Kial Judoj Devas Voĉdoni por Trump? 为什么犹太人必须投票给特朗普?

aŭtoro Tuviah Rosenberg  ( Izraelio 以色列 )

“De Ciro ĝis Trump ne naskiĝis iu kiel Donald Trump.”

Antaŭ 2500 jaroj la persa reĝo Ciro la Granda permesis al judoj reveni el la Babilona ekzilo en la Israelan Landon kaj rekonstrui la Templon en Jerusalemo. Tiu estis la 2a Juda Templo sur la Templa Monto en Jerusalemo.

Post la nova elpelo de judoj el lsraelo farita de Romia imperio en la 70a jaro PK, dum 2500 jaroj ĝis Donald Trump ne estis homo kun la tutmonda influo kiu tiom helpis al judoj reakiri Jerusalemon kaj subtenis la judojn en ilia Juda Ŝtato. Li estas la plej por-judoj, la plej por-Juda Ŝtato kiu estis dum la lastaj 2536 jaroj de la tempo de la konsento kaj kuraĝigo de Ciro la Granda konstrui la Duan Templon.

Tiu komparo estas vera de la momento kiam Trump agnoskis Jerusalemon kiel la ĉefurbo de Israelo, kaj transigis tien la usonan ambasadejon. Tiu estis unu el sennombraj paŝoj kiujn faris Trump por la bono de Israelo:
– Trump sukcesis sufoki islaman revolucion de Irano;
– agnosko de la Golana altaĵo kiel suverena teritorio de Israelo;
– forĵeto de la reprezentanto de PLO el Washington;
– ĉeso de la subteno de UNRWA * ;
– la decido pri la personaj sankcioj al la prokuroroj de la Internacia Kortumo en Hago se tiuj aŭdacos komenci proceson kontraŭ Usono kaj Israelo;
– la dono de 24-hora ultimatumo al la Sudana registaro por la akcepto de israela delegacio por subskribi la interŝtatan pacan interkonsenton.

Ne estis tia precedenco en la mallonga israela historio. Estas neniu ombro de ombro de dubo ke se Biden estus la Prezidento, li ne farus eĉ unu el tiuj gravegaj paŝoj.

* UNRWA United Nations Relief and Works Agency for Palestine Refugees in the Near East, Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj.

el Facebook

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 965 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *