人们为什么选择特朗普

Kial oni elektis Trump?

La usonanoj ne nepre ŝatis Trump, sed ne havis alternativon.

Politiksciencistoj klopodis dum la lastaj semajnoj klarigi tiun neatenditan elekton, kiu lokis miliardulon kiel novan prezidanton de Usono. Fakte, tradiciaj analizoj pri dekstro kaj maldekstro aŭ pri konservo kaj progreso ŝajnas maltrafaj por bone kompreni ĝin. Inter la novaj proponoj, elstaras ideo, kiu permesas lumigi ĝin, kaj ankaŭ aliajn freŝajn neatenditajn rezultojn, kiel la eliro de Britio el Eŭropa Unio aŭ venontajn eblojn, kiel la venko de Le Pen en Francio.

Temas pri sufiĉe simpla teorio, nome la ŝanĝdeziro de la plimulto de la civitanoj preskaŭ ĉie en la okcidenta mondo. En la kadro de eterna krizo, multaj homoj kontraŭas ekonomian kaj politikan sistemojn, kiujn ili konsideras maljustaj kaj konceptitaj por favori la riĉulojn. Aliflanke, estas alia parto de la socio, kiu rekte aŭ malrekte profitas de la sistemo aŭ kiu eĉ kontraŭante korupton kaj maljustecon, tro timas la malkonatan ŝanĝon. Laŭ tiu teorio, ili ne voĉdonas por konkreta kandidato, sed por (ŝanĝo aŭ) stabileco. Tio klarigus la reelekton de putraj politikaj partioj, kiel la nuna Popola Partio en Hispanio.

Revene al la titola demando, kial oni elektis Trump? Ĉar granda parto de la usonaj civitanoj (almenaŭ de tiuj, kiuj voĉdonis en la balotoj) volis ŝanĝi la nu- nan ekonomian kaj politikan sistemojn. Ili ne nepre ŝatis Trump, sed ne havis alternativon. La decido estis inter la samo (Clinton) aŭ io nova (Trump). Verŝajne, se inter la elektebloj estintus alia kandidato perceptita kiel ŝanĝo (Sanders), la rezulto estintus malsama. La ironio estas, ke post elektada kampanjo la politikoj de la nuna prezidanto plej probable profundiĝos en la kritikata sistemo, tiel pligrandigante multdimensian maljustecon.

aŭtoro: Xavi Alcalde (Hispanio)

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 3,199 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *