kiu proklamas nian Apartiĝon, kaj konsideri ilin, kiel ni konsideras la ceteron de la homaro, Malamikoj en Milito, sed en Paco Amikoj.
我们不是没有注意我们英国的弟兄。我们时常提醒他们,他们的立法机关企图把无理的管辖权横加到我们的头上。我们也曾把我们移民出这里和在这里定居的情形告诉他们。我们曾经向他们天生的正义感和雅量呼吁,我们恳求他们念在同种同宗的份上,弃绝这些掠夺行为,以免影响彼此的关系和往来。但是他们却对于这种正义和血缘的呼声一直充耳不闻。因此,我们实在不得不宣布和他们脱离,并且以对待世界上其它民族一样的态度对待他们:战即为敌;和则为友。

Ni, do, la Reprezentantoj de la unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, en Ĝenerala Kongreso Kunveninte, apelaciante al la Plej Supera Juĝanto de la mondo pri la honesteco de niaj intencoj, solene publikigas kaj deklaras, en la Nomo, kaj je la Aŭtoritato de la bonaj Civitanoj de tiuj ĉi Kolonioj,
Ke tiuj Unuiĝintaj Kolonioj estas, kaj laŭrajte devus esti Liberaj kaj Sendependaj Ŝtatoj; ke ili estas Absolvitaj el ĉiu Devigo al la Brita Krono, kaj ke ĉiu politika kunligo inter ili kaj la Ŝtato de Grandbritujo, estas kaj devus esti komplete dissolvita; kaj ke kiel Liberaj kaj Sendependaj Ŝtatoj, ili havas plenan Potencon pretigi Militon, sigeli Pacon, kontrakti Aliancojn, establi Komercon, kaj fari ĉiujn aliajn Aktivecojn kaj Aferojn kiuj laŭrajte apartenas al Sendependaj Ŝtatoj. Kaj por apogi tiun ĉi Deklaron,
kun firma fido je la protekto de dia Providenco, ni komune ĵuras inter ni niajn Vivojn, niajn Posedojn kaj nian sanktan Honoron.
因此,我们,在大陆会议上集会的美利坚合众国代表,以各殖民地善良人民的名义并经他们授权,向全世界最崇高的正义呼吁,说明我们的严正意向,同时郑重宣布;这些联合的殖民地是而且有权成为自由和独立的国家,它们取消一切对英国王室效忠的义务,它们和大不列颠国家之间的一切政治关系从此全部断绝,而且必须断绝;作为自由独立的国家,它们完全有权宣战、缔和、结盟、通商和独立国家有权去做的一切行动。为了支持这篇宣言,我们坚决信赖上帝的庇佑,以我们的生命、我们的财产和我们神圣的名誉,彼此宣誓。

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,339 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *