Haitianoj transiras amase la riveregon Rio Grande por atingi Teksason 海地人蜂拥过河到德克萨斯

21/09/2021

Sub viglaj kritikoj de la respublikanoj kaj alvokoj de demokratoj agadi, la usona registaro de Joe Biden anoncis sabaton, ke ĝi akcelos la ritmon de elpeladoj per aviadilo de preskaŭ 15 000 migrantoj, ĉefe haitianoj, grupigitaj de pluraj tagoj sub ponto en Teksaso.

Tiuj migrantoj devenis de Meksiko kaj iris al Del Rio, en Teksaso, kiel montras video.

De malpli ol 2 000 komence de la semajno, ili estis pli ol 14 800 sabaton, laŭ la nombro de la urbestro de tiu landlima urbo, Bruno Lozano.

La impresaj bildoj de tiuj migrantoj amasigitaj sub ponto, en varmeco, atendante, ke la aŭtoritatoj ekzamenu ilian aferon instigis tiujn lastajn tagojn la respublikana opozicio kaj ankaŭ demokrataj voĉoj admoni Joe Biden, ke li solvu la situacion senatende.

La usona prezidento ĝis nun plu silentis, sed sabaton, lia ministrejo pri Sekureco anoncis « novan kompletan strategion por respondi » al tiuj amasaj alvenoj. Ĝi implicas interalie « akcelon de la ritmo kaj pli ampleksan enhavecon de la elpelaj flugoj al Haitio kaj aliaj lokoj », en la venontaj 72 horoj.

La nacianoj de tiu malriĉa kaj malstabila lando ĉiam formas malplimulton en Usono, sed de pluraj monatoj ilia nombro kreskas.

Al la politikaj tumultoj kaj malsekureco, kiuj jam skuis Haition, aldoniĝis en aŭgusto mortiga tertremo, kiu detruis la sud-okcidenton de la lando, mortigante pli ol 2 200 loĝantojn.

el Neniam milito inter ni

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 694 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *